Anuso

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"En abelujon ne blovu"

~ Zamenhof pri anuso
4420.jpg

"Anuso (GV): trafekejo"

~ vortaro

"Mea truo anusala pruritis"

~ idisto pri anuso

" Chapelilo estas malutilajho, kiu malhelpos disvastighon de Esperanto"

~ H-sistemisto pri io ajn

"Kio okazus se ni ruslingve ĉiam dirus "неправый" anstataŭ "левый"?"

~ Ruso
Ekzameno.jpg

La anuso (pugtruo, fektruo, puo-truo, bugrujo, malbuŝo lau la dezirata nuanco, astronomie "nigra truo") estas la plej dorsa truo de homo, mamulo, fiŝo, insekto ktp: la truo trans kiu la restaĵo de digestita manĝaĵo forpasas el la korpo. En la meduso, la digesta sistemo havas nur unu malfermaĵo. Alivorte, la buŝo estas la anuso, kaj la anuso estas la buŝo. Pro tio, medusoj malofte kisas.

Sed la vorto "anuso" estis tro medicina. La vulgara vorto "pugtruo" estis memkompreneble tro sovaĝa kaj maldeca.

La anuso estas tre vundebla loko. Oni ofte mortigas kokojn per elektra ilo enmetita en la anuson. Kelkfoje la buĉistoj freneziĝas, kaj atakas homojn. Se vi loĝas aŭ iras proksime al koka buĉejo, tiam rekomendindas, ke vi portu dikan kalsoneton el izola ŝtofo.

[redakti] Mistika rolo

Mistikuloj nomas anuson "La Tria Okulo", kaj multegaj jogistoj tra la mondo volas malfermi sian trian okulon, pro tio ili faras multaj fizikaj ekzercoj por faciligi anusan seksumadon, kiam ili fine malfermas sian trian okulon.

Tiuj, kiuj jam malfermis sian trian okulon diras, ke tiu estas komence dolora, sed post kelka joga praktiko fariĝis tre agrabla.
Tatoo-no-umbigo.JPG

[redakti] Utilo

Nu, la rolo de la homa anuso estas ja konata. El ĝi venas fekaĵo kaj la gaso H2S.

[redakti] Purigado de anuso

Purigado de anuso estas grava higiena aktiveco en tereno de retumo kaj pugo sekvanta post fekado.

La plej ofta maniero de la purigado de anuso estas helpe de neceseja papero kaj akvo. En kelkaj kulturoj estas uzata teks-ŝtofo, sablo, folioj de kreskaĵoj, branĉetoj, maizoligno. Iam estas uzata klistiro. Tradiciaj hinduistaj komunumoj kaj plimulto de muslimaj komunumoj uzas al tiu ĉi celo la propran maldekstran manon (la dekstra servas por manipulado kun nutraĵo kaj al salutado). En la mezepoka Eŭropo pro tiu ĉi celo estis uzataj muskoj kaj likenoj, per kiu oni pro tiu ĉi celo vigle komercis en urboj.

Tekniko de la purigado de anuso estas kulture kondiĉita, tial ankaŭ al la malgrandaj infanoj ĝis la 4-a jaro de aĝo post farigo de la neceso purigas la anuson kutime unu el la gepatroj. La plej ofta problemo estas neperfekta lavo kaj estiĝo de la t.n. brunaj strioj sur subvesto. Restoj de la fekaĵo nome restos traplektitaj en viletoj, kiuj aperas plejparte sur anusoj de ambaŭseksaj viroj ĉirkaŭ la rektuma aperturo, eventuale pro forviŝo de la anuso per la neceseja papero ili disiĝos plu sur la pubo, kaj pase de la tempo ili transpreniĝos per premo al la subvesto. Laŭ merkatikaj esploroj la blankan subveston havas (trejnpantalono, kalsono) ĉe viroj ŝatatecon nur 30%, ĉe viroj super 40 jaroj poste nur 15%.

Kun kreskanta ŝatateco de anusa seksumado estas uzata pli ofte en hejnoj eĉ ellavoj aŭ klistiroj, nome ne nur pro higienaj motivoj. Se objekto de seksa ekscitiĝo de viro estas virina klistiro, temas kutime pri fetiŝista devio, en pornografia industrio estas uzata markigo de klinika seksumado, kelka geopoj aŭ grupoj faras la purigon helpe de seksa tekniko nomata anuslekado.

Ofta problemo dum la purigado estas doloro kaŭzita per hemoroidoj kunigita kun eta sangado aŭ la t.n. ŝvitiĝo kaŭzita precipe de portado de kostumoj en varmegaj tagoj.

[redakti] Diversaj manieroj de la purigado de anuso

En okcidenta kulturo kaj sur malproksima oriento estas uzata en plej granda plimulto neceseja papero, eventuale bideo. En kelkaj devenaj indianaj kulturoj aperas diversaj kutimoj rilate al naturaj kondiĉoj. La purigadon komprenata pli vaste ordonis eĉ Malnova testamento al judoj, sed ne ordonis ties manieron. Nova testamento jam havas neniajn destinojn de tiu ĉi tipo kaj ne kunigas la purecon de animo kun higienaj priskriboj.

En kelkaj nordiaj landoj kiel estas Norvegio aŭ Svedio ekzistas banejoj kun du neapartigitaj necesejoj por geedzoj, kiuj faras la neceson kaj la purigadon komune. En malproksima oriento, ekz. en Tibeto, estas kutimo amasa vizito de necesejoj, en areto minimume po tri. En kelkaj afrikaj landoj oni iradas en naturon aŭ sur strandon, kie kun la fekaĵoj kaj la purigado de anuso konsilos al si ondoj de maro aŭ varma sablo.

[redakti] Vidu ankaŭ