Apokalipso
El Neciklopedio
"Ankaŭ por diablo tondro ekzistas"
~ Zamenhof pri Apokalipso
"Libro de la Nova Testamento, pri la fino de la mondo"
~ ReVo pri Apokalipso
"La malkovro de ekstertera civilizacio unuigus la tutan homaron!!!"
~ Apokalipso pri Fina Venko
[redakti] Malamikete de las nacjes...
La ĉefa rakonto de la Apokalipso rakontas pri la dua alveno de la Mesio (L.L.Zamenhof) kiu revenos tute surprize por juĝi vivantojn kaj mortintojn. Laŭ la 30a ĉapitro de la libro, Zamenhof -laŭdata estu lia nomo- La Majstro de ĉielo kaj tero, disiĝos la homaron en du vicoj: la kredantoj kaj la perfiduloj. En la vico de la kredantoj troviĝas la esperantistoj de la modernaj tagoj (kaj tiuj kiuj en la momento de lia alveno estis lernantaj la lingvon) kiuj estas la elektitoj de Dio, sed inter ili 144.000 regos ĉielen kun Zamenhof (ĉu en la tuta historio de la religio Esperantismo ekzistis tiun grandan nombron da kredantoj?)
En la dua vico estos tiuj kiuj parolas la anglan kaj la perfiduloj kiuj hereze kreis novan religion "Idismo" (kaj ĉiuj aliaj herezaj religioj) kies ĉefa "sektestro" kune kun "Komisiono por la Altrudo de Murdiga Lingvaĉo" Tiuj kiuj estis volapukistaj devotoj rajtos esperantistiĝi kaj devos militi dum la fina batalo inter la esperantistoj kaj idistoj. Sed por eniri ĉielen la eksaj volapukistoj devos akiri atestilon de la Ĉe-kurso, preĝi sub la verda standardo kaj kanti kanzonon de Dolchamar aŭ La Trovita Generacio.
Inter la famaj supozataj detruotoj estas Hitlero, Stalino, Kabe kaj Kriĉjo. Kiam finiĝos la milito inter la bono kaj malbono, idistoj kaj angloparolantoj estos definitive ekstermitaj kaj nur la esperantistoj kaj eks-volapukistoj vivos en la Verda Paradizo. Laŭ la profetaĵo oni ne plu bezonos sunon ĉar ĝi estos anstataŭata de granda verda stelo.
[redakti] Priskribo de la Verda Paradizo
En la verda paradizo ne plu estos konfuziĝo ĉar ĉiuj parolos nur esperanton kaj oni vivos en eterna Universala Kongreso, homoj el la tuta mondo sensence parolos kaj ridos (neniam diskutos), oni aŭskultos bonkvalitajn E-muzikgrupojn (malaperos multaj el la nunaj ekzistantaj) kaj la prezidanto de la mondo ne plu estos mortulo sed la Reĝo de la Esperantistaro, Zamenhof.