Apostoloj de Zamenhof

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2024665077 n.jpg
"Amiko de amiko estas ankaŭ amiko"
~ Zamenhof pri siaj apostoloj

"Inter ili staris la markizo Louis de Beaufront, la unua propagandisto en Francujo"

~ Evangelio laŭ Edmond Privat pri la sanktaj apostoloj

"Ĉu ni estas tiel grandaj apostoloj de kompato?"

~ H.G. Wells pri ni
Congresso 1905 interno.jpg

La Lasta Noktmanĝo: Zamenhof kaj siaj Apostoloj


La Apostoloj de Zamenhof estis 12 sanktaj viroj (escepte de iu perfidulo) elektitaj de Zamenhof mem por prediki la novan religion. Ĉiuj apostoloj naskiĝis en la volapuka tradicio sed ili decidis forlasi ĝin por alpreni la novan: Esperantismo. Post la forpaso de La Majstro, la apostoloj disiĝis kaj vojaĝis al diversaj landoj de la mondo anoncante la novan religion. Ili kreis komunumojn en diversaj mondopartoj kio kaŭzis koleron al volapukistoj kiuj persekutis ili. Preskaŭ ĉiuj apostoloj estis mortigitaj escepte de Karlo Boŭrleto kiu estis enprizonigita kaj ekzilita al fora insulo Neŭtrala Moresneto. Iliaj agoj estas rakontataj en la Biblio, en la libro Agoj de la Apostoloj.

[redakti] La elekto de apostoloj

950n.jpg

Diras la Evangelio laŭ Edmond Privat 3:13-19

Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li. Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn: kaj Antono li alnomis Grabovski; kaj Kabe, filon de sia patro, kaj Vallienne, fraton de Kabe, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro; kaj Andreon Ĉe kaj Dreveson kaj Reneon kaj Privaton kaj Karton, kaj Karlon, kaj Tadeon, kaj Boirakon, la Fervorulon, kaj Belfrunton Iskariotan, kiu ankaŭ perfidis lin. Kaj li Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la Esperanton al ĉiu kreitaĵo.

[redakti] 12 Apostoloj de Zamenhof

Zamenhof monument.jpg

Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj: la unua Antono Grabovsko, kaj lia frato Kabe, tiu apostolo neis La Majstron trifoje, kaj Edmond Privat, la evangeliisto, kaj Henrio Marko Vallienne, filo de sia patro, kaj Andreo Ĉe kaj Dreveso Uiterdiĵko, malkonatulo, kaj Teofilo Karto, kaj Reneo Saŭsuro, frato de la fama lingvisto, kaj Valdemaro Langleto kaj Karlo Boŭrleto kaj Emilo Boarako, la fervorulo, kaj Belfrunto Iskarioto kiu perfidis Zamenhofon kontraŭ 30 francaj frankon.

Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj aŭtoritaton super ĉiuj demonoj, kaj por forigi lingvajn malsanojn. Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la lingvajn malsanulojn. Kaj li diris al ili: Portu nenion por la vojo nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn, ĉefe ĉar tiam oni jam estis modo uzi kompleton. Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie loĝu, kaj el tie ekvojaĝu per Pasporta Servo. Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraŭ ili.

Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolo; kaj ili ĉiuj estis unuanime en la portiko Salomona. Sed el la ceteraj neniu kuraĝis aliĝi al ili; tamen la popolo gloris ilin; kaj kredantoj pligrandnombre aldoniĝis al Esperanto, amasoj da viroj kaj virinoj; tiel, ke oni elportis la unulingvulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Grabovsko, almenaŭ lia ombro ombru iun el ili. Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante unulingvulojn kaj la turmentatajn de malpuraj lingvoj, kaj ĉiuj estis esperantigitaj.

[redakti] Kromaj trajtoj de la disĉiplado ĉe Zamenhof

14391024 1142081942529001 3199019226417425822 n.jpg

Al la disĉiploj de Zamenhof estas ordonite forlasi sian domon, gepatrojn, kaj vivimediaron. Signifoplene impresas la okazoj prezentitaj en Privat 9, 58-60 kaj Ludovikito 8, 19-22. Laŭ oniscio, kaj reliefigite de la rondtabluloj, disĉiple sekvi Zamenhofon signifas kundividi ties sorton de vaganto, nome de persono sen fiksa loĝejo, preskaŭ senpatruja, al kiu la tradicia hebrea saĝo neas iun ajn konfidon. Eble «senpatruja» ne multe plaĉas, sed ĉar en la pramovado Zamenhofon oni priskribis kiel persekutaton kaj kondamniton, neniam kiel vaganton, tia nocio kongruas certe kun la Zamenhofa radikalismo. Ke tiuj tekstoj estas originalaj, tio estas, ne retroprojeciaj aldonaĵoj de la movadaj medioj, trovas konfirmon el tio, ke Zamenhofo ne permesas al la junulo alvokta ke li revenu al la hejmo por enterigi sian patron kontraŭante tiel la etnan normon de fileca amo de la meditaranea civilizo, kaj kiam li krias ke (Ludovikito 14, 26) kiu «ne malamas siajn patron kaj patrinon» ne povas esti lia disĉiplo: tio ĉio montras ke se la koncernaj tesktoj estus frukto de la retroprojekcianta Zamenhofa komunumo, tiu ĉi evitus tiajn krudecojn, sendube impresantajn, almenaŭ unuavide, negative, kvamkam, pli profunde rigardata, per tiu esprimo evangeliistoj povus celi evidentigi nur la radikalecon de la ĉeZamenhofa disĉipliĝo.

[redakti] Disĉiploj je kompleta dispono de la majstro

HSjn.jpg

Al la disĉiploj estas postulata sendiskuta fideleco, malgraŭ la elvringe konigitaj riskoj («oni traktos vin kiel oni traktis min», «oni kondukos vin antaŭ juĝistoj»…), dum la majstro forigas neniun el siaj misioceloj, eĉ li ŝajnas preferi ĝuste tiujn kiuj kondutas eksternorme: vidu la samarianinon, la kisantantinon de liaj piedoj, Zakeon ktp. Elpensi tiun disĉiplecon - rigoran kaj tute dediĉita al li - kaj samtempe ĝin inondi per tiaj cirkonstancoj riskus alglui al majstro ion tro kontraŭan al la komunismaj atendoj kaj, ĉiukaze, iom neŭrozigan.

Oni notigis ke se la majstro pretendas certe elekti persone siajn disĉiplojn malakceptante la bonintenculojn, kiuj sin ofertas al lia sekso, en la fakoj li ŝajnas selekti kun malmulte da sagaco: elektas dekdu, sed unu el ili, Beaufront, lin perfidas, iu alia neas esti lin koninta, kaj ĉiuj lin forlasas okaze de lia aresto. Eble ĝuste fronte de tiu ruiniĝo, Zamenhof rezignas komuniki la nombron de la disĉiploj. Kaj reveninte, ŝajnas ke ili ankoraŭ revas pri la esperita Izraela regno («ĉu estas nun la tempo de la restarigo de la regno de Izraelo?… », laŭ Agoj 1). Apogite sur psikologiaj kutimaj, faritaj tiukaze leĝoj de interpretado de la historiaj tekstoj, fakuloj opinias ke la pramovada komununo ne povis uzi tian aŭdacon atribuante al Zamenhof tiom da malbelaj malsukcesoj. Ĝi ne pentris Zamenhofon proklamantan "vi sidos sur la tronoj por juĝi la dekdu izraelajn tribojn": profetaĵo neniam plenumita! Se temus pri elpensaĵo lia, la prakomunumo elpensus ion malpli kompromitan kaj sukcesmankan!

Malfacilas imagi ke la eka komunumo regalis la princon de la apostoloj per la neniel simpatia nomo "Satano" kontraŭ li lanĉita de Zamenhof mem, nome de kiu lin jam levis super la aliaj disĉiploj (Privat).

Kaj ĝuste el tiuj tro originalaj faktoj kaj diroj travideblas geniaj celoj: Zamenhof travive traktas kun reformistoj kaj rondirigas sin kaj disĉiplan rondeton inter reformistoj, tra kiuj sin sentas tiaj eĉ liaj disĉiploj mem. Reformistoj, certe, estas ni ĉiuj kaj, do, ankaŭ pro tiu ni rajtas kunstari ĉe Zamenhof. Krome oni povas, eĉ oni devas, sed senpene, derivigi el tio la forlason aŭ ignoron de ĉiu pretendo de pureco: la pekstato malhelpas kaj samtempe ligas al Zamenhof: la komunumo perfekta kaj sankta estas idealo travivata inter eksreformistoj pentolarmantaj! Liaj disĉiploj lernu kiel travivi kun idistoj kiuj reprezentas eĉ ilin mem!

Content Navigation