Apoteko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ordo estas beno por ĉiu entrepreno"

~ Zamenhof pri organizo de apotekoj

"Pli multa medicinaĵo, pli malmulta sano"

~ Dalai Lamao pri apotekoj
Apoteko

Apoteko... bone, laŭ Vikipedio, Apoteko estas loko, en kiu oni vendas kaj parte ankaŭ produktas medikamentojn kaj aliajn farmakojn. Do, eble tiel estas.

[redakti] Apoteka servo

127

Kuracisto diras flegistinon:
- Ĉu vi povas uzi ion krom miaj formularoj por viaj kuirartaj receptoj? Denove en la apoteko oni preparis vian malbenitan supon anstataŭ kuracilo.

[redakti] Scienca zorgo

Apotekisto rekomendas al sia nova helpanto:
- Prenu la likvaĵon el tiu-ĉi botelo, se recepto estas tute nelegebla.

[redakti] En apoteko

- Doktoro, vi vendis al mi ĉi tiun dentopaston dirante, ke ĝi kontraŭbatalas la karion. Mi uzis ĝin regule, tamen unu el miaj dentoj kariiĝis.

- Sinjorino, mi diris al vi ke ĝi kontraŭbatalas la karion, ne ke ĝi venkas.

[redakti] En alia apoteko

- Sinjoro apotekisto, donu al mi ion kontraŭ kapdoloro.

- Prenu ĉi tiujn pilolojn de doktoro Fritz.

- Ne, ne, absolute ne! Doktoro Fritz estas mi.

[redakti] Usone

4655 n

Usona apoteka firmao (kiu posedas multajn vendejojn tra la lando) maldungis virinon pro la fakto ke ŝi parolis la hispanan kun aĉetanto kiu parolis al ŝi hispane. Alia aĉetanto aŭdis tion kaj skribis plendan leteron al la ĉefloko de la firmao, kaj la firmao maldungis la virinon!

[redakti] Ĉu?

La apotekisto zorge mezuris la doton de la medikamento por la virino.

[redakti] Edzino

Apotekisto mallaŭte al sia grasega edzino, kiu staras en la malantaŭa butiko:

- Adelio, ne venu, ne eniru en tiu ĉi momento! Mi estas vendonta ses botelojn de mia specialaĵo por malgrasigi.

[redakti] Helpisto

Hugo Kopinski estas juna metio-lernanto, en drogejo. La drogisto, lia mastro, jam permesis al li kunhelpi en vendado de simplaj artikloj.

Iun tagon, kiam la drogisto devis foriri por plenumi komisiojn, tre maljuna klientino venis en la vendejon.

"Ĉu mi povas paroli kun la mastro?", ŝi demandis.

"Mi bedaŭras", respondis la lernanto Hugo, "la mastro revenos nur post unu horo."

Ĉar la klientino estis preskaŭ surda, ŝi diris: "Je la dekstra orelo, mi aŭdas pli bone."

Hugo ripetis siajn parolojn en ŝian dekstran orelon; sed refoje, ŝi ne komprenis.

"Provu do maldekstre, foje!", ŝi petis. Sed ankaŭ tio estis vana. Tiam, ŝi diris: "Ĉu vi volas skribi ĝin sur paperon?"

La afabla metio-lernanto plenumis ŝian peton. Tiam, la maljunulino traserĉis sian manosakon kaj, fine, ĝemetis: "Ho, mi forgesis miajn okulvitrojn! Ĉu vi ne povas laŭt-legi ĝin al mi?"

[redakti] Utilo

564123 n
-- Kion entreprenas la kuracisto, se li estas senkonsila rilate al iu malsano?
-- Li skribas nelegeblan recepton. Tiel li imputas la respondecon al la apotekisto.

[redakti] Alie

Kornelino: imagu, kara amikino, la juna kuracisto de nia familio skribis al mi leteron aman. Sed mi ne estas kapabla legi lian skribon. Provu, eble vi povos deçifri ĝin.

Malvino: Tiu çi letero estas ankaû al mi nelegebla. Sed montru ̧ĝin al apotekisto, li certe legos ĝin.

[redakti] Diferenco

Apotekisto, vendas erare strikninon anstataŭ aspirino. Li tuj telefonas al la kliento:

- Pardonu, mi donis al vi strikninon anstataŭ aspirino.

- Ĉu estas diferenco?

- Jes, kvin eŭroj kaj duono.

[redakti] Avantaĵo

Drinkejo estas kvazaŭ apoteko... sed kun malpli granda vararo.

[redakti] Singulto

Viro venas en la apotekon kaj demandas:

- Ĉu mi povas urĝe ricevi ion efikan kontraŭ forta singulta sufero?

La apotekisto paŝas al li kaj subite laŭ popolkutima terapio forte batas lian dorson.

- Nu, ĉu efikis, aŭ mi ripetu? -- demandas la apotekisto.

- Mi, ... mi ne scias. Tuj mi demandos mian karan edzinon en la aŭtomobilo.

[redakti] Saĝeco

Klento zorge legas la etikedon de aĉetota medikamento: Sed mi ne povas aĉeti tion ĉi!

Apotekisto: Kial ne?

Kliento: Vidu, la kromefikoj estas samaj kiel miaj simptomoj!

7958 n

[redakti] Deprimo

Ulo sentas sin iom deprimita, do li konsultas apotekiston: Mi bezonas ion ne tro fortan kontraŭ deprimeto.

Apotekisto: Mi povas rekomendi tiujn ĉi pilolojn.

Ulo: Kiom ili kostas?

Apotekisto: Vi prefere unue prenu unu el ili....

[redakti] Novjaro

Dum festeno de apotekistoj, unu el tiuj, suprenlevante la pokalon:

"Mi toastas je la sano de ĉiuj...."

- Bruoj kaj protestoj el ĉiuj flankoj.

"Ne interrompu! - daŭrigas la oratoro - ....je la sano de ĉiuj ĉeestantoj!"

"Haa! bone."

[redakti] Viagro

Viro (en apoteko): Bonvolu doni al mi pakon da Viagro.

Apotekisto: Ĉu vi havas kuracistan preskribon -- tio necesas.

Viro: Ne, sed mi havas foton de mia edzino. Tio devus pravigi.

[redakti] Aliule

—Volu al mi doni ian kuracilon kontraû maldormo.

—Çu vi ̧ĝin bezonas?

—Ne, sed mia edzino; ŝÿi neniam dormas ankoraû, kiam mi nokte revenas hejmen el la trinkejo.

Barbo brulanta

[redakti] Taŭga vesto

Ulo: S-ro Apotekisto, bonvolu vendi al mi nigrajn kondomojn.

Apotekisto: Nigrajn kondomojn? Kial vi volas nigrajn?

Ulo: Mia edzino mortis, kaj mi ankoraŭ funebras.

[redakti] Venĝemo

Sinjorino eniras apotekon kaj petas cianon. Demandas ŝin la apotekisto, por kio ŝi bezonas cianon. La virino sincere konfesas, ke ŝi volas veneni la edzon. La apotekisto indignas:

-- Kion vi imagas, sinjorino? Se mi donus al vi cianon, mi iĝus krimpartnero, kaj ni ambaǔ estus enkarcerigitaj.

La sinjorino eltiras el sia teko foton, sur kiu videblas ŝia edzo kun la edzino de la apotekisto en nemiskomprenebla situacio. La apotekisto ekkrias:

-- Ho, sinjorino, sed vi ne diris, ke vi havas ankaǔ preskribon!
Content Navigation
Aliaj lingvoj