Arbo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn."

~ Morteza Mirbaghian pri arbo
Arbo Easyprint

"Arbo krakanta venton ne timas"

~ Zamenhof pri arbo

"Altan arbon batas la fulmo"

~ Denove Zamenhof!

"Pri kio tiu arbo estis akuzita? Ne estas ĝia kulpo esti plantita omaĝe al la plej granda krimulo en la mondo kaj plej granda malamiko de Pollando"

~ Kazimierz Polak pri nazia arbo

"Gramatikistoj estas tiel inteligentaj, ke ili ne plu vidas arbon pro tiom da arbaro"

~ Hans-Georg Kaiser pri arboj

"Vi devas kompreni ke en Usono, preskaŭ ĉiuj jam havis la grandan inventaĵon"

~ Cindy McKee pri arbo
Arbo (Asocio de Reguligaj Burooj de Optometrio) estas stranga besto, kiu vivas en Aŭstralio, sed pratempe, vastaj partoj de la tersurfaco kovratis per arbaroj. Arbo tre similas al koralo, sed vivas surtere. Ekzistas belaj ruĝaj kaj nigraj arboj el kiuj oni faras ornamaĵojn.
SenegalBaobab

La plej granda arbo de ĉiuj tempoj estis aŭstralia eŭkalipto. En 1872 registris altecon de 132 m.

En Esperanto oni formas nomon de frukto-arbo uzante la sufikson -uj-: pirujo, pomujo, francujo, anglujo,ktp. Pino, tilio, kverko, platano, pomujo, ĉerizujo estas arboj, sed grafeo estas arbo, se kaj nur se du ajnajn verticojn de ĝi ligas nur unu ĉeno; arbo kun n verticoj havas n-1 eĝojn; orientita arbo ne nepre havas radikon.
5392

La terminaro pri la arboj estas ĉerpita el genealogio (praulo, posteulo, patro, ido, frato) kaj el botaniko (radiko, folio); oni apartigas orientitajn, ordajn arbojn; senradika arbo (kiu iĝas se iun ĝian verticon oni deklaras radiko), radikhava arbo (proprasenca arbo kontraste al senradika); ktp.

La gejaj arboj povas sin mem fekundigi dum je la disseksaj poleno devas esti transportata de malina al ina arboj.
Boticario arbo

[redakti] Konsilo al komencantaj ĝardenistoj

"Necesas planti arbojn tiel, ke verdaj partoj estu supre".

Logotipo

[redakti] Betulo

Betulo ebligas evoluigi intuicion, oni fariĝas sub ties influo pli perceptema.

[redakti] Ombro

Patro sendis filion kolekti pomojn en la ĝardeno. Post horo, li iras en la ĝardenon, kaj tie trovas filion dormantan sub la pomarbo.

"Sentaugulo!" li riproĉe vekas sian filon. "Vi ne indas ke la suno brilas sur vin!"

Knabo flegme replikas: "Sed ĝuste tial mi kuŝas en la ombro!"

[redakti] Fago

Fago plibonigas koncentradon kaj kuraĝigas vivvitalecon. Fago agadas favore dum kapdoloroj. Dum migrenoj oni rekomendas kompresojn sur kapo el faga foliaro, sur kiun ni almetos malvarmigan malsekan viŝtukon.

[redakti] Hispana arbo

Arbo estas municipo en Hispanio, kie okazas festo de lampreo.

[redakti] Griotarbo

Griotarbo agadas al erotika tereno de homo, ĝi kuraĝigas sopiron je amo.Laŭ malnovaj mitoj en griotarboj loĝis driadoj. Printempe tiuj ĉi arboj fariĝis loko de iliaj amludoj.

Teo el sekigitaj fruktoj de griotoj helpas kontraŭ tuso, suko el freŝaj fruktoj plialtigas sangpremon.

[redakti] PIVa arbo

3282 n

Laŭ Anna Lowenstein, ekzistas arbo, tre alta kaj malhela kun elegante pinta konturo, kiu taŭge laŭrandas longajn avenuojn. Zamenhof nomis ĝin cipreso. La kreado de nova lingvo postulas milojn da sufiĉe arbitraj decidoj, kaj Zamenhof estus povinta nomi ĝin sipreso aŭ kupreso. Sed li elektis la vorton cipreso, verŝajne surbaze de ĝia nomo en pluraj eŭropaj lingvoj.

Serĉante la nomon de tiu arbo en la nova eldono de PIV, Anna kun miro legis jenon:

*cipres/o ♣ Kupreso.

(La steleto signifas, ke la vorto estas Fundamenta: alivorte ĝi aperis en la verko Fundamento de Esperanto, kiun dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro la esperantistaro formale akceptis kiel la netuŝeblan bazon de la lingvo.)

Kio estas tiu mistera vorto kupreso, kiu aperas loke de la difino? Ŝajne la redaktoro (aŭ pli precize, la redaktoro de tiu parto de la vortaro, kiu rilatas al arbonomoj) konsideris ĝin grava, ĉar li movis la detalan difinon al tiu kapvorto. La vorto ne aperas en la malnova eldono de PIV, des malpli en la antikva Plena Vortaro – do, evidente temas pri nova vorto.

Kiel povas esti, ke nova vorto en mallonga tempo fariĝis tiel grava, ke ĝi akaparis la lokon de la tradicia cipreso, vorto kiu ne nur havas longan historion, sed estas eĉ Fundamenta? La respondo, kompreneble, estas ke tio tute ne okazis. Mi suspektas, ke kupreso estas inventaĵo de la vortaristo, eble pro deziro unuecigi la derivadon de plantonomoj el la latina. Do, nun en Esperanto ni havas du vortojn por la sama, ne tre grava arbo.

[redakti] Kaŝtanarbo

El ŝelo de junaj branĉetoj oni akiras preparaĵon, kiu plibonigas sangcirkuladon kuraĝigante metabolon. Arboŝelo estas uzata dum produktado de medikamentoj, uzataj ĉe malsaniĝo de vejnoj. Teo el kaŝtano (floro) deakvigas kaj fortigas ĉelaron.

[redakti] Rakonto

Estintis unu fojo arbarviro, viro de la arbaro, kaj tiu arbarviro hakontintis arbarojn pro laboro La arbarvirlaboro, la laboro de la viro de la arbaro, ne estis haki iujn arbojn, sed specife arbaranojn, arboj de la arbaro en kie la arbarviro faris lian arbarvirlaboron, ĉar tiuj arboj kreskis tre rapide kaj malfaris la arbarmarŝojn, la marŝoj en la arbaro.

La arbarviredzino, la edzino de la viro de la arbaro, sciis ke ilin bezonis pli moneron, sed ŝia edzo nur hakus la arbon en la marŝoj. Do, ŝi plantis pli arbojn en la marŝoj, kaj tiu marŝarbaranaro, la aro de la arbaranoj sur la marŝoj, baldaŭ kreskis

Sed tiuj marŝarbaranaranoj, la arboj ke anis en la aro de la arboj ke anis en la arbaro rezultis esti tro multaj, do pli arbarviro bezoniĝis, kaj la tutaj arbarviredzinojn havis la saman ideon de planti plu marsarbaranaranojn, kreantis tiel marsarbaranaranarojn, besoniĝante pli arbarvirojn, kaj iliaj edzinoj havis la saman ideon, ĝis la granda arbaranaranaranaro kovris la tutan mondon

[redakti] Danĝero

Filo vizitas sian patron en vilaĝo, kaj ili kune iras en la arbaron por haki arbon. Dum la laboro, subite diras la filo:
- Do, adiaŭ, paĉjo!
- Kial? Ĉu vi jam foriras, mia filo?

- Ne. Sed la arbo kliniĝas en vian direkton...
2778785069 a84b964301

[redakti] Medioprotekto

"Savu la arbojn — mortigu la kastorojn"...

[redakti] Kverko

Kverko subtenas ĝustan sangocirkuladon kaj limfon. Dekokto el kverkoŝelo kuracas per eminenta maniero haŭtmalsanojn, ekzemojn kaj ŝvelaĵojn.

[redakti] Biblio

Mateo 7:17-27

Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin.

[redakti] Pino

Magneta kampo de pino en agdistanco ĝis 5 metroj de la trunko de arbo trankviligas streson, koleron.

Pina rezino kaj dekoktoj en koniferfoliaro plialtigas sangcirkuladon, trankviligas nervojn kaj mildigas tuson.

Pina oleo estas ideala por haŭto kaj se la oleo estas solvita en varma akvo, ĝi estas uzata dum inhaladoj.

[redakti] Korekto

Juna fraŭlino: "Ho, S-ro profesoro! Kion povus rakonti tiu ĉi maljuna kverko, se ĝi povus paroli?!"
Profesoro: "Ĝi dirus: pardonu min, mia fraŭlino, mi ne estas kverko, sed tilio."

[redakti] Saliko

Ĝi povas plifortigi ankaŭ deprimecon.

Saliko plifortigas animan evoluon de infanoj kaj ĝi trankviligas sovaĝajn bestojn.Teo el salika ŝelo malaltigas febron kaj ĝi mildigas doloron.

[redakti] Malebleco

  • Kio estas blanka kaj ne povas grimpi sur arboj?
  • Fridujo.

[redakti] Sambuko

Teo el floroj de sambuko havas forte ŝvitigajn efikojn kaj ĝi do sukcese helpas dum diversaj malvarmumoj kaj gripoj. Ĝi ankaŭ agadas kontraŭ retenado de akvo el homa korpo.

Energetika kampo de sambuko agadas urinige kaj tute ĝi deakvigas. Vundoj, ekzemoj kaj ulceroj resaniĝos pli rapide, se ni ofte restados en proksimeco de tiu ĉi arbusto.

[redakti] La tuberhava arbo

Majstro Kio de la vilaĝeta sudo migris inter la montetoj de Ŝango. Jen li vidis arbon, kiu estis pli granda ol ĉiuj aliaj. Mil ĉaroj en lia ombro estus trovinta lokon.

La majstro parolis: „kia arbo tio estas! Tiu havas certe tute precipan lignon.“

Li rigardis supren, jen li rimarkis, ke ĝiaj branĉoj estas kurbigitaj kaj tuberhavaj, tiel, ke oni ne povus tranĉi trabojn el ili. Li rigardis malsupren kaj rimarkis, ke liaj grandaj radikoj etendiĝis al ĉiuj flankoj, tiel, ke oni ne povus fari ĉerkojn el ili. Se oni lekis je unu el ĝiaj folioj, jen oni ekhavis fortan akran guston en la buŝo; se oni flaris je ĝi, oni estis kvazaŭ ebriigita dum tri tagoj.

Majstro Kio parolis: „Tio estas efektive arbo, el kiu oni povas fari nenion. Per tio ĝi atingis sian grandon. Ho, tio estas la kaŭzo, kial la homo de la spirito estas neuzebla por la vivo.“

[redakti] Tilio

Teo el tilia floro mildigas tuson kaj ĉiujn spirvojojn.

[redakti] Arbo kaj oro

9367 o

Iam antaŭe, malsaĝulo iris al granda cisterno, kaj hazarde vidis ombron de oro en la akvofundo. Li do kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj enakviĝis kaj ekfosis en la ŝlimo por trovi la oron. Sed anstataŭ ĝin trovi, li laciĝis de tio kaj devis eliri por ripozi. Sed kiam la akvo reklariĝis, la ora ombro denove aperis en la akvo. Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon, kaj ĉifoje ankoraŭ trovis nenion. Tiam lia patro venis al li. Vidinte tion, li demandis la filon: "Kion vi faras, ke vi estas tiel laca?"

La filo respondis: "Estas oro en la akvofundo! Mi enakviĝis kaj serĉis ĝin en la ŝlimo, sed trovis nenion ĝis mia elĉerpiĝo!"

Pririgardinte la ombron en la akvofundo, la patro eksciis, ke la oro estas sur arbo, kaj nur ĝia ombro respeguliĝis en la akvo. Li do diris al la filo: "Kompreneble birdo portis ĝin sur la arbon."

La filo do grimpis sur la arbon laŭ lia propono kaj vere trovis la oron.

[redakti] Abio

Abio estis ĉiam simbolo de forko. Jam de mezepoko oni produktis el iliaj pinglofoliaro kaj rezino diversajn mediojn kun kontraŭinflama kaj antireŭmatisma efikoj.

Pro remaĉado de abia rezino plifortiĝas gingivo.

[redakti] Idisto kaj arbo

Idisto sendis letron al Germana arboro informante al ghi pri Ido. No, li ne esas fola (qvankam preske), la "Braeutigamseiche" esas l'unika arboro di l' mondo quiu posedas postalan adreson:

Braeutigamseiche Dodauer Forst 23701 Eutin, Germanio.

La qverko esas en la foresto Dodauer, proxime ye la Germana vilajho Eutin, kay tage recevas 40 letrojn di l' tota mondo. Lo maxim kurioza esas ke talaj letri ne esas por ulo konkreta e chimaniere irgu ajn povas prenar ilin, lektiar ilin kay se oni deziras portiar ilin heme. Do, li esperas ke chi Germana arboro balde parolos Idon.

Saluton arboralan al ĉiuj idistoj!

[redakti] Ekstera ligo

http://www.arbo.org/

Content Navigation