Areo 51

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"En bona horo!"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo
1074 n

"Pli aflikta ol nano en mitingo"

~ sciencisto pri eksterterulo en Areo 51

"Pley bona parko in la urbo"

~ reformisto pri Areo 51

"Mi iĝis leeeerta"

~ Milokula Kato pri sia loĝado ĉe Areo 51

"Ĉu vi scias, kiom mi amas tion?"

~ Cindy McKee

"Fortunoze tala areo ne existas en Italia ed en Europa"

~ Idisto pri Areo 51

"Faktim, tali sentrus de amusifikation non interesar me multum"

~ novialisto
800px-Back gate area 51
barilo ĉe enirejo de la areo 51

Areo 51 estas armea areo barita kontraŭ aliro de nearmeanoj en la sudo de la ŝtato Nevado de Usono. La areo estas posedaĵo de la Usona Aerarmeo kaj de la nacia ministerio pri defendo. Temas pri aldone sekurigita zono ene de la granda armea teritorio Nellis Range. La ekziston de tiu areo longe neis la registaro de Usono, kaj post la finfina konfeso, ke ĝi jes ja ekzistas, la registaro klarigis ke oni tie testas novajn tipojn da aviadiloj, kaj ke tiu testado aparte dum la Malvarma Milito postulis plejan sekretecon. La longdaŭra neo pri ekzisto de la areo kaŭzis multajn spekulaciojn, kio povus troviĝi kaj okazi tie, kaj multaj el la supozoj estis konspiraj teorioj, ke tie okazus esplorado de ekstertera vivoformoj kaj de NIFOj.

[redakti] En alia planedo

-- Kiel sukcesis via ekzameniĝo pri la Nifostirado?
-- Mi ne scias, ĉar kiam mi elvenis el la Areo 51, la ekzameninto ankoraŭ ne rekonsciiĝis.

[redakti] Retaj ligiloj

anglaj informoj pri la areo kun multaj satelitaj bildoj ampleksaj kaj aktualaj raportoj pri la areo en la angla kaj germana lingvoj