Armstrong

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
PisciataLunare

"La unua trovita"

~ Zamenhof pri elektado de Armstrog je NASA

"Armstrong is a manufacturer of flooring, ceilings, and cabinets"

~ usonano pri Armstrong

"Pardonez me pliz"

~ idisto

"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"

~ Hans-Georg Kaiser pri Armstrong

"Unua reago: Bonege!!!!!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Ben! Nos es de accordo"

~ Interlingvaisto

"Chu vi parolas ankau multe da orientaj lingvoj?"

~ iu

Neil Louis ARMSTRONG, karesnome "Lance" (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1901 en Luiziano) estas usona trumpetisto kaj kosmonaŭto. Li estis la unua homo bicikli sur la Luno.

Li kombatis en Usona Enlanda Milito kaj en Kontraŭ-Indianaj Militoj en Usono.

Li konstruis sian unuan subtason kun King Oliver dum 1923. Dum 1924, li estas en la kosma orkestro de Fletcher Henderson. 1925-1926 li kreis sian unuan « UFO Five », en 1927 « UFO Seven » kun pianisto Earl Hines.

1577083116 n

Li translokiĝis al Wapakoneta, Ohio, 1930. En la Korea Milito li servis kiel milit-kantisto kaj poste li kiel civila testfluga piloto laboris por NASA. En la jaro 1962 NASA elektis lin astronaŭto.

En 1968 Armstrong servis kiel komandanto por la anstataŭanta teamo de la programo Apollo 8. En 1969 li gvidis la programon Apollo 11, kiu atingis la lunon. Dum la surluniĝo kun sia kolego Buzz Aldrin, la 20-an de julio 1969, li transprenis la stiradon de la surluniĝa kapsulo Eagle. La tria kolego, Michael Collins, dume restis en la kosmoŝipo. Fakte li inventis kosmonaŭtikon kiel ĝi estas nun, ĉar antaŭ li, kosmakonkero ĉiam estis kolektiva, li estas la unua kiu sola havas glorion dum la aliaj akompanas lin.

Ses horojn post la atingo de la luna surfaco, Armstrong kiel unua forlasis la kapsulon kaj surpaŝis la lunon. Dume li diris la neforgeseblajn vortojn: That's a small step for [a] man, one giant leap for mankind. (= Ho, komunistaĉoj Gagarin ne venis ĝis ĉi tie!)

[redakti] Kancero

Armstrong

Nur iom post la alveno el la luno, oni diagnostis ĉe Armstrong testikokanceron en la evoluinta stadio. Ĝi havis jam komplikaĵojn en la pulmo kaj du tumorojn en la cerbo. Por kuraĝigi lin, la kuracistoj diris 50% travivan eblecon, sed fakte li ja havis malpli da ŝanco. Post du operacioj kaj bicikloterapio, li sukcese saniĝis, perdinte nur la dekstran testikon.

[redakti] Malpremiado

Oni malkrovis ke Armstrong uzis drogojn kaj malpremiis lin en 2013.