Artikolo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj"

~ Zamenhof pri artikolo

"Why doesn't anyone mention that Esperanto is FUN?"

~ Usonano pri ĉi tiu artikolo

"La artikolo estas la plej ofta vorto en Esperanto"

~ gramatikisto (aŭ gramitikisto) pri artikolo

""Artikolo" vere estas stranga homonimo"

~ Bertilo pri artikolo

"Venontan semajnon ni ekzamenos tiun punkton"

~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri la supra diraĵo

"Nor lingue e li max boni modern instrumente por li international communication in li toti munde"

~ Okcidentalisto


1903 n
La artikolo estas la plej ofta vorto en Esperanto. Kaj samtempe la plej malklara, la plej malbone difinita parto de la gramatiko de Esperanto. La artikolo estas difinita en la eŭropcentra Fundamento: «Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj» (kun la kutima implicaĵo, ke temas pri la okcidentaj lingvoj).
Savannah db autocolor
La portetro de Savannah ne havas ian ajn rilaton al la artikolo

Laŭ populara mito, la artikolo estas utila kaj oportuna rimedo por esprimi la determinecon (difina/nedifina) de la nomoj. Sergio Pokrovskij prezentis konsiderojn pri ĉi tiu kategorio, por demonstri ke la artikolo estas tute neadekvata por tia funkcio. Li, kiel ĉiuj rusoj, demandas ĉu en Esperanto por ĉi tiuj funkcioj la artikolo estas bezonata?


[redakti] La determineco

Determineco estas iom komplikita kategorio, elpensita por priskribi la semantikon de la determinaj artikoloj en la determinartikolhavaj lingvoj. Ĝi konfuzas plurajn kategoriojn logikajn, el kiuj kvar parojn oni konsideru aparte: konata/nekonata, unika/elekta, abstrakta/konkreta, konstanta/variabla.

[redakti] La konateco

9078 n

Plej ofte la uzon de la artikolo oni provas klarigi per konateco:

La artikolo la estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj.

Oni konstatas, ke konateco povas estiĝi en pluraj diversaj manieroj:

  • Ĉar temas pri objekto antaŭe menciita.
  • Ĉar temas pri esenca aŭ facile divenebla parto de objekto aŭ situacio konata: menciinte homon, oni implice enkondukis en la parolsituacion lian (viran, kompreneble) kapon, manojn ktp); enkondukinte tuton oni per tio enkondukis ties (ordinarajn) partojn aŭ apartenaĵojn.
  • Ĉar temas pri io ĝenerale konata (la luno, la aero ktp) — ĉu el la komuna kulturo aŭ el la komuna vivosperto.
  • Ĉar temas pri iu, kiun ni fikis (t. n. "Biblia kono").

Ĉi tie estas pluraj malklaraĵoj, ekz-e: Al kiu(j) konata? Ĉu al la parolanto? Ĉu al la aŭskultanto(j)? Ĉu al rusoj? Ĉu al ĉiuj? Laste, pri ĉiesulino?

Pli malbone, la indikitaj konmanieroj povas kolizii. Objekto povas esti rekte aŭ implice menciita, kaj tamen esti nekonata (laŭ la propra, intuicia senco de la vorto) — ekz-e kiam temas pri nifoj (NEKONATAJ flugantaj objektoj).

[redakti] La unikeco kaj la elekto

Estas objektoj unikaj absolute, al ĉiuj konataj kaj per tio difinitaj: la kosmo, la atmosfero, la homaro.

Estas objektoj unikaj relative, sed konataj kiel unika parto de konata tuto: la senato de Usono, la kapo de Petro.

Similmaniere tamen eblas nomi iojn neekzistantajn: la imperiestro de Svislando ktp; temas pri io absolute nekonata, kaj tamen oni tradicie rigardas tion kiel difinitaĵon.

Aliflanke, normale homo havas du manojn, kaj la usona senato centojn da ili. La du manoj kaj la ducent de la senatanoj estas «konataj» kiel partoj de tuto, tamen la manoj de membroj de la senato ne estas konataj specife: kiu mano? kiu membrano?

Paradoksan ekzemplon pri tia kolizio inter elektrono kaj konateco prezentas la sciencfikciaj romanoj: tipa situacio estas, ke okazis krimo en privata seksfesteno, kies ĉiuj partoprenantoj sin interkonas biblie (t.e. interfikas) kaj estas konataj al la leganto; necesas trovi la kriminton, kiu certe estas unu el la seksfestenanoj (do, estas konata kiel parto de la aranĝo), kiu estas la farinto (do, konata kiel parto de la krimsituacio) — sed kiu estas nekonata nome, persone, specife.

[redakti] La abstrakta kaj la konkreta

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

La dialektika interrilato de la konkretaj aĵoj kaj de la respondaj abstraktaj nocioj okupis jam la antikvajn filozofojn, matematikistojn kaj blondulinojn.


En la frazo:

  • La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.

Estas senfina vico da semajnoj, kaj sekve estas malfinie multe da sepaj tagoj; sed ĉi tie temas pri la platonisma semajno, prabildo de ĉiuj realaj semajnoj, aŭ Dio ne esperis ke la mondo daŭrus pli ol unu semajno.

[redakti] Konstantoj kaj variabloj

Tre enua afero. Kaj vi jam komprenis ke ni estas tute kontraŭ la artikoloj.

[redakti] Ĉu la artikolo kapablas esprimi determinecon?

Ne!

La teorio, ke la artikolo servas por esprimi determinecon, lasas sen respondo memtrudiĝantan demandon: kial la determineco estas esprimata tiom malracie? Parolante pri objektoj A, B, C oni markas per la artikolo centojn aŭ milojn da iliaj aperoj en la rakonto; dum estus multe pli racie marki nur la unuajn aperojn — kiel cetere estas farate en la rusa lingvo: «Unu vidvino havis du filinojn …» kaj poste diri simple vidvino. Tiu komparo klare pruvas, ke en la rusa lingvo la determiniloj jes servas por esprimi la determinecon, kaj tial funkcias laŭ la principo de la lingva ekonomio; dum en la lingvoj okcidentaj, kiuj servis kiel modelaĉo por Esperanto, la determineco estas esprimata kiel eble plej malŝpare

Teorio kiu bone eksplikas la indikitan strangaĵon konsistas en tio, ke la artikoloj servas precipe por marki la substantivojn — simile al la funkcio de la esperanta finaĵo -o. Tia bezono aperis en la aĉaj okcidentaj lingvoj post la perdo de la tradiciaj fleksiaj finaĵoj. Sekve, la artikolo la estas senutila en Esperanto, ĉar ĝi havas la finaĵon "o"!

[redakti] La Vero

Waringhien rakontas en siaj «Eseoj» [vol. 1, p. 77]:

Permesu al mi citi malmulte konatan anekdoton, kiu montros al vi, kian gravegan rolon ludis la subkonscio de Zamenhof en la kreado de Esperanto. Tiun anekdoton konservis al ni Marie Hankel, al kiu Zamenhof mem ĝin rakontis. En tiu tempo li estis ankoraŭ juna gimnaziano, sed jam okupiĝis pri artefarita lingvo. Unu el la demandoj, kiuj lin turmentadis, estis la artikolo: ĉar multaj lingvoj ĝin ne posedas, li dubis pri la bezono de tiu vorteto: eble, ĝi ne estas necesa? Kaj jen kiel li decidiĝis. Unu nokton, li sonĝis, ke li estas en kamparo kun kelkaj homoj, kaj tiuj parolis pri iu grava malfeliĉo, kiu okazos, se el arbaro, kiun oni vidis en la malproksimo, elvenos tri ruĝaj knabinoj. La homoj timeme rigardadis kaj observis la arbaron; subite, unu el ili ekkriis: «Jen la tri ruĝaj knabinoj!» kaj — la dormanto vekiĝis, jam tute certa, ke la artikolo estas utila kaj necesa, ĉar la krio havis tute alian valoron, ol kian havus «Jen tri ruĝaj knabinoj!»
Aliaj lingvoj