Arto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉu tio laŭ vi vere estas arto?"

~ Dave Rutan pri arto
Vortico

""teatro" estas nomo de arto"

~ Marcos Cramer pri arto

"Ho arto orto arto morta estus. "

~ Malkubisto pri arto

"li tamen spiris la aeron de la arto"

~ Nakai Cuneo pri kanabo

"kulturo estas arto"

~ Andreas Kueck pri agrikulturo

"La arto devas superi la realecon"

~ Françoise Sagan pri arto

"Arto estas mensogo, kiu montras al ni la veron"

~ Pablo Picasso pri arto

"La plej utila el ĉiuj artspecoj estas la arto esti utila"

~ Benjamin Franklin pri arto

"Gramatikistoj plej ofte ne estas artistoj, kutime ili ne kapablas verki ion, tial ili fariĝis ja akademianoj"

~ Hans-Georg Kaiser pri arto
1195
Arto estas evitenda nova vorto por la fundamentokonforma bonalingva malnaturo. La klasika pagana malnaturo konsistis el tuta aro da teknikoj por vesti la realon celante kaŝi ĝin. Ekde la alveno de la kristfaŝismo malnatureco ekcelis pli kaj pli malvesti malmaturulojn por malkaŝiĝis ties latentajn tentojn. Moderna malnaturo esta antaŭ dio maniero kaŝi pornografion kaj ĉefe infanpornografion sub respektplena vualo. Moderna malnaturo ankaŭ estas maniero trompi la stultulojn, kiu pagas milionojn kontraŭ balaaĵoj, malnovaj mebloj kaj iu ajn, kiu estas prezentita al tiu kiel arto.
Grensilo

Enhavo

[redakti] Tipoj da artoj

0 wi

Estas multaj tipoj da artoj:

  • Belaj artoj;
  • Malbelaj artoj;
  • Vidaj artoj;
  • Blindaj artoj;
  • Liberalaj artoj;
  • Diktaturaj artoj;
  • Dekoraj artoj;
  • Grafikaj artoj;
  • ktp.

[redakti] Artoj kaj libereco

Ŝajnas esti konfuzo ĉu "libera arto", ĉu "liberala arto", ĉu "liberulaj artoj":

  • Liberalaj artoj = artoj de liberaloj, kiel Barack Obama;
  • Liberaj artoj = artoj de homoj kiel restas malarestitaj, kiel Osama Bin Laden;
  • Liberulaj artoj = artoj de liberaj uloj, kiel birdoj;
  • ktp;
Origin-of-the-World

[redakti] Moderna Arto

La homaro tendence freneziĝas. En fino de 19-a jarcento la penetrado komencis degeneri. Aperis impresiistoj, kubistoj, eĉ simplaj abstraktistoj. Ili ne scipovis desegni kaj havis nenian senton pri beleco. Stultaj amasoj komencis aplaudi al ili, kaj tiaj frenezuloj kiel Pablo Picaso au Salvador Dali akiris grandan kapitalon.

[redakti] Arto kaj geedzeco

Chu estas vere, ke geedzeco influas la artojn?

-- Nepre, tutcere! Mi konas pentriston, kiu fraule pentris nur mortan naturon, sed kiel edzo li pentras nur batalscenojn.


[redakti] Geedzeco kaj arto

1748542790 n

Ĉu estas vere, ke geedzeco influas la artojn?

-- Nepre, tutcere! Mi konas pentriston, kiu fraŭle pentris nur mortan naturon, sed kiel edzo li pentras nur batalscenojn.

(Jes, ja, mi repetis la ŝercon, sed pro arta kialo!)

[redakti] Aŭtuno

Ĉe arta galerio, paro rigardis pentraĵojn. Unu el ili montris belegan nudan virinon, vestitan nur per folio metita en taŭga loko. La edzo longe staris rigardante la pentrajhon kaj volis resti ech pli longe. Finfine la malpacienca edzino demandis, "Kion vi atendas? Autunon?"

[redakti] Lerteco

Edzo kaj edzino promenis tra arta galerio. Edzo subite haltigis sin kaj ekkriis al sia edzino: "Vidu! Estas vi kiu aperas nude en tiu pentraĵo! Kiam vi tiel pozis por tiu artisto?" "Neniam, karulo!" ŝi respondis, "Devas esti ke li faris tiun pentraĵon nur laŭ sia memoro."

[redakti] Desegnarto

Stilo.240

Unu montras al alia blankan paperon:

- Tio estas bovo manĝante herbon, ĉu vi vidas la herbon?
- Ne.
- La bovo formanĝis ĝin.
- Kaj kie estas la bovo?
- Foriris por serĉi pli da herbo.

[redakti] Mona valoro de artaĵo

Pentristo vizitas galerion, kaj demandas ĉu iu montris ian intereson pri liaj verkoj.

Mi havas bonan novaĵon kaj malbonan novaĵon,” diras la galeriestro. “La bona novaĵo estas, ke sinjoro venis kaj demandis specife pri viaj pentraĵoj. Li volas scii, ĉu ties valoro kreskus post via morto. Mi jesis–kaj li aĉetis ĉiujn dek kvin pentraĵojn de vi.”

“Ho, tio estas bonega!” la prentristo diras. “Kio estas la malbona novaĵo?”

Kompate, la galeriestro diras, “La sinjoro estis via kuracisto.”

Aliaj lingvoj