Astrologio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos"

~ Zamenhof skribante horoskopon

"Moderna astrologio: Diru al mi, kiu estas via mastro, kaj mi diras al vi, kiu estas via astro"

~ Hans-Georg Kaiser
Astro signs.jpg
Astrologio aŭ, bonalingve Stelaŭgurado estas scienco laŭ kiuj la relativa pozicio de ĉielaj korpoj kaj rilataj detaloj povas provizi informojn pri personeco, homaj aferoj kaj aliaj surteraj okazaĵoj. Idiotoj rigardas la stelaŭguradon kiel ŝajnscienconsuperstiĉon.

Estas multaj tradicioj de stelaŭgurado, kelkaj el kiuj posedas komunajn ecojn pro la transdono de stelaŭguraj kredoj inter diversaj kulturoj. Aliaj tradicioj evoluis izole kaj esprimas malsamajn kredojn, kvankam ili tamen havas iujn similajn ecojn pro tio, ke ili dependas je similaj astronomiaj fontoj. La ĉefaj tradicioj uzataj de modernaj stelaŭguristoj estas la veda stelaŭgurado, la okcidenta stelaŭgurado kaj la ĉina stelaŭgurado.

Oni ne konfuzu la astrologion kun la astronomio, kiu estas la pseŭdoscienco, kiu diras stultaĵoj, kiel "estas bilionoj da steloj", "steloj estas gazaj sferoj", "ne ekzistas verdaj steloj", ktp.

1122959558 n.jpg

Enhavo

[redakti] Historio stelaŭgurado

Triplicidades.gif

La okcidenta stelaŭgurado havas siajn originojn en Babilonio, Asirio kaj Egiptujo. En la 2-a jarcento post Ptolemeo Kristo esprimis la bazojn de la nun ankoraŭ akceptata stelaŭgura sistemo.

Dum la Kristanismo disvastiĝis en Eŭropo, la stelaŭguraj instruoj multiĝis en la kristana parto de la mondo. Dum la Renesanco (14-a ĝis 17-a jarcento) la stelaŭgurado revigliĝis, kaj estis konsiderata kiel scienco. Dum la klerisma epoko la vidpunktoj de la stelaŭguristoj gajnis kredindecon kaj estis konsiderataj de sciencistoj kiel raciaj.

Provoj denove igi la stelaŭguradon agnoskata kiel scienco ĝis nun sukcesis pro pruvoj per studojeksperimentoj. Estas pruvoj kaj indikoj, ke la preciza naskiĝtempo aŭ aliaj elementoj de la stelaŭgurado povas doni scion pri vivaĵoj aŭ okazaĵoj aŭ havi iun influon al la surteraĵoj.

[redakti] Faktoj de stelaŭgurado

Tute senrilata bildo

La Okcidenta stelaŭgurado science kunligas ĉielan movadon de la astroj sur la zodiako, plano de la suna translacio laŭ tercentra vidpunkto, al samtempaj okazaĵoj en la vivo, bazitaj sur propra stelaŭgura sistemaro nomita "astra ĉarto", kiu konsideras la ekliptikan longitudon de la planedoj (inkluzive, pro historiaj kialoj, de suno kaj luno), iliajn interangulojn (aspektoj), la signojn de la planedoj kaj la surteran projekcion de tiu sistemo (teraj domoj). Stelaŭguristoj uzas la dividon de la loka ĉielo en 12 partojn, la zodiakon en 12 signojn kaj la situon de la suno, luno kaj planedoj videblaj kiam kaj kie homo naskiĝis por prognozi liajn vivon kaj personecon.

[redakti] Horoskopo kaj fiŝkaptado

- Kial vi ne iris al fiŝkaptado ĉi-semajnfine?
- Ĉar mi legis en la horoskopo, ke estas bonŝanca tago por Fiŝoj.

Malfacila afero, ĉu ne?


[redakti] Idistaj mensogoj

Kiel ofte okazas, idistoj ankaŭ diras multajn mensogojn pri astrologio, ili senhonte diras ke:

Astrologio esas exploro dil astri pri lia influo asertita di la homo-fato, kredo qua la situeso di planeti en cielo havas influo sur la personaleso

[redakti] Listo de notindaj stelaŭguristoj

ligtitolo
wikia