FANDOM


"Se vi studos nur lunon kaj stelon, ne trovos de vivo la belon."

~ Omar Kajam

"Tu attacco personal de me e mi capabilitate excede ration, e me face questionar tu sanitate mental"

~ Interlingvaisto

"Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto"

~ Zamenhof pri via opinio pri tiu ĉi artikolo

"Belsonora, ĉarma peco, tre koran gratulon!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Astronomio

Astronomio, aŭ bonalingve astroscienco (el la greka: αστρονομία = ά ne + στροννός komprenebl + μuς aĵo) estas ĉarlatana stulta pseŭdoscienco pri steloj kaj similaj aferoj. astronomio estas la studo de similaĵoj kaj diferencoj de astroj.

Astronomion oni ne konfuzu kaj miksu kun serioza scienco astrologio. Kvankam la du kampoj iam estis kunligitaj, oni nuntempe ĝenerale strikte disigas ilin unu de la alia.

Astronomio estas pseudoscienco, pure fantazia afero, eble bela interessa, sed neniel rilata al la realo, tute senutila el praktikaj vidpunktoj, sen antaŭdir-kapablo, kontraŭracia (kaj, do, kontraŭhoma, ĉar racieco estas la ĉefa malsimilo inter homoj kaj aliaj bestoj)... La plej taŭga priskribo de astrologio ne estas "kono" aŭ "kredo", sed "ludo".

Krom planedoj kaj Steloj ankaŭ tute nevideblaj aferoj kiel stelamasoj, galaksioj kaj galaksiamasoj estas rigardataj kiel ĉielaj objektoj de astronomoj.

HistorioEdit

AstronomioKajNombroj

Stultaĵoj viditaj de Astronomoj sur la ĉielo

Astronomio estas unu el la plej malnovaj pseŭdosciencoj. La komenco de astronomio verŝajne rilatis al la kulta adoro de ĉielkorpoj. En jarmila procedo, iom post iom disiĝis unue astronomio kaj naturreligio, poste astronomio, meteorologio kaj kalendarkalkulado, fine de la mezepoko astronomio kaj astrologio.

Kiuj nerdoj interesiĝas pri tio?Edit

Se Vi nerdo profesie laboras pri Astronomio aŭ Astrofiziko, se vi estas astronomo-amatoro aŭ simpla maldormulo kiu decidis iom pli multe ekscii pri nia Universo - tiu ĉi scienco estas por Vi!

Astronomaro konsistas el doktoroj de sciencoj, studentoj, simplaj interesiĝantoj pri Astronomio. Ne gravas kie Vi laboras kaj kiun postenon Vi havas, se vi estas nerdo, vi povas iĝi astronomo ankaŭ!

Okcidenta astronomioEdit

26 m

La Okcidenta stelscienco (aŭ Okcidenta astronomio) estas la kosmologia sistemo plej populara en Okcidentaj landoj. Ĝi estas kredosistemo laŭ kiu la relativa pozicio de ĉielaj korpoj povas provizi informojn pri personeco kaj psikologiaj trajtoj . Sciencistoj rigardas la Okcidentan astronomio kiel veran sciencon.

La ĉefa instrumento de la Okcidenta astronomio estas horoskopo, kiu estas mapo reprezentanta la ĉielon.

Astronomoj studas tri ĉefajn elementojn: signojn de la zodiako, planedojn kaj kvartalojn.

La signoj de la zodiako estas la jenaj dek du:

La planedoj estas Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono; krome, kaj la Suno kaj la Luno estas konsiderataj planedoj, do, entute estas dek planedoj. Grava parto de la studo de horoskopo (astra(la) ĉarto) koncentriĝas pri la "aspektoj": la angula zodiaka distanco inter du planedoj sur la zodiako. La ĉefaj aspektoj estas opozicio (180º), kvadraturo (90º), trigono (120º), sekstilo (60º) kaj konjunkcio (0º). Ankaŭ tre konsiderataj (tamen malpli gravaj) estas duonkvadraturo (45º), seskvikvadraturo (135º) kaj kvinkunco (150º).

La teraj domoj (kvartaloj) estas la 12 zonoj en kiuj estas dividita la horoskopo. Ĉar horoskopo enskribiĝas en cirklon, ĉiu Tera domo mezuras 30 gradojn, kvankam tio povas multe varii, precipe en tre nordaj latitudoj. Ĉiu domo signifas unu parton de la vivo kaj ĉirkaŭaĵoj de la individuo: personeco; havaĵoj (havpovo); rimedoj, hejmo, krea kapablo, laboro kaj sano, edz(in)eco (partnereco), morto kaj transformiĝo, pensmaniero kaj eksterlando, socia kaj profesia situacio, gejamikoj, malsano kaj la sekretoj.

Tiuj ĉi priskriboj, kompreneble, estas tre svagaj kaj devas esti multe pli detaligitaj por ekkoni homon pere de ties horoskopo.

Angla astronomioEdit

La 1-an de aprilo 1976 angla astronomisto Patrick Moore diris al aŭskultantoj de BBC ke je la 9:47 matene okazos “rara astronomia efekto”: Plutono pasos malantaŭ Jupitero, kio iomete malfortigos la gravita fono de Tero, do se aŭskultantoj en tiu ĝusta momento saltos, ili povos havi “strangan senson”. Komence de 9:47, BBC ricevis centojn da telefon-alvokoj kun rakontoj pri “strangaj sensoj” spertitaj de telefonantoj; unu virino eĉ asertis ke, kune kun siaj amikoj, sukcesis detiriĝi de la planko kaj flugi en la ĉambro dum kelkaj minutoj.

FilozofioEdit

Foje kiam mi rigardas la stelojn, mi sentas min sensignifa.

Kia koincido! Ankaŭ kiam MI rigardas la stelojn, mi sentas vin sensignifa!

Astronomio kaj aliaj sciencoj Edit

Proksimaj al la astronomio estas aĉaĵoj kiel fiziko kaj matematiko, kiujn ĉiuj malamas, ekcepte la nerdoj. Tiuj fakoj ofte malhelpis unu la alian. La malfacilaj, senutilaj kaj komplikaj kalkuloj de la astronomio pelis la matematikon al komputiko.
Northsky

Kiel stultaj astronomoj pensas ke estas la ĉielo

Tradicie la kunlaborado inter astronomio kaj geodezio (astrogeodezio, lokodifino kaj tempodifino, navigacio), tempo- kaj kalendarkalulado kaj optiko (evoluo de astronomiaj iloj). Geodeziaj metodoj estas uzataj ankaŭ por difini gravitacian kampon aŭ figuron de aliaj ĉielkorpoj. (Mi komprenis nenion ĉi tie, ĉu vi komprenis ion?)

En la lastaj jardekoj pli kaj pli graviĝis la kunlaboro inter astronomio kaj modernaj geologio kaj terfiziko. La mineralogio analizas la ŝtonojn de la tero kun metodoj similaj al tiuj de aliaj ĉielkorpoj. La kosmokemio, kiel parto de la kemio esploras la estiĝon kaj disiĝon de kemiaj elementoj kaj ligaĵoj en la kosmo . La astrobiologio temas pri la estiĝo kaj ekzisto de vivo ekster la tero (ridinde, ĉu ne?)

SenutilecoEdit

_ Estas tamen granda kaj admirinda la potenco de la scienco. Ekzemple, la astronomiistoj estas kapablaj per-fekte kalkuli antaûe, kaj por multaj jaroj, la eklipsojn de la suno kaj de la luno.

—Ha, silentiĝu. Por tiu kalkulo ili ne bezonas sci-encon, — ili çion trovas en la kalendaro.

LernejeEdit

7746 n

Instruisto avertas la infanojn:

-- Ne preteratentu la luneklipson je la 20:50 h!

Voĉo el iu malantaǔa benko:

-- En kiu kanalo?

ZodiakoEdit

La zodiako estas la zono de ĉielo, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren.

Konfuzoj ofte okazas inter la zodiakaj signoj (signoj de la konstelacio) kaj la konstelacioj, laŭ kiuj ili nomiĝas. El la 88 konstelacioj, en kiujn ni laŭtradicie dividas la stelĉielon, la Suno trapasas 13 tiajn. La signoj de la zodiako kontraŭe estas nuraj partoj de la ekliptiko: Oni dividas la vojon de la Suno (vidata el la Tero) en 12 partojn po 30 gradoj. Ili ricevis la nomojn de la konstelacioj, en kiuj ili pli-malpli situis antaŭ 2000 jaroj. Intertempe, pro la precesio, ili forŝovis unu de la alia je proksimume 30 gradoj. Do kiam la Suno pasas la konstelacion nomitan Pesilo, ĝi estas en la signo nomita Skorpio.

Aliaj stultaĵojEdit

Astronomio diras ke estas multaj aferoj sur la ĉielo, kion ni ne povas vidi, ekzemple, ke tie estas grandaj kaj malgrandaj hundoj, ursoj, kruco, ktp. Laŭ astronomio eĉ Eŭropo estas sur niaj kapoj, kaj ne sur la Tero!

Ekzameno pri astronomioEdit

En ekzameno de astrofiziko: "Priskribu la universon per 200 vortoj kaj donu tri ekzemplojn".

1327903046926

ObservoEdit

Infano demandas al la patro:

- Paĉjo, ĉu mi povas rigardi la eklipson?
- Jes, konsentite, sed estu singarda kaj ne tro alproksimiĝu!

NovaĵoEdit

Por pli tone observi la strangajn nubojn, la astronomo apogis sin kontraŭ la maro.

LiteraturoEdit

  • Ama Stelaro. Tradukaĵoj kaj originalaĵoj de La Forgesito, 1922, 119 p. "Interesa kolekto kun tre diversa enhavo; du unuaktaj komedioj, humoraj aŭ dramaj rakontoj, amaj poezioj. La ĉefa arto estas tradukaĵoj el portugala lingvo." (G. S., ,E', 1922, p: 92)