Atismo (aŭ Ateismo)

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Mi kabeis!"

~ Kabe pri Atismo
Esperanto-shildoj-059-eta

"Estas tre malfacile iĝi aŭtenta ateisto"

~ Pierre Pastedechouan

"La participa formo estas stulte laŭ mi, kaj Z nur designis tiel por sekvi eŭropajn lingvojn"

~ reviziisto pri participa sistemo de Esperanto

"Aranĝite, ordigite"

~ Zamenhof kontraŭ atismo

"Ne, vi ne mortos."

~ Lucifero pri tabuoj

"Atismo estas tute stulta."

~ Usona akademiano

"Ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu dineismo"

~ bonalingvano pri ateismo

"Ico ne esas facila punto linguala"

~ idisto pri ata/ita kverelo

"Kutime ateistoj pli bone konas la historion de religioj ol la kredantoj mem"

~ ateisto pri supra diraĵo

"Mi estas ateisto."

~ Blogisto pri si mem

AtismoAteismo estas maldekstrisma movado, forte influita de evoluismo, kies anoj senhonte uzas la malpermesitan finaĵon -- xx ata xx. Ateismo estas religio aŭ mondkoncepto.

La ismo estas ĝuste priskribita kiel kontraŭ-fundamenta, ĉar ĝi malakceptas unu el la fundamentaj rivelitaj veroj de la Sankta Biblio.

Aateisto estas duoble ateisto.. :)

Morfem-Disigo

Enhavo

[redakti] Rezolucio de la Akademio

En 1989 la Akademio, post konsultado kun la Vatikano, faris rezolucion por la teismo kaj kontraŭ la ateismo.

La rezolucio citis el Genezo ĉapitro 2...

"16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos."

La signifo estis klarigita de la Papo, kiel sekvas…

"La arboj de la ĝardeno estas ĉiuj vortoj kaj gramatikaj formoj de nia lingvo. La malpermesita arbo estas la malpermesita finaĵo. Ĝi ja estas parto de nia lingvo, sed ni devas neniam uzi ĝin."

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

Tuj poste, la advokato de la diablo pie diris: "Roma locuta est." Kaj tiel inventis utismon.

[redakti] La aspektoj de la verbo por virinoj

Dum kongreso filino de fama akademiano babilas kun amikino:

— Ĉu vi vidas tiun ĉarman delegiton? Hieraŭ vespere li invitis min en sian ĉambron, por diskuti pri la ata-ita problemo, kaj poste mi estis amorita de li.

— Vi devus diri «amorata», por montri la agrablan daŭron de la ago.

— Ha! — vespiras la akademianidino, mi esperas, ke «amori» apartenas al la verbo-kategorio «daŭro sen rezulto».

Foto-001253-eta

[redakti] Pieco

Piulo loghis apud ateisto. La piulo estis surgenua multfoje dum la tago, preĝanta kaj konfesanta siajn pekojn al sia Sinjoro. Li obeis ĉiujn regulojn de sia eklezio. Tute kontraue, la ateisto rifuzis eĉ mencii la nomon de Dio. Li havis allogan, volupteman edzinon, bonegan postenon kun alta salajro, bonan domon kaj tri bonkondutajn kaj sanajn infanojn. Li estis kontenta viro. Tamen, la posteno de la piulo estis malplaĉa kun mizera salajro, lia edzino estis plendema, maldika, severa virino, lia domo estis spacomanka kaj liaj ses infanoj neniam diris ĝentilan vorton al sia patro.

Unu tagon, la piulo, preĝante surgenue kiel kutime, rigardis la ĉielon kaj alparolis Dion,

"Ho, mia Dio, ĉiutage mi honoras vin, mi petas vian konsilon pri ĉiu problemo, mi konfesas al vi ĉiun el miaj pekoj: Rigardu min - mi posedas preskaŭ nenion, mi havas tiun aĉan edzinon, mi laboras ĉe mia teda posteno, mi suferas multe: Tamen dume mia najboro, kiu ne kredas pri Vi, certe neniam preĝas al Vi, estas benata kun kontento kaj riĉoj - Ho, mia Dio, kial lia vivo estas tiel?"

Resonance granda voĉo tondris, "ĈAR LI NE ĜENAS MIN KONSTANTE!"

[redakti] Voĉo de serpento

Cicuta2

Unufoje senkulpa blondulino renkontis serpenton parolantan.

Ĝi mallaŭte sugestis, ke la blondulino pensu pri la tri sekvantaj frazoj...

1. Je la tria horo, mi venis al la fermita pordo.
2. Je la tria horo, mi venis al la pordo, kiu estis fermita.
3. Je la tria horo, la pordo estis fermita.

Laŭ la reguloj de la Akademio, (ĉu ne?) la tria frazo devas signifi, ke oni eke fermis la pordon je la tria horo. Sed kion ili dirus pri la unua frazo? Kaj kion pri la dua?

La blondulino pensis pri kion faru al tiu serpento... Ĉu kaptu per fermata pordo?

[redakti] Ŝvaismo

2051 n

Per Ŝvaismo oni fine provas solvi la ata/ita-problemon. Ĉar litero ŝvao ne estas, oni evidente prenu ĉi-cele la literon "x", kiun multaj tie ĉi tiel aŭ tiel ege amas. Aldone ŝvaismo tre plaĉos al kiuj volas sentempigi Esperanton.

Do anstataŭ ol cerbumi pri tio, ĉu oni skribu "okupata" aŭ "okupita", oni simple skribu kaj prononcu:

"okupxta".

Sed jen ne ĉio. Ŝvaismo taŭgas nur ne por pasivaj participoj. Ne, ankaŭ indikative ĝi belu. Ekzemple por la tiel nomata ĉiama prezenco - nia tempo sentempa. Jen -

"Ŝvaismo estxs la ŝlosilo al la Fina Venko".

Tamen ĝi havys manketon, kiu kvankam bagatela tamen bezonys nepran korekton, sen kiu mi ne povys akcepti ĝin: ĝi provokys kolizion kun la supersigna "x" kaj ĝi skribys vokalon per konsonynto, kio estys neakceptebla. En la nekripla vera latina alfabeto restys krom "x" tri aliaj maljustege ekskluzivytaj literoj, inter kiuj estys la vokalo "y", kiun oni proponys por plibonigi geniajhon.

[redakti] Vidu ankaŭ


La Vikipedio havas artikolon sen bibliaj citaĵoj pri atismo.