Atlantido
El Neciklopedio
"Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj"
~ Morteza Mirbaghian pri tute alia afero sen rilato al ĉi tiu artikolo
"Bongusta peco longe ne atendas"
~ Zamenhof kurante al manĝejo anstataŭ legi ĉi tiun artikolon
"Platono skribis pri Atlantido, kaj en Kornvalo oni memoras la sinkintan landon Lyonesse"
~ Don Harlow pri Atlantido
[redakti] Sirenkaptado
La insulo havis grandajn sirenkaptadan industrion, kaj verŝajne estis la unua lando, kie oni faris picon el sirenoj. Ĝi estis ankaŭ la unua nacio, kie la sireno estis aldomigita. La domajn sirenojn oni regule melkis, kaj trejnis por logi sovaĝajn sirenojn en la retojn.
[redakti] Kial la falo?
Kial Atlantido subakviĝis?
Kelkaj teorioj...
- Laŭ politeisma mito, la dio Neptuno koleris pri la kresko de la sirenkaptada industrio.
- Laŭ platonismaj filozofoj, la atlantida lingvo havis multajn gramatikajn kazojn, kiel Sanskrito. Tra la jarcentoj, oni forgesis pli kaj pli da kazoj. La kultura nivelo de Atlantido do falis, ĝis la insulo estis sub la nivelo de la ĉirkaŭa akvo.
- Laŭ nuntempaj historiistoj, Atlantido havis grandajn digojn. Riparado de la digoj estis financata per imposto sur sirenkaptado. Pro troa kaptado, la industrio iĝis malpli profita, kaj malgrandiĝis la mono el la imposto. Pro tio, ne eblas ripari la digojn.
[redakti] Vidu ankaŭ



