Atlantiko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Danci laŭ ies fajfilo"

~ Zamenhof post longa nokto pri iu ajn

"Ŝlosilo uzata ruston ne konas"

~ Zamenhof pri insuloj de Makaronezio
Makaronezio

"Tre interese!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Nostre lingua es le melior instrumento moderne pro le communication international in tote le mundo"

~ Interlingvaistoj trolante

" Stranga diskriminacio kontraŭ Esperanto"

~ Samideano
Logo german

Atlantiko estas oceano, t.e., granda kvanto de sentaŭga sala akvo. Se ne estus Atlantiko, oni povus iri de Eŭropo ĝis Ameriko aŭtobuse. Atlantiko ankaŭ dividas afrikanoj de siaj nigraj gefratoj en Ameriko, pro tio, multaj homoj deziras forigi ĝin.

[redakti] Historio

Atlantiko komencis dum Pangea milito kiam afrikaj krokodiloj batalis kontraŭ sudamerikaj dinosaŭroj. Atombomboj creis grandan truon kiu pleniĝis per piso.

En 1454, la papo vendis la Atlantikon al Portugalio, sed la angloj rabis ĝin kelkaj jaroj post.

[redakti] Deveno de la nomo

Índice2

Atlantiko estas vorto formita de pseŭdosufikso -iko, t.e., scienco, sekve, ĝi signifas "scienco pri Atlanto". Alternativaj nomoj estas "Atlantologio" kaj "Atlantoscienco".

[redakti] Saleco

Sur la atlantika oceano apud Afriko, sekaj ventegoj blovas okcidenten el la sahara dezerto, elvaporigante atlantikan akvon kaj lasante salon poste. Tiuj vaporplenaj ventegoj daŭras sian vojaĝon okcidenten kaj sekve faligas sian akvon pluve sur la pacifika oceano. Tiel, la atlantika oceanakvo estas iomete pli sala ol la pacifika.

[redakti] Makaronezio

Makaronezio estas lando, kiu konsistas el kvin insul(ar)oj en Atlantiko:

La kvin partoj ne estas tre proksimaj inter si; sed pro sia situo en Atlantiko, relative malproksime de kontinentoj, ili posedas iom similan klimaton kaj evoluigis analogaĵojn ĉe flaŭro kaj faŭno, kun endemiaj specioj.

Politike ili sendependiĝis de Portugalio.

Ĉiuj makaroneziaj insuloj supozeble ekestis pro vulkana aktivado. La kolektiva nomo estas de helena origino kaj signifas "feliĉaj insuloj".

Fitogeografie, Makaronezio kongruas kun la Makaronezia Regiono, Flaŭra regiono kiu situas en la Holarkta Regno.

Content Navigation