Ayn Rand

El Neciklopedio

Alidirektita el Atlaso
Iri al: navigado, serĉi
5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Objektivismo
Objectivism
Libertarianismo, Randismo, Vera Liberalismo

Ajn-rand
Simbolo
Devizo: Mi havas la mian, fek al vi!
Ĉefaj Dioj Ayn Rand
Sanktuloj Ayn Rand
Sankta Lingvo (ne Esperanto, kompreneble) Angla lingvo
Nuna Papo Paul Ryan
Profetoj Rand Paul, Ron Paul
Herezuloj Fiaj kolektivistoj, kiuj havas proprajn opiniojn;
Martiroj Neniuj; la mortintoj malfortas.
Sanktaj libroj La Virto de Egoismo; Atlaso Ŝultrolevis
Kredantoj Kelkaj tro laŭtaj interretanoj

"Anarkiisto, kiu deziris policon por protekti ŝin kontraŭ ŝiaj sklavoj."

~ Kim Stanley Robinson pri Ayn Rand

"De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco."

~ Zamenhof pri Ayn Rand

"Se vi volas sonĝi pli, vi devas dormi pli."

~ Ayn Rand

"Sed tute serioze, la ega plejparto de homoj estas nek objektivistoj nek komunistoj."

~ Anonimulo

Ajn RAND PAŬL Rajan, mallonge Ajn RAND (el la germana ein Rand, kio signifas "rando" aŭ, pli ĝuste, "marĝeno") patrono de Brazila Beletristika Akademio, estas fama soulmuzikisto, grava diaĵo de novliberalismo kaj aŭtoro de satiraj romanoj kaj parodiaj filozofiaĵoj. Ŝi estas plej konata pro ŝiaj du fame ridindaj satiraĵoj, The Fountainhead kaj Atlas Shrugged, kaj pro sia kapitalisma parodio de materiismo, kiun ŝi nomis Objektivismo.

Kvankam filozofoj konsideris ŝian parodion tro nekredinda por esti bona satiro, usonanoj kredis ke ĝi estis vera. Bezonante monon, kaj ne ricevante sufiĉan kvanton el la dispensario por bonteni sian vivstilon, Rand kreis tre influan sekton kun ŝi je la centro. Oni ne certas ĉu la sekto mem estis praktika humoraĵo por moki la kolektivismon, sed ĉiukaze, post ŝia morto la sekto perdis sian centron kaj iĝis parto de la usona kapitalisma religio.

[redakti] Satira filozofio

La satira "filozofio" de Ayn Rand estas Objektivismo, parodio de marksisma materiismo el kapitalisma vidpunkto. Laŭ ĝi "la eksentoj devus esti submetitaj al racio; se ne, la homo bazus sian vivon kun ĥimeroj bazitaj sur siaj representoj de la mondo anstataŭ sur faktoj." La "faktoj" tie signifas la ekonomian liberalismon.

Spider

La ideala mondo laŭ Rand

[redakti] Ideoj

La filozofio de Ayn Rand afektas fortan raciismon, sed male al nesatira raciismo, samfakanoj neniam kontrolis objektivismon. Mokante narcisismon, Rand diris ke ŝia filozofo ne bezonis kontrolon, ĉar ŝiaj samfakanoj plene malpravis. La "filozofio" diras ke "La emocioj devas submetiĝi al la objektiveco," kio signifas, ke malvivaj propraĵoj estas multe pli gravaj ol vivuloj.

Kompreneble, ŝi estis tre influa al plimulto de la elito, kiu ŝatas legi librojn, kiuj diras al ili, ke ili meritas sian riĉecon kaj la malsataj malriĉuloj persekutas ilin anstataŭ male. Ŝia grupo tial estas fojfoje ne traktata kiel speco de sekto.

[redakti] Faŝismo

Laŭ la filozofio de Rand faŝismon karakterizas kolektivismo kaj manko de individuaj rajtoj. Rasismo, malamo de la sociaj marĝenuloj, adoro de la sociaj supruloj, eŭgeniko, ŝovinismo, ktp. estas nur flankaj aferoj, kiuj estas por Randistoj tute bonaj se individuoj faras ilin anstataŭ registaro.

[redakti] Religio

Ayn Rand, verkis multege pri sia pozicio ke individuoj devus forĵeti kion ŝi konsideris superstiĉaj kredoj.

[redakti] Influoj

Samkiel la plimulto da edukitaj kanajloj, Rand diris ke ŝin tre influis Nietzsche. Apenaŭ necesas diri ke Nietzsche malestimis racion.

[redakti] Ŝatantaro

- Kiel malkovri ĉu iu estas ŝatanto de Ayn Rand?

- Trankviliĝu; li informos vin.

EKONOMIA-DEKSTRULO

[redakti] Atlas Shrugged

Atlas Shrugged (Esperantigite Atlaso Ŝultrolevis) estas anglalingva romano de Ayn Rand. Ĝi estis eldonita en 1957. Ĝi estis ŝia kvara kaj lasta romano, kaj ankaŭ ŝia plej longa romano, kaj tiu kiun ŝi konsideris ĉefverko en la fako de religia verkaro.[1] Atlas Shrugged inkludas elementojn de scienc-fikcio,[2] mistero, kaj romantismeca novelo, kaj ĝi enhavas la plej tedan asertaron de la aŭtorino pri Objektivismo en ŝiaj religiaj verkoj. Neniu feliĉe estis tradukinta la romano al Esperanto jam.

Filozofio-por-stultuloj

La libro figuras malutopian Usonon, kie multaj el la plej elstaraj kaj sukcesaj industriistoj forlasas siajn laborojn kaj la nacion, kiel respondo al agresaj ŝtataj reguloj. La rezulto estas la malsukcesego de la plej gravaj industrioj. La titolo referencas Atlaso, titano kiu Rand priskribis en la romano kiel "la giganto kiu tenas la mondon sur siaj ŝultroj".

[redakti] The Virtue of Selfishness

The Virtue of Selfishness estas anglalingva kolekto de eseoj de Ayn Rand kaj Nathaniel Branden. Ĝi estis eldonita en 1964. La verko okupiĝas pri temoj pri ŝia miskompreno de etika egoismo.

[redakti] Fido

- Kiel savi dronantan objektiviston?

- Lasu la liberan merkaton solvi la problemon.

Tree-spike-1

[redakti] Morto

Ayn Rand eniris drinkejon kaj petis bieron. La bufedisto servis al ŝi venenitan botelon kaj ŝi mortis. La moralinstruo estas: la aĉetanto gardu sin, precipe se ĝi estas Ayn Rand!

[redakti] En Esperanto aperis

[redakti] Omaĝo

Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al ĝi ŝi.

[redakti] Referencoj

  1. Litvo! Patrujo mia! simila al sano,
    Vian grandan valoron ekkonas litvano,
    Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
    Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras . . .
    Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
    Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj . . .

  2. Ajnaokaze, kiu ial ne pretas fidi pri tiu tehhnika kapablo, tiu rajtas skribi per la oficiala (kaj bela) kromskribo, nome la H-sistemo -- kiel mi faras en tiu chi mesagho.

[redakti] Ridigaj ligiloj

Content Navigation
Aliaj lingvoj