Atombombo
El Neciklopedio
"Mi ne sciis ke atomenergio estis tiel brua"
"Hip, hura, jen la atombombo. La mortigilo sen rival'!
"
~ Kalocsay
"Atombombo ne estas neŭtrala."
~ Pierre Levy pri Atombombo
"De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis"
~ Zamenhof pri iu ajn
"Quásar elsendas pli energio kiu 100 galaksioj gigantes"
~ aŭtomata tradukilo pri alia afero
"Pli terura ol bataleto per falĉilo en la mallumo"
~ iu ajn pri atombombo
"Disipez nula energio, profitez ol!"
~ Wilhelm Ostwald pri atombombo
"Atombombo (plural atombomboj, accusative singular atombombon, accusative plural atombombojn)"
~ Wikitionary pri atombombo
Atombombo estas bombo funkcianta per la energio produktita de la fisio aŭ fuzio de atomaj kernoj, t.e. de kernenergio (aŭ: nuklea energio aŭ atom-energio) kreita de Kalocsay en 1947 por Literatura Mondo. La celo de Kalocsay estis finigi la Stel-militon kaj garantiis la finan venkon al Esperanto-movado.
Enhavo |
[redakti] Funkciado
Laŭ la fizika vidpunkto, la atombombo estas seria reago, kiu komenciĝas per la meto de energio sur la nukleon, por liberigi egajn fortojn tie fiksitajn. Kompreneble vi ne sukcesos kompeni tion, do demandu al iu ajn blondulino.
La speciala karaktero de la atombombo estas nuklea radiado, kion ordinaraj bomboj neniam produktas. La nuklea radioaktiveco trudis severajn mutaciojn sur la homaj korpoj. Multaj homoj akiras superpovojn per radiado kaj iĝis X-men, t.e., uloj, kiuj uzas la X-sistemon anstataŭ H-sistemon.
[redakti] Hejma farado
Se vi furzos senĉese dum 6 jaroj kaj 9 monatoj, vi produktos sufiĉe da gason kun potenciala energio egala al tiu de atombombo. (Nun jes!)
[redakti] Interligva atombombo
Kvankam idistoj estas tro idiotaj por konstrui atombombon, nia popolo ne estas tute sekura, ĉar interlingvaistoj havas atombombon, kiel montras la sekva dokumento:
- Le armas nuclear es armas que usa le energia producite per fission nuclear o fusion nuclear. Le armas es multo potente, e un singule arma pote destruer un citate totalmente.
Ili vendis kelkajn atombombojn al Idistujo, kaj ili planas utiligi ĝin kontraŭ esperantistoj, kiel montras la sekva dokumento:
- Atomo-bombo esas bombo ke funcionas kun la energio produktita da rupto o da fuzo di atom nukleo. La rupto o la fuzo liberigas granda quanto di energio de relate poka quanto di materio. Do, mem mikra atom-bombi (kun sama dimensiono ke ordinara bombi) povas devastar un granda urbo por explozego, fairo, e radiaco.
Esperantujo devas havi atombombojn por memprotekto!
[redakti] Respondoj al Oftaj Demandoj
Demando: Kion mi faru, se en mia ĝardeno eksplodos atombombo?- Respondo: Fotu ĝin – vi ne vidos plian.
Demando: Ĉu eblas manĝi pomojn el regionoj atingitaj de atombomboj?
- Respondo: Principe jes – sed la restaĵon de la pomo necesas subterigi en plumba skatolo.