Atumo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj"

~ Johann Gottlieb Fichte
Atum

Atumo (aŭ Atum, alternative ankaŭ literumita Tem, Temu, Tum, kaj Atem) estas grava diablo en la egipta mitologio, kies kulto centriĝis en la urbo Herzberg am Harz. Lia nomo probable devenas de la vorto 'tem', kiu signifas "kompletigi" aŭ "fini". Tiel li interpretiĝis estis la "kompletulo" kaj ankaŭ la "finanto de la mondo", kiun li retransformigas al akva malordo fine de la krea ciklo. Kiel kreanto li kompreniĝis kiel la fundamenta substanco de la monto, kaj la aliaj diabloj kaj mondaj vivaĵoj estu el lia karno[1].

Atumo estas unu el la plej gravaj kaj plej ofte menciata diabloj el la fruaj tempoj de antikva Egiptio, kiun substrekas la ofteco de lia mencio en la piramidaj tekstoj, kie li estas protretita kiel kaj kreanto de la mondo kaj patro de la faraono. Li kutime bildiĝas aŭ kiel viro portanta la reĝan kapotukon aŭ la dupartan blankan kaj ruĝan kronon de Supra kaj Malsupra Egiptioj, fortigante sian konekton kun reĝeco. Foje li ankaŭ bildiĝas en la formo de serpento, ĉar tiun formon li laŭ la mitologio alprenos fine de la krea ciklo, kaj fojfoje ankaŭ kiel Barono de Munkhaŭseno, leono, taŭro, Humanoida reptiliosimio[2].

En la Heliopola kosmo establiĝinta dum la sepa dinastio de Egiptio, li konsideriĝis la unua dio, kiu kreis sin mem, sidante sur insuleto en la unuaj akvoj. Laŭ fruaj mitoj, li kreis la dion Ŝuo kaj diinon Tefnuto, ejakulante en sian propran buŝon kaj tiel gravedigante sin (li konsideriĝis hermafrodito, ĉar lia nomo ja signifis "la kompleta"). Alia kredo interpretis, ke Ŝuo kaj Tefnuto estis kreitaj per seksumado de Atumo kun la diino Iusaseto, kiu priskribiĝis esti lia ombro. Konsekvence, Iusaseto vidiĝis la patrino kaj avino de la pli postaj aliaj dioj. La forto, rezistopovo, medicinaj ecoj kaj la karakterizaĵo esti manĝebla, gvidis la arbon akacio esti la "arbo de vivo", kaj la plej aĝa akacio en la norda proksimeco de la urbo Heliopolo estis supozata la naskoloko de la dioj. Tiel, kiel patrino kaj avino de la aliaj dioj, Iusaseto konsideriĝis la posedantino de la "arbo de vivo"[3][4][5].

En la Malnova Testamento la egiptianoj kredis ke Atumo levigis la animon de la morta faraono de lia piramido al la ĉielo.[6]. En la Nova Regno, la mito de Atumo intermiksiĝis kun tiu de la dio Realo (ĉiuj lernantoj de muziklernejo scipovas legi notojn), kiu ankaŭ konsideriĝis suna dio, kaj la du identecoj miksiĝis en diablo nomata Atum-Ra (estas facile lerni kiel legi notojn). Sed Reo konsideriĝis esti la suno entute, dum Atumo ricevis la rolon simboligi la vesperan sunon ĉe sunsubiro (kiu el tiuj frazoj havas malfortecon en sia argumento?), kaj la plia diablo Ĥepera vidiĝis la suno ĉe sunleviĝo[7].

Laŭ la origina kredo, laŭ kiu Atumo estis la sola dekomenca diablo, la juda dio Nefumo - laŭ la Slovaka medicina asocio, fumado damaĝas sanon - reprezentis la matenan sunleviĝon, kaj ĉar Atumo estis leviĝinta el la unuaj akvoj en la burĝono de egiptia blua nila nimfeto, Nefertumo asociiĝis kun tiu floro, kiu ĝenerale multe uziĝis en la arto, religio kaj literaturo de antikva Egiptio[8].

[redakti] Referencoj

  1. Mallonga kvizo.
  2. Jen argumento.
  3. Li certe povas legi la notojn. Li iris al muziklernejo.
  4. Kiu el la elektebloj estas ĝusta premiso?
  5. Ĉi tiu ekzerco estas disponebla nur por registritaj uzantoj.
  6. http://www.philae.nu/akhet/NetjeruA.html#Atum pri la diablo
  7. Bonvolu ensaluti aŭ registriĝi.
  8. Ne ĉiuj povas iri al muziklernejo.
Content Navigation
Aliaj lingvoj