FANDOM


"Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam"

~ Zamenhof

"Avaraj samtempuloj estas malgrablaj tempkunuloj – sed agrablaj antaŭuloj"

~ anonimulo pri avarulo

"Avarulo avaras, heredantoj malŝparas"

~ denove Zamenhof

"Ma vu ne esas tante habila (lerta) en vua Esperanto"

~ idisto pri Zamenhof

"L' Avarulo. Komedio de Molière, el la franca trad. Meyer. 1904, 80 p., dua eld. 1907"

~ Vikipedio pri avarulo

"Titolo, Dia avarulo, La. Aŭtoro, Jan Dobraczyński. Kategorio, Biografiaj / Kolbe. Prezo, 5.10"

~ UEA pri avarulo

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"Krome, mi konfesu ke po iom perdas intereson pri Esperanto. Ne scieblas, kial"

~ Milokula Kato

"Tro avara por aĉeti vestojn al si"

~ Hans-Georg Kaiser

Avarulo estas homo fetiĉisme kaj esgoisme ŝparema, pasie kolektanta havaĵojn kaj domaĝanta ĝin uzi.

Rim.: Homo avara ofte estas avida, sed iuj estas avidaj (akiremaj) kaj malavaraj.
Capitalismlogo

Avarulo kaj religioEdit

Avarulo, elirante el la preĝejo, kie la pastro parolis pri bonfarado, diris : — La prediko tiel min tuŝis, ke mi mem estas preta peti almozojn. [P. Koĉergov].

Avarulo kaj EsperantoEdit

Esperanto estas por riĉuloj kiuj ne scias kion fari kun sia libera tempo. Do logike ke avaraj homoj ne okupiĝas pri ĝi. Estas malplaĉa vidi kiel povrulo lernas esperanton - fanatikiĝas kaj sin tiam per ĝi kvazaŭ detruigas .

Avarulo kaj filozofioEdit

1016

Malriĉa saĝulo tagmanĝis ĉe avara riĉulo. La avarulo forŝovis la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la malriĉa gasto ne povis ĝin atingi. Ne estante ankoraŭ kontenta de tio ĉi kaj volante pli ĉagreni sian gaston, la avarulo turnis sin al li :

— Mi aŭdis, ke vi estas tre saĝa homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema : vi volas, ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj manĝas kaj vestas vin per fremda kosto. Se, kontraŭe, vi estus laborema, vi povus fariĝi io, ekzemple ĉe mi kaj miaj komercoj.

— Ne, mia bonfarema, respondis la saĝulo, kontraŭe : mi volus io fariĝi ĉe vi, sed vi ne permesas al mi . . .

— Klarigu vin, diris la avarulo, ĉar mi vin ne komprenas.

— Tute simple, kun sarkasma rideto sur la lipoj respondis la saĝulo : mi volis ĉe vi fariĝi sata, sed vi ne permesas al mi. [N. Kuŝnir.]

La bonkora avaruloEdit

Al la pordo de certa riĉulo venis almozpetanto. La riĉulo, alvokinte sian serviston, diras al li: „Johan, foririgu tiun ulon; mia koro doloras pro li!“

ŜparemuloEdit

Sinjoro eliras el la centra stacidomo de Milano, kaj demandas taksiston:

- Kiom da mono por porti min en placo Leonardo da Vinci?

- Dekkvin eŭrojn.

- Bone, nun mi scias kiom da mono mi ŝparas irante tien piede.

Avarulo kaj rubaĵoEdit

Auschristmasstar

Tute senrilata bildo

Edzino donis al la avarulo sitelon da rubaĵo - forportu
. Li foriris kaj ne aperas dum horoj...
Finfine revenas
- Abram, kie vi estis?
- Sara, mi tamen ĝin vendis!

Avarulo kaj familioEdit

Maljuna avarulo estas tre grave malsana.
"Karaj gefiloj, mi mallonge ankoraù estos kun vi. Kie estas Johano?"
"Ĉi tie, paĉjo"
"Kaj kie estas Franjo?"
"Ĉi tie, paĉjo"
"Kaj Maria?"
"Ĉi tie, paĉjo"
"Kaj Panjo, kie estas ŝi?"
"Ĉi tie, kara"
"Do, diru, fine!, kiu estas en la vendejo?"

AmoEdit

Du avaruloj sidas en restoracio. Unu diras: „Tie tiu belulino koketas kun vi.“

„Mi scias.“

„Do, kion vi atendas?“

„Ĝis ŝi pagos.“

Ĉe famuloEdit

5107 n

Alexandre Dumas – Patro, sciata kiel granda frandemulo, vespermanĝis ĉe riĉulino. Post la fino de modesta vespermanĝo, adiaŭante lin la damo demandis:

- Kiam Vi plezurigos min denove vespermanĝi ĉe mi?

- Tuj! – abrupte respondis Dumas kaj revenis al la tablo…

Avarulo kaj ŝuojEdit

Iutage, Avarulo iris per piedoj al la bazaro. Survoje li frapis sin kontraŭ ŝtonon. Lia piedo torente elverŝigis sango el la fingro. Tamen li ne pledis pro tio , sed ankaŭ diris:
-Vere estas bonŝanca por mi!
Vidante stranga afero, la pasanto demandis lin:
-Via fingro sangis tiel, kial vi ankaŭ diris havi bonŝancon?
- Vi ne scias, ke bone mi malportas ŝuojn , se jes la frapo ŝiris mian pintŝuon.

Ho ve!Edit

Iu homo estas tiom avara ke li uzas la saman kondomon tri fojojn: unu fojon averse, unu fojon reverse, kaj unu fojon kiel maĉgumon!

ArtoEdit

Virinmodelo en ateliero: „Mia edzo estas tia avarulo, ke mi jam havas preskaŭ nenion por malvesti.“

Avarulo kaj piĵamoEdit

Du avaruloj interparolas:

-- Ĉu vi ne aĉetus mian piĵamon?
-- Kial vi deziras vendi ĝin?
-- Ĉar mi estiĝis noktogardisto en uzino.
0748

IdistojEdit

Shankar (ye telefonilo) : Hola! Chu tie esas Balu?

Balu: Yes. Tie chi esas Balu.

Shankar : Ne shajnas ke vi esas Balu.

Balu: Yes.Yes. Mi ya esas Balu.

Shankar : Chu vu esas certa ke vu esas Balu?

Balu: Yes.Yes. Sed quiu esas parolanta? Quio esas la afero?

Shankar : Chi tie esas me, Shankar. Me urghante bezonas kelkan monon por...

Balu: Me diros tion al Balu kande lu venos!

Idista Avarulo HejmeEdit

151disk2
- He amiko, vu semblas al me kelke ecitita.
- Yes, ecitita da mea spozino.
- Tua spozino ? Tamen shi esas jhentila.
- Me ne kontredicas tion. Sed shi kontinue demandas de me pekunion.
- Por quiu skopo ?
- Me ne savas : nultempe me donas al shi irgan sumon.

Avarulo kaj sukeroEdit

Avarulo eniris en kafejo kaj demandis.

-Kiom kostas unu taso da kafo?

-Unu eŭro sinjoro, respondis la kelnero.

Denove la avarulo demandis.

-Kaj la sukero kiom ĝi kostas.

-La sukero estas senkoste, repondis la kelnero.

-Nu, diris la avarulo, donu min unu tason da kafo kaj du kilojn da sukero.

LiteraturoEdit

  • La Malŝparulo, teatraĵo de F. Raimund, el la germana trad. Zwach, 1924, ludita dum la UK en Wien, 1926, 97 p. Amuza enhavo, lerta traduko.
  • L‘ Avarulo. Komedio de Molière, el la franca trad. Meyer. 1904, 80 p., dua eld. 1907. Fama verko de la modliteraturo. La traduko ricevis la unuan premion ĉe la dua konurso literatura de la SFPE. „Fidela reprodukto de la fiziomonio de la teksto.“ (L' Esperantiste, 1904, p 181.)