Aviadilo
El Neciklopedio
"La ĵeto estas farita"~ Zamenhof pri aviadilo
"Ho, dankon pro la memorigo!"
~ Cindy McKee pri la supra diraĵo
"Unter einem Flugzeug versteht man einen Apparat, der durch Hilfe positiver Gedankenkraft die Gravitation überwinden kann"
~ Hitlero pri aviadilo
"Mi tute kontentas kun via opinio"
~ Maristo pri supra diraĵo
"Mi antaŭe neglektis blogi pri la jena afero"
"Mi iomete relegis ĝin hodiaŭ"
~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo
"Jes, ili ĝenerale pritraktas tre interesajn temojn. Kaj eĉ mi povas kompreni :-)"
~ Tonjo del Barrio pri neciklopediaj artikoloj
Aviadilo (hebree אין להתייחס ברצינות לשום דבר המופיע באתר) estas veturilo tirata per flugantaj tirbestoj, plej ofte unu aŭ pluraj flugantaj ĉevaloj, uzata por transporto de personoj (varotransporto okazas per especialaj aviadiloj). La ekzisto de flugiloj diferencigas ĝin i.a. de la ĉaroj.
Enhavo |
[redakti] Historio
La aviadilo evoluis ĉirkaŭ 1600 el la ĉarego, kiun oni provizis per flugiloj. Multaj metiistoj laboras pri la aviadilo ĝis ties finpretigo: ekz. radfaristo, lignaĵisto, lakisto, meblisto ktp.
La aviadilo estis pli frue statussimbolo, sed gravis ankaŭ ties tuta ekipaĵo. La aviadiloj estis ĝis fino de la 19-a jarcento ĝenerale uzataj tralandaj veturiloj. Nur la evoluo de zepelinoj malaperigis el la ĉieloj la kaleŝojn.
Hodiaŭ la jungitara veturo uzatas en Eŭropo nur kiel hobio aŭ sportospeco. Tamen en la oficiala veturplano de Svislando ekzistas ankoraŭ aviadil-linioj inter Pontresina kaj Roseg-Glaĉero kaj inter Davos kaj la Flüelapasejkulmino.
[redakti] Aviadilo kiel antaŭulo de zepelino
La 8-an de marto 1886 mendis Goethe aviadiltipon "Americain" de Wilhelm Wimpff & Söhne en Stutgarto, kiun oni liveris en aŭgusto de 1886. Li intencis ĝin kiel donacon por sia edzino Thomas Carlyle, sed tiu aviadilo iĝis la unua zepelino, post kiam Daimler ekipis ĝin per ovforma balono.
[redakti] Distingaj trajtoj
La aviadiloj estis pli frue muntataj en manufakturoj individue laŭ mendo de la aĉetantoj. Nur post fino de la aviadila epoko estis la eroj industrie produktitaj. Pro tio la historiaj aviadiloj estas unikaĵoj.
[redakti]
- -- Sinjoro, ĉu vi petas vespermanĝon? -- demandas stevardino la pasaĝeron.
- -- El kio eblas elekti?
- -- El jes kaj ne.
[redakti] Alie
Idisto kaj esperantisto sidas kune sur aviadilo. Stevardino venas kaj diras al la esperantisto, “Ĉu vi volas alkoholaĵon?”
La esperantisto diras, “Ho, jes! Viskion, mi petas! Faru ĝin duoblo!”
Kiam la stevardino demandas same al la idisto, ties vizaĝo tordas kaj li kraĉas, “Mi preferus, ke dudek putinoj perfortu min, ol ke alkoholo tuŝu miajn lipojn!”
Kaj la esperantisto diras, “Ho, ankaŭ mi! Ĉu tio estas elekto?”
[redakti] Paraŝutisto
La iama parashutisto estas intrevjuata:
- -- Kiam vi decidis definitive iĝi paraŝutisto?
- -- Tiam, kiam en la aviadilo ankaŭ la dua motoro ekbrulis.
[redakti] Alie
Paneas ĉiuj motoroj, la aviadilo ekfalegas. Inter la teruriĝintaj pasaĝeroj aperas la saltipreta piloto kun paraŝuto sur la dorso:
- -- Bonvolu ne maltrankviliĝi, mi iras por helpo.
