Azeno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kio multe kostas, multe valoras"

~ Zamenhof pri ĉevalo
8641 o

"Azen' al azeno riproĉas malsaĝon"

~ Zamenhof

"Ton me ne konkordas tu"

~ idisto pri la supra diraĵo

"Ma vu ja igis me neamikala"

~ Novialisto

"Dankon! kaj, mian fortan Man'premon, Majstro!"

~ leganto al aŭtoro pri ĉi tiu artikolo

"Li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn."

~ Sankta Biblio pri taksonomio de azeno

" Isto me pare correcte"

~ Interlingvaisto
Azeno, fama demono, ja estas la simbolo de la usona Demokrata Partio. :)
Equus asinus

[redakti] Atentu!

Mages

Korniko diskutis kun la sabiao kaj asertis:
- Mia voĉo estas pli bela ol la via...

Ĉar la aliaj birdoj ridis pri tiu pretendemo, la bruegema pluma tedbabilulo blekis furioze:

- Mi ne volas aŭdi mokadon! Tiu estas afero tre grava, kiu bezonas klarigon de juĝisto. La sabiao kantos, mi kantos - kaj la verdikto decidos, kiu esta la plej bona. Ĉu vi konsentas?

- Jes! Ni konsentas - pepis la birdoj. - Sed, kiu estos la juĝisto?

Dum ili debatis pri tiu punkto de la afero, iras malproksime azeno.

- Jen la solvo! - ekkriis la korniko - Jen juĝisto el la plej alta rango por la juĝo pri la muziko, ĉar neniu besto havas orelojn tiom grandajn. Ni invitos lin por juĝi nian disputon.

La azeno akceptis esti la juĝisto kaj tuj lokiĝis en la centro de la birdara rondo.

- Atentu! Komencu! - ĝi ordonis.

La sabiao saltetis antaŭen, malfermis la bekon kaj kantis. Li kantis - pli bele ol iu ajn sabiao iam kantis - belsonajn trilojn plej melodie kaj klare.

- Nun mi! - diris la korniko kaj elpaŝis antaŭen, malfermis la bekaĉon kaj blekis per kriegado, kiu povus rompi la timpanojn eĉ de la surduloj.

Post la fino de la konkurso, la juĝisto balancis la orelojn kaj verdiktis:

- La venkinto estas la korniko, kiu kantas multe pli bone ol la majstro sabiao.

“Kiu naskiĝas azeno, kun juĝista talaro aŭ ne, mortas azeno”

[redakti] Azeno kaj ĉevalo

Ŝajnas esti normala sinteno kontentiĝi per azeno ne havante ĉevalon. Memkompreneble la aŭto venas nur poste...

[redakti] Mezepoke

Kamparanino dum mezepoko pelis azenojn antaŭ si sur Silka Vojo. Stratknaboj ekvidis kaj insultis ŝin:

- Bonan tagon patrino de azenoj!

- Bonan tagon miaj filoj! - respondis trankvile la virino.

B560

[redakti] Inter kamparanoj

- Kial via azeno, kiam ĝi iaas, fermas la okulojn?

- Ĉar ĝi scias parkere, kion ĝi iaas!

[redakti] Zamenhofeco

0012 55

Multaj Esperantistoj nuntempe uzas simplan radikon por maskla aŭ femala besto, sed Zamenhof kutime ne faris tiel. Se temus pri azenino, li verŝajne skribus 'azenino'.

[redakti] Proverboj

Zamenhof pri azenoj skribis proverbojn:

Azen' al azeno riproĉas malsaĝon.

Azenon komunan oni batas plej multe.

Forveturis azenido kaj revenis azeno.

Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.

Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.

[redakti] La azeno (poemo)

MosaicDonkey
La Azeno
Laŭ Wilhelm Busch


Staris foje sub ĝardena arbo
Azeno ĉe sia fojnogarbo,
Kiu manĝis la bongustan fojnon
Kviete sekvante siajn pensojn.


Tien venas tute sen respekto
Du buboj, kun suspekta aspekto,
Kiuj baldaŭ, kiam ili ridas,
Per malbelaj eldiroj acidas,
Per kio ili intencis moki,
Kaj la azenon volis provoki.


Sed la saĝulo plie satiĝis,
Nur laŭ duona cirklo turniĝis,
Kondutis mute kaj nun vidigis
La flankon, kie la vosto sidis.



Komparu la germanan originalon ekzemple ĉe [1].

Esperantigis A.H. 2008-09-07
Dediĉata al V.K.

[redakti] Grandeco

0257 n

La patro: Nu, kion vi vidis en la besto ̧ĝardeno?

Emilino: Ni vidis unu grandan azenon.

La patro: Vere? Kaj kiel granda estis tiu azeno?

Emilino: Ĝ̄i estis tiel granda, kiel vi, mia patreto.

Paûlino: Ho, malsaĝulino, — en la tuta mondo ja ne ekzistas tiel granda azeno, kiel la patreto.

[redakti] Matematiko

La instruisto: Davido, diru al mi, kiom estas kvinoble ses?

Davido: Tridek du.

La instruisto: Nebone. Diru, Leopoldo.

Leopoldo: Estas dudek ses.

La instruisto: Ankaû nebone. Leopoldo, diru al Davi-do: ”vi estas tiel granda azeno, kiel mi. ”

Leopoldo (AL DAVIDO): Vi estas same granda azeno kiel sinjor’ instruisto.

[redakti] Utilo

Azenoj estas konataj kiel malagrablaj, obstinaj labor-bestoj. Ili ne estas aprecataj pro sia viando. Naskinta azenino verŝajne devos labori ĝismorte.

[redakti] Azeno kaj porko

Estis iam unu porko kaj unu azeno. Ĉiutage la kampalaburisto alportis nutraĵon al la porko kiu estis en ĝia ĉirkaŭbaritejo manĝinte kaj nenio farinte, dume li portis la azenon al la kampo por labori la tutan tagon. Dum la laboro la kampalaburisto batis la azenon ankaŭ. Ĉiu vespere la kompatinda azeno revenis al ĝia brutejo mortlaca, kaj la porko ĉiu vespere mokis la azenon: “Stultuolo! vi estas vere stultulo! Vi laboras la tutan tagon kaj recevas ankaŭ batojn! Vidu min anstataŭ! Mi mangas kaj pigrumas kaj la kampalaburisto vidas min kaj li restas plene kontenta!” Tio okazis ĉiutage. La azeno estis ĉiam silenta. Unu tago, dum la porko estis mokinta la azenon kiel kutime: “Stultuolo! vi estas vere stultulo! Vi laboras la tutan tagon kaj recevas ankaŭ batojn! Vidu min anstataŭ! Mi mangas kaj pigrumas kaj la kampalaburisto vidas min kaj li restas plene kontenta!” la azeno tediĝis pri tio kaj respondas al la porko: “montru vin al mi pli bone. Mi ne estas tute certa ke vi estas tiu de lasta jaro…”.

[redakti] Fablo

Maks, sep-jara, demandis al onklino Emma: "Diru al mi, onklino, kio estas fablo? "

La onklino eksplikis: "Auskultu bone, Maks! Kiam, ekzemple, du azenoj kiel mi kaj vi parolas unu kun la alia, tiam oni povas diri: tio estas fablo."

[redakti] Saĝe

A7

Iutage Hoĝao rajdis tra arabaro hejmen. Tie li decidis iri sur pado tra la arbustoj. Tial li firmligis sian azenon al arbo. Sed li timis, ke lia multekosta mantelo povus diŝiriĝi eventuale pro la arbustoj. Tial li malvestis kaj demetis ĝin sur la selon.

Dum li forestis venis ŝtelisto kaj ŝtelis la mantelon.

Revenante Hoĝao konstatis, ke la mantelo mankis. Pro tio li prenis la selon de sur la azeno, ligis ĝin sur sian dorson kaj diris al la azeno: „Nu, ŝtelisto! Se vi ne redonos mian mantelon , mi ne redonos al vi la selon!“

[redakti] LA OMBRO DE L'AZENO

Iun tagon, kiam Demosteno, de la alto de l' tribuno, provis altiri la atenton de l' atena popolo al gravaj demandoj, li ne sukcesis aŭskultigi sin. Li havis tiam la ideon komenci la sekvantan reciton:

Junulo estis luinta azenon por iri de Ateno al Megaro. Estis somera tago; ĉirkaŭ tagmezo, kiam la suno brulis per sia plena forto, la mastro de l' azeno kaj la vojaĝanto haltis kaj disputis pri tio, kiu profitus el la ombro, kiun donis la korpo de l' besto.

— Mi luigis al vi mian azenon kaj ne ĝian ombron, diris la unu.
— Ne, kontraŭrespondis la alia, mi faris negocon pri la tuta besto...

En tiu momento Demosteno interrompis sin, kaj la amaso, vive interesita, postulis per laŭtaj krioj la daŭrigon kaj la finon de l' historio.

— Nu, kio! ekkriis tiam Demosteno, — la ombro de azeno interesas vin tiagrade, kaj kiam mi parolas al vi pri viaj plej karaj interesoj, vi apenaŭ konsentas min aŭskulti!

La Atenanoj komprenis la lecionon, sed neniam eksciis la finon de l' historieto!

[redakti] Politike

040963 n

Mortis azeno fronte al la preĝejo. Post unu semajno la mortinta besto ankoraŭ restadis tie, do la pastro decidis plendi al la urbestro.

-- Moŝta urbestro, estas mortinta azeno fronte al mia preĝejo ekde semajno!

La urbestro, granda politika kontraŭulo de la pastro, pikis lin:

-- Respektinda pastro, ĉiukaze ĉu ne vi devas zorgi pri la mortintoj?
--Jes, ĝuste mi! Sed estas same mia devo sciigi ankaǔ la parencojn.

[redakti] Familie

Kamparanino pelis azenojn antaŭ si. Stratknaboj ekvidis kaj insultis ŝin:

- Bonan tagon patrino de azenoj!
- Bonan tagon miaj filoj! - respondis trankvile la virino.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Literaturo

  • Merkado la azenpelisto. Romano de Naum Jerusalmi, el la moderna hebrea trad. Levi Wiener (Le ono Vienano). 1933, 140 p. Scenejo en Palestino, tempo: la modmilito, rakonto: interesa, lingvo: facila. „Historio, kie la kredoj, la familiaj praa tradicioj, eĉ la superstiĉo ludas gravedan rolon dum ankaŭ intervenas epizodoj de la branda milito en Palestino. Tro agrabla legaĵo.“ (G. S. Esperanto, 1933 p : 168).
Content Navigation