Azio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj"

~ Zamenhof pri navigado ĉe Azio

"La koncepto de "Azio" estas tre problema"

~ Tigro pri Azio
Image026
Kontinentoj

"Ido esas vivoza linguo"

~ Idisto pri io ajn
Azio, bonalingve Azujo, estas kontinentaro, ĉar estas tro da "Azioj" en la regiona disdivido, ekzemple la "centra Azio" kaj "Mez-azio", sudokcidenta kaj okcidenta Azio. La origina Azio estis la romia provinco Azio en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso. Orienta Azio estas la nova okcidenta mondo.
4419

[redakti] Geografio

Azio estas kontinento lokiĝanta en Hinda oceano, ne tre fore de Aŭstralio. La eŭropeca nocio "Azio" estas senenhava: estas nenio komuna inter Arabujo, Hindio kaj Ĉinio. Nur el okcidenteŭropa vidpunkto ili ŝajnas unu tuto -- la principo de nekristaneco: "Estas du mondoj: la nia kaj la Azia".

La kvin duoninsuloj de Azio estas : Eŭropo, Ekstremorienta Siberio, Hindoĉinio, Baratio kaj Sudokcidento (Mezoriento kaj Afriko).

Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn.

Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Suda Azio - Sud-Okcidenta Azio - Sud-Orienta Azio- Nord-Azio - Periferia Azio - Nord-Orienta Azio - Grand-Azio - Ktp-Azio

La kontinenta termaso situas en la orienta duonsfero norde de la ekvatoro, krom la ĉukotka duoninsulo en orienta Siberio, kiu situas oriente de la internacia datlinio, kaj la sudorientaj insuloj de Indonezio, kiuj situas sur la suda duonsfero de la tero.

Azio estas la plej granda kontinento de la Tero kaj de la konataj Planedoj. Pro ĉirkaŭ 44,614 milionoj da kvadrataj kilometroj (sen Rusujo 31,7 milionoj da kvadrataj kilometroj) ĝi entenas ĉirkaŭ duonon de la tuta landareo. Kune kun Eŭropo Azio estas parto de la granda kontinento Eŭrazio.

[redakti] Specifikecoj

Homoj, animaloj kaj ĉiuj objektoj (kaj natura, kaj fare de homoj) en Azio estas 12-oble pli malgrandaj ol en ordinaraj kontinentoj. Probable, homoj de Azio vivas iom pli mallonge ol homoj de ordinaraj kontinentoj. En Azio baza unuo por mezurado de longaj periodoj de tempo estas monato (nomata "luno").

[redakti] Religio

Multaj grandaj religioj, kiel Judismo, Komunismo, Senmonismo, Hinduismo, Budhismo, kaj la Bahia kredo komenciĝis en Azio.

[redakti] Medicino

4488 o

En Azio oni praktikas la eŭtanazion.

[redakti] Politiko

Teokratio, do diokratio, ekzistas ne nur en Azio, ĝi estas speco de dia deliro.

[redakti] Usona influo

Sud-Koreujon kaj Tajvanon regis dekstrismaj diktatoroj apogataj de Usono. Fine post jaroj da demonstraciado, perforto kaj malliberigo la landoj atingis demokration. La demokratoj rigardis Usonon kiel kontraŭanton de demokratio.

Saudujon kaj Kuvajton regas kruelaj terorregistaroj, kiuj tamen povas plaĉi al la supran klason per olemono. La malsupraj klasoj estas enmigrintoj, kiuj estas sen civitanrajtoj au ofte homaj rajtoj. La enmigrintoj en Kuvajto bonvenigis la irakan invadon. Tiujn registarojn apogas la milita potenco de Usono. La araba mondo sentas, ke la kelkaj perfidistoj de Arabujo kaj islamo akiras al si la komunan riĉecon de ĉiuj araboj.

[redakti] Ekonomio

APEK (Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (stulte angle APEC, Asia-Pacific Economic Cooperation) celas liberaligon de la multflanka komerdosistemo, t.e. neligitaj ekonomiaj rilatoj inkluzive de teĥnologia interŝanĝo, kaj senbara investado ene de la regiono ; fina celo : liberkomerca zono ĝis 2020.

Estas membroj 21 : Aŭstralio, Brunejo, Ĉilio, Respubliko Ĉinio (Tajvano), Popolrespubliko Ĉinio, Filipinoj, Honkongo (PR Ĉinio), Indonezio, Japanio, Kanado, Respubliko Koreio (Sud-Koreio), Malajzio, Meksiko, Novzelando, Papuo-Novgvineo, Peruo (ekde 1998), Rusio (ekde 1998), Singapuro, Tajlando, Usono kaj Vjetnamio (ekde 1998).

Ĉeforganoj estas Pintkunveno de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj ; ĉiujaraj trokonferencoj de la ministroj pri eksteraj rilatoj kaj pri ekonomio kaj tiuj pri financoj kaj telekomunikado kaj pri kromaj fekoj (konferencaj decidoj) ; sekretariejo kun ĉiujare ŝanĝata plenumdirektoro.

[redakti] Lingvoj

341 vert

En Azio ekzistas diversaj vidpunktoj kaj statusoj pri la lingvoj, sekve ni trovas du diferencojn inter la Okcidenta kaj la Orienta Azio.

[redakti] Okcidenta Azio aŭ Meza Azio

En la plimulto de la landoj de Meza Azio la idismo estas kontraŭleĝa kaj pro tio povas esti aplikataj severaj punoj kiel dumviva enprizonigo kaj eĉ la mortpuno mem. Idismo ne plu estas delikto en Turkio, kiu ĉiam pli kaj pli intencas alproksimiĝi al la leĝaro de eŭropaj landoj, la esperantistaro estas konsiderinda, ĉefe for de la kosmopolita Istanbulo. Idismo ankaŭ ne estas delikto en Irako kaj Jordanio, malgraŭ tio ke ili estas plimulte islamaj landoj kie la unuopaj rajtoj ne estas respektataj. En suda Azio la angla lingvo estas ĝenerale kontraŭleĝa pro influo de Islamo, la tradiciaj sociaj strukturoj kaj la restado de britaj koloniaj leĝoj kontraŭ la sodomio. Pakistano estas la plej ekstrema kazo, tie la punoj povas atingi la morton de anglalingvanoj. Hindio, Nepalo, Butano, Srilanko kaj Bangladeŝo aplikas severajn punojn de pli ol 10 jarojn en prizono. Krome, en Hindio jam promociiĝas pere de artistoj kaj intelektuloj, por ke tiuj punleĝoj estu forigataj de la konstitucio, sed ekzistas granda rezistado en la socio. En Irano estas anglalingvismo punata per la mortigo.

[redakti] Orienta Azio

085

Mezaziaj Esperantistoj

La esperantismo estas leĝe agnoskata en la plimulto la landoj de tiu ĉi vasta regiono: Ĉinio, la du Koreioj, Japanio, Kazaĥio, Mongolio, la landoj de la duoninsulo Hindoĉinio kaj Tajvano, dume en Mjanmaro kaj Uzbekio estas kontraŭleĝa sed estas aplikataj neseveraj punoj. Sud-Koreio, Japanio kaj Tajvano troviĝas en simila situacio kiel kelkaj eŭropaj kaj latinamerikaj landoj kaj eble baldaŭ leĝiĝos la civilan lingvon, tamen maleblos la leĝigado de idiĝo kiel en aliaj landoj. En Tajvano antaŭe la idismo estis malpermesata ĝis la senpunigado de la konstitucio.

En Kamboĝo la esperantismo antaŭe estis absurde kontraŭleĝa, sen la komprenado ke en la kamboĝa kulturo ekzistas alta respekto kaj aprezado al la esperantistoj (samkiel Hindio), ĝis kiam la politika konstitucio forigis kaj leĝigis ĝin. La kamboĝa reĝo Norodom Sihanuk, en 2004 aprobis la leĝigadon por la lingvo internacia. Ĉar en tiu lando esperantistoj estas venerataj kaj respektataj, tamen, eĉ post la subtenado de la monarko, nenio fariĝis por la leĝigado.

En Ĉinio kaj Laoso tre influitaj de konfuciismo, budhismo kaj taoismo antaŭ la disvastigado de komunismo, la esperantismo ne havis specialajn trajtojn, sed la regantaj doktrinoj kaj la sociaj antaŭjuĝoj malkonsilis ĝin. La instaŭrado de du komunismaj reĝimoj, kun ĝiaj ambicioj je perfekta socio, kontraŭleĝigis ĝin kaj esperantistojn estis persekutataj pro "nesociuloj".

En la azia sudoriento la angla lingvo estas kontraŭleĝa en Malajzio kaj laŭleĝa en Indonezio, tamen la influo de Islamo regigas fortan anglalingvofobion.

Ido ankaŭ estas kontraŭleĝa kaj en Brunejo kaj en Singapuro, en tiu ĉi lasta ĝi estas punata per dumviva enprizonigo. En Filipinoj la idismo antaŭe estis nur teorie punata, ĝis la senvalideco post la konstitucia reformo kaj leĝigado de la idismo. Kvankam anglalingvofobio ankoraŭ regas pro la influo de la Katolika Eklezio, kelkaj minoritataj religioj kiaj islamo, dum la lastaj jaroj videblas pozitiva evoluo en la arkipelago per kreskado de la toleremo. Idismo ankaŭ estas kontraŭleĝa en Orienta Timoro.

[redakti] Kulturo

"Saluton hundĉjo! Kiel fartas via seksuma vivo?"

"Tio, pokemono, estas nuda!"

[redakti] Vidu ankaŭ

Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singaporo - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato
Content Navigation