Banado kun amiko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Ĉiam pure, sane, june - ne hezitu bani kune."

~ Arĥaika Esperanta Proverbaro

"Fajron estingas akvo, pekon pardono"

~ Zamenhof pri akvo kaj peko

Banado kun amiko estas metodo de reciproka purigo uzante akvon kaj kutime sapon.

Enhavo

[redakti] Avantaĝoj

Tio havas kelkajn avantaĝojn...

  • La praktiko estas simpla sed efika vojo por plibonigi la higienon. Kun helpo de amiko, pli facilas plene lavi la tutan korpon, inkluzive la regionojn inter la ŝultroj, inter la sidvangoj, kaj inter la femuroj. Tio protektas kontraŭ malsanoj kiel porka gripo.
  • Laŭ nuntempa esploro, banado kun amiko ne nure konservas akvon kaj energion, sed ankaŭ povas plifortigi la amikecon.

[redakti] Klasikaj vidpunktoj

Du junaj inoj senmakulaj.
Klasikaj filozofoj argumentis, ke kuna banado havas edukan valoron, ĉar ĝi kultivas virtojn kiel mildecon kaj fidon. Pro tio, ĝi estis ĉefe rekomendita por gejunuloj.


KIel skribas la romia poeto Juvenalo -

Sana menso kun korpa sano,
per milda ludo en kuna bano.[1]


Kuna banado estis ankaŭ tre populara en Atlantido, kaj estis rekomendita de Sapfo.

[redakti] Liberaera banado

Laŭ naturistoj, la praktiki estas eĉ pli boniga, se oni banas sin liberaere, ekzemple en rivereto aŭ lageto en arbaro.


[redakti] Notoj

  1. El La Novaj Satiroj de Juvenalo la Malpli Granda. Tradukita el Latino por Neciklopedio.

[redakti] Vidu ankaŭ

La Vikipedio havas senpoezian artikolon pri bano.