Bando

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiom da homoj, tiom da gustoj"

~ Zamenhof pri bandoj
Bando

"Vi tre precize krajonis la cirklon"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Rusaj bandoj militistaj sangumis Bjalistokon per plej terura pogromo"

~ Edmond Privat pri bandoj

"Kontraŭe!!!"

~ Aĥmenido

"Ĉu vi scias, kiom mi amas tion?"

~ Cindy McKee
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

凸(`⌒´メ)凸

Bando (el la japana 坂東市)estas tre bone difinita termino por grupo de homoj, kiuj kuniras aŭ kunagas. Ofte la vorto havas malŝatan konotacion (asociadon), kaj ĝi estas uzata en ne tro pozitiva senco por rilati al socie ne akceptataj grupoj: krimula bando, terorisma bando, muzika bando. La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de la bando.

Laŭ mia opinio ĉi tiu artikolo ne estas tre grava, ĉu ne? Ĉu vi komprenas ĝin? Do bonvole ne klarigu nin! Mi preferas daŭre ne kompreni tion.

[redakti] Internacieco

Jam kelkaj bandoj estas interesitaj en Brazilo, Slovakio, Ukraino, Pollando, Argentino, kaj Francio.

[redakti] Kial?

1558 n

Venas iu viro al pop-steluloj kaj demandas:

- Mi estas ŝatanto de via bando... Diru, jen vi estas tiom famaj, sed en viaj koncertoj duono de halo estas malplena...
- Kial duonmalplena? Oni vendas biletojn duoble pli, ol halo povas enteni, kaj poste akaparistoj vendas tiujn surstrate po $ 200 ĉiun.
- Bone. Sed kial neniu via KD aŭ sonkasedo aĉeteblas...
- Ĉu vi frenezas? Ni estas la plej vendata bando en la lando! Ni havas du 'orajn' albumojn kaj tri 'platinajn', kaj ekzistas amasego da pirataj kopioj! Ĉu vi estas ŝatanto, se tiom malatentas!
- Nu, fakte mi ne estas vera ŝatanto. Mi estas el la imposta polico...

[redakti] Nurembergo

Nova esperanta muzika bando aperis en Nurenbergo (Germanio) en 2005. La triopon Aspiro fondis iamaj ukrainanoj kaj rusiano; Sergej Orlovskij, gitaristo kaj spertulo pri la barda movado; Olga LITVINOVA, juna kantistino; kaj Grigory GRIN, gitaristo kaj organizanto.

Dum 2005 la nova grupo jam prezentis kantojn el Rusio, precipe bardajn, sed ne nur, al la germana publiko en Nurenbergo, Munkeno (dum Federacia Ĝardenekspozicio kaj bavara Zamenhof-festo), kaj Erlangen (interkultura monato).

Aliaj lingvoj