Barack Obama
El Neciklopedio
"Obama natus est Carthagine in saeculo quinto ante Christum natum (Obama naskiĝis en Kartago en la 5-a jarcento antaŭ Kristo)."
~ Romia Historiisto pri Obama
"Amiko -- intimulo"
~ Zamenhof pri Obama
"Okulon pro okulo nur blindigos la tutan mondon."
~ Gandhi pri Alia afero
"Lia meznomo estas Hussein"
~ Bush pri Obama
Barack Hussein Obama estas la unua prezidanto de Usono kun buklaj haroj, kaj la unua afrikida diktatoro de Afganio -- granda triumfo por demokratio.
Obama estas tre mojosa ulo, kaj ege ŝatas picon. Oni suspektas tamen, ke li scipovas legi, kaj eĉ eble kredas je la teorioj de Darvino.
Li estas la filo de la eminenta nuklea fizikisto Saddam Hussein, kaj de Obama bin Laden, la malnudisma heroino de la Malvarma Milito.Enhavo |
[redakti] Politika filozofio
Laŭ Obama, Usono ne havas ruĝajn kaj bluajn subŝtatojn, sed nur violkolorajn.
Li estas marksista radikalo kun nomo Hussein, edukita, starigita, inspirita, puŝita, financita, ĉirkaŭita per amikoj tiaj kiel nigrulaj rasistoj, revoluciaj marksistoj, nepentintaj teroristoj, malamikoj de Usono (kaj de Israelo), ĉikaga bandito Rezko kaj koruptita guberniestro.
Do, ankoraŭfoje jen realec-kontrolo: eksa (eksa?) islamano kun duobla islama nomo Barak Hussein, kun 25-jara kontinua sperto de kunlaboro kun maldekstrul-komunismaj kaj nigrul-rasismaj organizaĵoj estas en la plej alta posteno de la Jud-Kristana (90% Kristana!) supernacio - la gvidanto de la libera mondo.
[redakti] Internaciaj rilatoj
Obama, jam promesis restarigi usonan gvidantecon de la mondo, la luno kaj la klingona imperio, pro tio li gajnis Nobel-premion de paco.
Li estas
La kialo estas, ke li amas sian paĉjon, sed malamas sian patrinon.
[redakti] Obama kaj Esperanto
La kontraŭuloj de la usona prezidento Barack Obama jam de longe akuzas lin (ne maljuste) pri socialismo, naziismo, islamismo kaj planado de koncentrejoj por nekonsentantoj. Nun okazis nova malkovro: Obama ne nur estas nazio, sed li krome intencas devigi ĉiujn usonanojn lerni Esperanton.Sed la politikisto havas respondon por ĉiu akuzo. Jen tipa konversacio kun kritikanto...
- "Sinjoro prezidento, kial vi instruas Esperanton?"
- "Por ke oni povu sciigi la lingvanojn pri la usona vojo de vivo."
- "Kaj kial la usona aglo nun aperas tenante rikoltilon kaj martelon en la ungoj?"
- "Por simboligi la venkon kontraŭ totalismo. Ĉu vi havas alian demandon?"
- "Ĉu vi estas fakte blanka virino?"
- "Nu, mia patrino ja estis."
[redakti] Gejaj rajtoj
Laŭ Obama, usonaj samseksemuloj havu egalan rajton pafi homojn en aliaj landoj.
[redakti] Prizona reformo
Malgraŭ tiuj akuzoj pri naziismo, Obamo ne konstruis iujn ajn novajn koncentrejojn. Krome, li promesis, ke oni malkonstruos la malnovan ĉe la Golfo de Guantanamo antaŭ la fino de la jarcento.
[redakti] Ĝisnuna vivo
La vivo de Barack Obama estis tute normala. Nenio grava jam okazis al li. Sed ĉar li estas nun gravulo, ni devas kiel serioza neciklopedio, skribi grandan artikolon.
Jen la vivo de Obama, kiu pasis trankvile. Unue li naskiĝis, tute normale, en malsanejo. Li estis viro, kiel konstatis liaj gepatroj. Lia patro estis nigra elfo kiu parolis la kvenjan. Pro tio, li estis ankaŭ nigra elfo.
Pli interesa estis la vivo de la knabeto Obama. Ĉiutage li iris al lernejo piede. Nek rapide, nek malrapide, por alveni ĝustatempe. Li ne estis tre bona lernanto, sed ne malbona ankaŭ. En la lernejo, li havis seĝon, ne tro granda, ĉar li estis ankoraŭ infano. Li havis amikojn kiujn ludis kun li, kaj li kun ili. Dum la tago, li lernis kaj ludis, sed neniam samtempe. Estis nur unu tempo kiam ili nek lernis nek ludis, meze de la tago. Tiam li manĝis kun la aliaj.
Post la lernejo, la eta Barack kutime ludis je la ludkonzolo PlayStation aŭ spektis la televidon, por rigardi sian kutiman elsendon. En la domo de siaj gepatroj, li havis ĉambron. La ĉambron estis ĉefe uzita por dormi, sed povis esti ankaŭ uzita por aliaj aferoj. En la domo estis ankaŭ kuirejo por kuiri, manĝĉambro por manĝi, maltrinkejo por maltrinki, aŭtejo por meti la aŭton, kaj hundejo por la hundo.
Ĉar la familio de Barack Obama havis ankaŭ hundon, kaj tio ne faciligis la vivon de Barack. Kelkfoje la eta besto faris fekaĵon ene de la domo. Ĝi devis regule iri eksteren por fari necesaĵojn. Kaj iam ĝi gravediĝis, tiel ĉiuj komprenis ke ne estis virhundo.
La eta Barack tiel komprenis la aferojn de la vivo, kaj tre bone uzis sian ĉambron por persone praktiki.
Kaj de tempo al tempo, li kreskiĝis, kiel ĉiuj infanoj. Kelkfoje ne rapide, kaj kelkfoje malrapide. Li kreskiĝis ĝis sian nunan altecon, ne pli, ne malpli. Li nun estas granda, sed ne tro.
Ĉar li sufiĉe laboris en lernejo, li iĝis instruita. Tiel li ekis labori, ĉar li bezonis monon. Li uzis la monon ĉefe por manĝi, loĝi kaj vesti sin. Sed li ankaŭ elspezis monon por aliaj aferoj, ekzemple drinkaĵon en baro. Do, li perlaboris monon kaj samtempe uzis ĝin, sed ne pli ol kiom li havis.
Kaj jam iu demandis lin ĉu li volus esti prezidento de Usono. Neniu krom li volis fari tion, ĉar estas tro malafabla laboro. Ĉiuj amegas la estontan prezidenton sed post kelkaj monatoj li kutime iĝas malamegita. Pro tio la 5 lastaj prezidentoj estis mortigita de la GDHKMLPDUNGKLE (la grupo de homoj kiu malamas la prezidenton de Usono, ne gravas kiu li estas ).
Pro tio, oni povas diri ke iĝi prezidento de Usono estis la unua vera stultaĵo de B. Obama.
[redakti] Ŝtataneco
Estas oficiale konata, ke ambaŭ liaj patroj estas islamanoj, ke li estis Indonezia civitano kaj definitive ne estas hereda (natural born citizen) civitano de Usono.
[redakti] Familia vivo
Obama decidis mendi torton por jubileo de sia edzino. Kaj li elpensis jenan surskribon (sur la torton): "Vi tute ne maljuniĝas, vi fariĝas pli alloga!". Bone, li venis al la prezidenta dolĉaĵisto, kaj diras:
- Faru por mi torton kun surskribo!
- Kion skribi?
- Skribu: "Amata Michelle, vi tute ne maljuniĝas" supre, kaj "vi fariĝas pli alloga!" sube. Dankon.
Venis la solena festo, la servantoj surtabligas la torton, malfermas la skatolon, kaj jen oni vidas la surskribon: "Amata Michelle, vi tute ne maljuniĝas supre, kaj vi fariĝas pli alloga sube!"
[redakti] En la populara kulturo
Estas malmultaj aludoj pri Obama en la populara kulturo. Unu notinda verko tamen estas La Nova Urbestro de Ludila Urbo, fare de Enid Blyton.
Oni jam antaŭe kritikis Blyton pri la roloj, en ŝiaj rakontoj pri Ludila Urbo, de golivogoj (nigraj pupoj). Laŭ krikitistoj, la golivogoj estas ĉiam aŭ ŝtelistoj aŭ mekanikistoj. Blyton do verkis rakonton pri nigra pupo, kiu nomiĝis Barakĉjo. La anoj de Ludila Urbo elektis lin kiel urbestron. Kaj nenio ŝanĝiĝis.
[redakti] Vidu ankaŭ
artikolon malhumuran pri Barack Obama.

