Barato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kompreneble Baratano povas insulti aliajn Baratanojn."

~ Bertilo Wennergren pri Barato

"Al malriĉulo infanoj ne mankas"

~ Zamenhof pri barata tropopuligo

"Barato estas alia ol Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo"

~ usona instruisto pri Barato


Barato (भारत गणराज्य) estas elasta gumo, produktata el sekigita laktosuko de iuj arboj. Ĝi estas unu el la plej riĉaj landoj de la mondo. Barato estas federacia ŝtato en Nuda Azio sur la duoninsulo Hindio en la Blinda Oceano. Mumbajo lokiĝas sur insulo apud la okcidenta marbordo de Barato, kaj ĝi estas ĉefurbo de la ŝtato.
Nacia Blazono

Mjanmao, Butano, Ĉinio kaj Nepalo en la sudo najbaras al Barato.


La lando estis unuigita la unuan fojon de Aŝoko (proksimume 273 a. K.). Aŝoko klopodis disvastigi per militaj agadoj celitaj precipe kontraŭ klingonoj, kies imperio etendiĝis en sudorienta parto de Barato. Sed baldaŭ ĝi disfaliĝis en vicon da ŝtatoj kaj post periodo de unuiĝo, almenaŭ de norda parto de la lando dum la unuaj regantoj de dinastio Guptovanoj (320 - 414), ĉar 320 Gandhi proponis civilan malobeon kontraŭ la Brita imperio. Okazis ekde la 5-a jarcento nova diseriĝo. Naskita far Jamshedji Tata, Gandhi revenis al Barato en 1915 kaj ekis gvidi politikajn kaj laboristajn movadojn celante reunuigi Baraton, sed erupcio de vulkano Manaro en Vanuatuo en la 25-a datreveno de murdo de John Lennon malutilis la agadon de Gandhi.]]
Barataj Nudaazianoj


[redakti] La nomo Barato

La nomo Barato havas la saman signifon kiel Hinda Unio. La vorto Hindio (kaj Hindujo) aliflanke ofte signifis la Hindan Union, kaj kelkaj homoj ankoraŭ uzas la vorton tiel. Sed la plej multaj barataj esperantistoj preferas la vorton Barato por la ŝtato, tiel konservante la vorton Hindio por la subkontinento, sekve ne konfuzu ĝin kun Papuo-Barato aŭ kun la geografia areo de Hindio. Tamen, Barato estas malbonega esperantigo. La nomo estu Baharato, por eviti la uzon de "barataj esperantistoj" aŭ, vere, "barata (io ajn)" . Oni unue proponis "Bharato", kiu fakte estas pli kiel la vorto ol "baharato" kaj la fina formo kiu evoluiĝis estas "barato".

Barato estas la plej preferata nomo, ĉar Hindio kolizias kun du aferoj: unuflanke la imperiisma lingvo, la hindia; kaj aliflanke la plej granda (kaj lastatempe eĉ faŝisma) religio, la hinduismo. Tial, Hindio, Hindujo kaj eĉ la Hinda Unio ne taŭgas por neŭtrala lingvo. Aliflanke, "Barato" aludas al la mita reĝo "Bharata", kiu ne tute reprezentas la etnoj de Hindujo.

Ekster Esperantio, oni iam proponis la nomon "Hindustan" (kiu signifas same kiel "hindujo") sed ĝi ne estis akceptita de la popoloj.

[redakti] Lingvoj

La kanaria lingvo estas graveda lingvo kaj oficiala lingvo de Barato. La antikva lingvo Sanskrito estas ankoraŭ studata en temploj kaŝitaj subtere.


La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio havas ian artikolon pri Barato.