Barbado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis"

~ Zamenhof pri iu ajn
Pesca do barbado no Pantanal.gif

BarbadoBarbadoso estas barbara lando de barbaraj barbuloj, kiuj buĉigis barbirojn, ĉe Kariba Maro, unu el la Malgrandaj Antiloj. Propralingve la insulo estas konata kiel Te pito o te henua (“la umbiliko de la mondo”) aŭ Mata ki te rango (“okuloj kiuj rigardas al la ĉielo”).

[redakti] Historio

T barbado.jpg

Barbado estis menciita sur variaj mapoj dum certa periodo, sed poste montriĝis neekzistanta, sed oni insistis kaj retrovis ĝin. La unuaj eŭropaj setlantoj estis sekvantoj de Roger Williams, kiuj foriris el Masaĉuseco pro la tro strikta religia socio de la puritanoj. En 1627, Barbado fariĝas kolonio de Britio.

Barbado estas fama pro tio, ke la lokaj loĝantoj estis plene buĉitaj de la koloniistoj: ne restis eĉ unu, post koloniistoj foriris la insulon por mortigi aliajn indiĝenojn aliloke. Pro tio, nuntempe la populacio estas nulo. Hodiaŭ oni cedis al la loka Esperanto-Grupo insulon por kulturi ĝin kaj aranĝi sablobordan banejon.

[redakti] Transporto

Menu barbado.gif

Barbado estas ligita kun Aŭstralio per pramoj kaj kun Britio per aŭtovojoj. Regulara fervoja transportado al Kanado estis ĉesigita en 1977.

[redakti] Lampoj

Kiom da barbadanoj oni bezonas por ŝanĝi ampollampon? Kvin. Unu stariĝas sur seĝo kaj ŝanĝas la ampollampon, kaj kvar turnas la seĝon.

wikia