Barvalo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Barvalo
Grandprinclando Barvalo
Barvalio, Barvalujo, Bervalo II

Verda pirataro Edzperanto
Flato Flago Blazono
Devizo: "Nova komenco!"
Himno: La Espero
Northsky
Ĉefurbo Bervalo
Plejgrada urbo Necesejo
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) la sveda kaj la finna
Tipo de Ŝtato konstitucia anarkio
Suprema Gvidanto Adolfo G. Ŝancelema
Naciaj Herooj Otto Jespersen; Wilhelm Ostwald.
Krima kvociento 0 %
Monunuo Eŭro
Klimato Tre malbona
Religio Multaj malsamaj religioj kaj kredoj
Loĝantoj 65 200
Analfabeteca kvonciento 100%
Inteligenteca kvonciento 65,2%


"Ne beligas loko homon, sed homo la lokon"

~ Zamenhof

"Iste conversation esseva multo interessante"

~ Interlingvaisto

"tiu stulta mondo, kiu ne komprenas nin!"

~ Barvalano
Barvala buso

Barvalo naciiĝis en 1891 post puĉo en Bervalo, kies nova reĝimo tuj deklaris militon al Biervalo. Biervalo facile venkis Bervalon kaj de tiam baradis inter Bervalo kaj Barvalo, barante la bervalanojn de Barvalo kaj la barvalanojn de kaj Biervalo kaj Bervalo, kaj la biervalanojn mem de ie ajn. Barvalo deklaris sendependon, sed estas rigardata kiel ribela provinco de bervala registraro. Sendependon akceptis Usono kaj plejparto de la Eŭropa Unio, sed ankoraŭ ne la Civito, inter kiuj la Esperanta RespublikoEsperantujo (kies permeso estas necesa por eniri UEA).

Barvala ĉarumo

[redakti] Geografio

Barvalo havas 9.002 ŝafojn kaj 900 kuniklojn laŭ lasta censo (1901). La averaĝa intelekta kvociento de la popolo estas 65,2 laŭdire, sed tiu cifero dubindas, ĉar plej multaj barvalanoj ja scipovas ligi al si la ŝuojn; ili nur ne scipovas ilin malligi. Ili do simple portas la samajn ŝuojn ĝis triviĝo.

[redakti] Historio

6297 n

Post la Bervala puĉo de 1891, estiĝis Barvala landestro Dikfingro la Granda. Li regis 20 jarojn kaj travivis plurajn vivatencojn, nur por morti en 1911 pro mumpso. Dum lia regado estis en Barvalo senpera demokratio: ĉiuj landanoj voĉdonis pri ĉiuj decidoj. Ĉar preskaŭ ĉiu decido estis nuligata per posta decido, ne multo okazis dum la regado de Dikfingro. Sed ties filo, Dikfingro la 2-a ("La Grandorelulo") igis konstrui ŝoseon, proklamis sin Imperiestro de la Mondo, kaj klopodis invadi la ĉirkaŭajn landojn. Biervalo do bombis la novan landeton reen al la ŝtonepoko post nur unu jaro. La politika slogano de 1912 do estis: "Nova komenco!"

En 1913 Nana, la amorantino de Dikfingro la Dua (kaj, fakte, de la tuta kortego), mortis sub misteraj cirkonstancoj. Dikfingro mem malaperis ie en Argentino kun la plejparto de la nacia riĉo. Por venĝi la morton de Nana, ŝia bofrato, Paŭleto Longavivo (konata poste kiel Paŭleto la Povra), kaptis potencon kaj minacis reinstali rektan demokration. Preskaŭ la tuta lando protestis, paradante ĉirkaŭ la lago kun insultaj afiŝoj. Longavivo mortis pro hundomordo frue en 1914, kaj la tago fariĝis nacia festtago.

Tiam estis sinsekvo de tri diktatoroj, ĉiu pli stulta ol la lasta, do tre popularaj. Ĉiu konstruis ŝoseon.

La nuntempa politika sistemo, pli-malpli demokratia, originis en 1930. Teorie, estas kaj prezidanto kaj kanceliero.

La barvalanoj fieras pri sia unika stulteco, kaj en 1945, opiniante ke ilia prezidanto ne estas sufiĉe stulta, klopodis elekti novan. Multaj civitanoj proponis nomojn de neekzistantaj personoj, kaj unu el tiuj elektiĝis prezidanto. Neniu rimarkis. Ne ekzistante, tiu ne povis rekandidatiĝi, nek abdiki, nek morti; do jam ne estas prezidanto en Barvalo. La nuna kanceliero, Lia Moŝto Adolfo G. Ŝancelema, ankaŭ konstruis ŝoseon. Se nun estus aŭtoj, Barvalo estus moderna lando. Nu, eble ankaŭ skribsistemo.

[redakti] Politiko

[redakti] Mararmeo

Post la Biervala milito, la Barvala Mararmeo reduktiĝis al kvin remboatoj kaj unu flagŝipo.

[redakti] Terarmeo

Kiel plej multaj nacioj, Barvalo naskiĝis el milito. Bedaŭrinde, la sama milito, kiu naskis la junan nacion, reduktis ĝian mararmeon ĝis nur kelkaj remboatoj.

La terarmeo ne pli bone fartis, precipe pro ideologioj. Ĝi kreiĝis normale, sed la socialistoj plendis, ke la armeo ne estas sufiĉe sociala. Ili postulis, ke ĉiu soldato estu generalo; sed oni rapide konstatis, ke tio ne funkcios (kiu estu ŝoforo?), kaj interkonsentis ke ĉiu minimume portu generalo-uniformon.

Tio estis tre malbona decido, ĉar, kiel ĉiuj scias, en milito la malamiko ĉiam unue pafcelas la generalojn. Tiel en 1893, sub Dikfingro la Granda, dum skermeto kun Biervalo, la tuta armeo pereis. En 1895 post nova varbado ekestis nova armeo, sed nun la ĉefa problemo estis armiloj. Montriĝis, ke pro nekutima grado de koruptado kaj profitaĉado, la precipaj provizantoj de la Barvalaj armiloj estis precize la malamikaj nacioj. Kiam la malamikaj nacioj (pli inteligentaj ol la Barvalanoj, kvankam ne multe) konstatis tion, ili ĉesis provizi la armilojn.

Alia problemo ĉiam estis, ke sen skribsistemo, apenaŭ povas esti moderna terarmeo. Teknika bildmanlibro, kiu pezas pli ol la koncerna pafilo, estas ja problemo. Nuntempe do Barvalo ne havas terarmeon; rezultas tre pacema nacio, en konsultaj rilatoj kun Dio. Kion pli oni povus deziri?

[redakti] Lingvo

6537 n

La barvala dialekto de Esperanto ne estas skribata. Antaŭ multaj jardekoj ili provis lerni skribi, sed ili rezonis, ke ĉar estas multe malpli da vokaloj ol konsonantoj, estus plej facile nur skribi la vokalojn (oni devas lerni nur kvin signojn). Neniu povis legi la rezulton, do ili jam ne skribas.

Barvala Esperanta lingvo havas la distingon de nur unu prepozicio ("je") — kaj aliaj mirindaĵoj.

La esprimkapablo, kvankam inter limoj enorma, ne multe utilas, ĉar la Barvalanoj ne ofte parolas, kaj solvas plej multajn malkonsentojn per pugnado, dum kio ili kutime simple kriadas 'Huj!' 'Huj!' 'Huj!'.

[redakti] Analizi(a)ta ekzemplo

La Barvala lingvo, kiel ni diris, vere simpliigita Esperanto, estas konata pro sia kapablo esprimi multon en malmultaj vortoj. Unu fojon venis ĵurnalisto por fari intervjuon kun la Financa Ministrino Persefone Persa Kvinavivo. Interpretisto ĉeestiĝis kaj la ministrino komencis:

— Enoq ayuwik...*

La interpretisto levis la manon por paŭzo kaj interpretis:

— La respubliko unue volas vin sincere komplimenti pro via tre laŭmoda kaj interesa kravato.

Tiam al la ministrino:

— Bone, bonvolu daŭrigi...

Ni analizu (kial ne utiligi konvenan ekzemplon?) lingvistike tiun esprimon "enoq ayuwik":

'-e-' "komplimenta ago de la respubliko"
'-n-' "via kravato"**
'-o-' "vola sincera ago, neperfektiva aspekto"
'-q-' "la unuan, duan aŭ trian fojon" (Kiel oni vidas, la uzo de "q" anstataŭ "ĉ" estas influo de kelkaj reformemuloj)
'-ay-' "Ha, io laŭmoda kaj interesa!" (La uzo de "y" estas Idaĵo!)
'-u-' "malne sincere"
'-wik-' "kolo de porko" (Mi ne komentu pri la "w" anstataŭ "ŭ", ĉu ne?)

Ĝis nun ne estas komprenite, kial en la Barvala kulturo penso pri "kolo de porko" ĉiam akompanas komplimentojn.

Lingvaj notoj,
  • en la klasika bonalingva formo, la komplimento estu "Eo aui", la ministrino evidente uzis Idaĵon kaj fiajn neologismojn.
    • La posedado estas suplementema: '-n-' "via kravato", '-m-' "mia kravato". Pri aliaj kravatoj miaj informantoj ĝis nun obstine rifuzis paroli. Eble ili hontas, ke ne ekzistas vortoj por tiuj konceptoj. Ankaŭ rimarku, ke oni ne povas simple paroli pri kravatoj ĝenerale; oni devas specifigi, pri kies kravato temas.

[redakti] La prepozicio JE

Kiel ofte rimarkate, la lingvo havas nur unu prepozicion, je, sub la nefundamenta neologisma formo 'waningamankŝuĉ' (bonalingve aiaau). Sed ĝi ne ofte uziĝas, ĉar ekzistas multegaj tre specifaj deklinaciaj vortfinoj:

'napa' "ol via kravato"
'nepa' "el via kravato"
'nopa' "sur via kravato"
'nupa' "malgraŭ via kravato"
'nipa' "temante pri via kravato, kio momente ne estas videbla al mi"

— kaj multaj aliaj.

[redakti] Ĉamberle(a)no

La mondfama lingvisto, Ĉambezo Ĉambelano, malgraŭ la fervoraj protestoj de kaj li kaj de la popolo, konsentis esplori la Barvalan lingvon dum tuta semajno kaj duono. La esploron subvenciis la flandra filio de la Instituto pri Klero kaj Klaro kaj diversaj anonimuloj.

[redakti] Esperanto-movado

Esperanto-movado ne tre viglas en Barvalo, kvankam ĉiuj parolas la lingvon. Dum ĉiuj aliaj landoj havas junularojn, nur en Barvalo oni kreis la Barvalan Oldularan Organizon (BOO), kies membraro ja duobliĝis pasintjare, ĉar ĝi komence havis nur unu membron, kaj nun du. Sed estas multaj avantaĝoj nur havi du membrojn. Ekzemple la elspezoj de BOO estas preskaŭ nenio, kaj ĉiuj malkonsentoj facile solveblas per simpla interpugnado.

Barvala mararmeo

[redakti] Ekonomio

Ili eksportas maniokfarunon kaj importas ankaŭ maniokfarunon. Tio rezultigas la plej simplan ekonomion en la konata mondo.

Content Navigation
Aliaj lingvoj