Batalo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Laboro fortigas, ripozo putrigas"

~ Zamenhof pri batalemo
Batalo

"Samurayi, qui aceptas ocidesar, darfas ocidar altri per sabro"

~ idisto pri sabra batalo

"Fight!"

~ SubZero pri batalo

"BATALO is a deceptively simple strategy game"

~ usonano pri batalo

Batalo estas ago de batalanto, kiu batalas. Ĝi estas socie agnoskata kaj ofte leĝe aŭ religie firmigita malligo inter personoj, triboj, gento, nacioj, ktp nomataj malamikoj. La plej kutima formo estas la batalo inter unu viro, nomata edzo, kaj unu virino, nomata edzino. En kelkaj landoj eblas, ke iu persono batalu sole al pli ol unu persono. Nur en malmultaj landoj eblas interna batalado, nomata foje "revolucio", foje "civila milito", sed pluraj aliaj landoj ebligas internaciajn batalojn, nomataj "militoj".

Batalo estas ofte malkonsento inter homoj, kaŭzita de kontraŭeco de iliaj deziroj aŭ opinioj.

Batalo estas institucio, ĉe kiu interpersona rilato (kutime malama rilato) estas agnoskata de la ŝtatoj, de religia aŭtoritato aŭ de ambaŭ. Ĝia signifo dependas de la socia kaj kultura kadro kaj ŝanĝiĝadis dum la homa evoluo. En la plej multaj socioj batalado komencas per iu speciala militdeklaracio.

7484 o

[redakti] Pafado al oponanto

Antaŭ komenco de la batalo, batalantoj devas decidi, kiu havas unuan vicon. La pafanto devas nomi koordinatojn de la ĉelo, al kiu ŝli volas pafi.

  1. Se la pafo landis al la ĉelo, kie estas neniu parto de iu ajn oponanto, la oponanto devas respondi "Maltrafo!". La pafinto markas la ĉelon per punkto sur sia malamika krado, por ne ree pafi tien. La rajto pafi venas al la oponanto.
  2. Se la pafo landis al ĉelo, kie estas parto de iu, la oponanto respondu "Trafo!" aŭ "Vundite!". La pafinto markas tiun ĉi ĉelon per kruco kaj havas rajton por plia pafo.
  3. Se la pafo landis al ĉelo kun la lasta nedetruita ĉelo, la oponanto respondu "Mortigite!". La ludantoj markas sinkitan ŝipon sur siaj kradoj. La pafinta havas rajton por plia pafo.

La venkinto estos tiu, kiu unue sukcesos sinki ĉiujn 10 ŝipojn de la oponanto.

Al ludantoj estas rekomendite rekordi ne nur siajn pafojn, sed ankaŭ pafojn de oponanto. Kvankam striktsence tio ne estas nepre bezonata, tio helpas trovi erarojn kaj rompojn de reguloj.

02 a

[redakti] Postmortaj batalantoj

La mortitaj militbravuloj vivas sub gvido de Odino, en pompa, kiras-kovrita loko, kiu ili fest-manĝas el viando de freŝe buĉita apro (kiu reviviĝas ĉiuvespere) kaj trinkas mielbieron, senfine fluanta el mamo de kaprino. Ili plenumas la tempon per batalludoj.

Ili vivas tiel ĝis okazo de la mondofino (Ragnarök), kiam ili elmarŝas tra 540 pordoj de la palaco, por ekbatali kun Odino kontraŭ la gigantoj.

[redakti] Ludantoj

Batalo estas ludo por du ludantoj. En ĝia plej kutima formo ĝi estas ludo de papero kaj krajono, ludata sur desegnitaj kradoj aŭ sur liniita papero, ekzemple en lernejaj kajeroj. Ne estas ĝuste sciata kiel kaj kiam ĝi aperis en tiu ĉi formo, sed sendube ĝi ekzistis jam antaŭ la Unua Mondmilito. Plej fruaj konataj priskriboj apartenas al Clifford Von Wickler en komenco de 20-a jarcento, sed nek li, nek iu alia prenis patenton por la ludo.

[redakti] Peno

Batali estas peni por venki iun atakante aŭ defendante, precipe en milito, peni por superi aŭ forigi kontraŭaĵon, peni ataki aŭ defendi per spiritaj armiloj. Sekve, kiu batalis, penis!

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Literaturo

  • Batalo pri la domo Heikkilä. De J. Linnankoski, el la finna trad. Setälä. 1919, 60 p. "Kontrasto inter fortaj ideoj kaj virineca sentemo. Unu el la perloj de l' Finna literaturo." (Laŭ la tradukinto.)
  • For la Batalilojn. Romano de Bertha von Suttner, el la germana trad. Caumont, 1914, 320 p. Nomita: Biblio de la paco, tradukita al multaj lingvoj. Akra protesto kontraŭ la kruelaĵoj de la milito; terurigaj bildoj pri la suferadoj kaj detruoj. Modela stilo de la E traduko.
  • La Fina Batalilo. De T. W. Wilson, trad. el la angla. Novelo kontraŭ la militismo. 1916, 173 p.
Content Navigation
Aliaj lingvoj