Batalo sur Blanka Monto
El Neciklopedio
"Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto"~ Zamenhof pri historio de bataloj
"Tre interesiga"
~ stultulo pri ĉi tiu artikolo
"Ĉu heroo en milito? - Nur plia trompito!"
Batalo sur Blanka Monto estis lukto inter du aŭ pli da grupoj sur Blanka Monto, la plej alta pinto de la montaro Alpoj. La batalo okazis kadre de milito. La nombro de batalantoj atingis plurajn centmilojn ĉiuflanke.
Oni konsideras kutime unu flankon venka, ĉar la kontraŭa flanko kapitulacis, disfuĝis, retiriĝis kaj iĝis nekapabla daŭrigi la militan agadon. Post la batalo, la heroo superhomo staris sur la pinto de Blanka Monto kaj parolis al Dio, tio finis la Tridekjaran Militon.
