Bebo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Stulta bebo

Stulta bebo!

"Larmoj pravecon ne pruvas"

~ Zamenhof al bebo

"Mmmmm, se oni nur restus tiel elasta dum la tuta vivo!"

~ Siv Burell pri bebo

"Jes, vi pravas Siv, bona observo. Bonan semajnfinon!"

~ Ana Ligia pri la supra diraĵo

"Bela ideo de la patro kiu kortuŝis al ni ĉiuj."

~ César Dorneles pri bebo

"Sufiĉe juna."

~ Pedo Bear pri bebo

"Interesa kaj utila vorto, dankon!"

~ Finno pri bebo

" Idistoj prezentis malsuperan lingvoprojekton kaj amariĝis, ke ni ne transdonis la torĉon al ili"

~ Keith Bowes
Bonvolu konfuzi kun plenkreska bebo.

Bebo (bonalingve suĉinfano) estas ido de homo, komencanto de la vivo. La ĝusta, laŭfundamenta pronomo ĉe bebo estas ĝi. Ido de reĝo ne estas bebo, sed princo. Oni delonge klopodas trovi solvon al tiu problemo; ĝis nun, la plej sukcesa estas gilotino.

La ĉefa rolo de beboj en la socio estas produkti la plimulton da larmoj, piso kaj fekaĵo, tamen ili ankaŭ havas kromrolon suĉante mamojn kaj prizorgante mobilojn (bonalingve "pendludilojn"). La bonŝancaj beboj, naskiĝintaj en la ĝusta parto de la mondo, kreskos al geknaboj kaj ektaŭgos kiel laboristoj. La malbonŝancaj beboj, naskiĝintaj en la misa parto de la mondo, mortos post sento de malsatego.

[redakti] Biblie

Denaska

Jesaja 56

Tiele diras la Eternulo: Gardu justecon kaj faru bonon; ĉar baldaŭ venos Mia savo kaj malkaŝiĝos Mia vero.
Feliĉa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.

Konklude bebo, kiu ne observas sabaton, estas pekulo.

[redakti] Kiel krei bebon

Se vi ne scias, ĉesu legi Neciklopedion; vi estas tro juna!

[redakti] Ĉineco

Ĉinio produktas 90% el la beboj.

[redakti] Ploremo

Sinjorino: Fraŭlino, kiel vi kapablas legi romanon, kiam la bebo tiel ploregas?

Vartistino: Ho, sinjorino, tio tute ne ĝenas min.

[redakti] Arbo

Kio pli malbonas ol ok beboj sur arbo? Unu bebo sur ok arboj.

[redakti] Islamo

Diras la Korano 2:233

La patrinoj mamnutru siajn infanojn du jarojn - tio estas por tiu, kiu volas kompletigi la mamnutradon - kaj tiu, kies devo estas provizi, provizu manĝaĵojn kaj vestaĵojn laŭrajte. Neniu estu ŝarĝata super sia kapablo. Nek la patrino nek la patro estu devigataj suferi pro la infano kaj la samo validas por iliaj heredantoj. Se ili tamen decidos kune post konsilo kaj konsento ĉesigi la mamnutradon, tio ne estos peko por ambaŭ. Se vi tamen volas, ke suĉigistino mamnutru viajn infanojn, tio ne estos peko por vi, kondiĉe ke vi pagu tion, pri kio estis konsentite laŭrajte. Respektegu Alahon kaj sciu, ke Alaho vidas, kion vi faras.

[redakti] Rampemo

05 n

Kiel oni ĉesigas bebon rampi en rondoj?

Oni najlas la alian brakon je la planko ankaŭ.

[redakti] Elektado de nomo

Ino ĵus akuŝis belan, plensanan bebon. Sed anstataŭ ripozi, ŝi prenas telefonnumeraron, kaj trafoliumas ĝin.

"Sed kion vi faras?" demandas flegistino kiu preterpasis. "Vi devus ripozi!"

"Ho, mi volis nur trovi nomon por mia bebo," respondas nova patrino.

"Sed ĉu oni ne donis al vi libreton kun antaŭnomoj kiam vi alvenis? Per ĝi vi povos elekti nomon por via infano."

"Ho, sed la antaŭnomon mi jam elektis!"

[redakti] Movemo

Kuracisto perkutas malgrandan, dikan infanon kaj diras al la juna patrino:

„Via knabeto malmulte moviĝas.“

„Ĉu malmulte? Jam kvinfoje li elfalis el infanĉareto.“

[redakti] Pezo

25 n

"Paĉjo, kiom kostas bebo po kilo?" demandas infaneto.
"Kara, oni ne vendas bebojn ..."
"Kial, do, tuj kiam infano naskiĝas, oni ĉiam ĝin pesas?"

[redakti] Ricevado

La ses-jara lernantino Ulla al-venis post la 10-a horo al la klaso-ĉambro.

La instruistino estis tre malkontenta pro tio. Kun severa voĉo, ŝi demandis al Ulla: "Kial vi ne al-venis akurate al la lernejo?"

"Pardonu al mi", respondis la etulino, "mi ne povis veni pli frue, ĉar hodiaŭ ni ricevas bebojn."

"Kion vi rakontas?"; ekkriis la instruistino, "vi ricevas bebojn??"

"Jes, sinjorino", klarigis Ulla, "jam naskiĝis unu!"

[redakti] Lacego

Du amikoj, laŭ feliĉa hazardo, fariĝas patroj samtempe. Ili renkontiĝas en la preferata drinkejo:

"Ho!" ekkrias amiko. "Kio okazas ĉe vi? Vi aspektas lacega!"

"Jes," oscedas alia. "La nova bebo vekiĝas ĉiunokte kriegante, kaj dum horoj neniu povas dormi en la domo. Sed vi aspektas freŝega."

"Fakte, jes," respondas amiko. "Ĉar mi trovis metodon por redormigi la idon: mi ĵetas ĝin en la aeron unu- au dufoje, kaj tio tuj trankviligas ĝin."

"Nur tion?"

"Jes, nur tion."

Do, ulo decidas provi la metodon de la amiko. Kiam la bebo ekploras, li prenas ĝin kaj ĵetas ĝin en la aeron. Sed ĝi ne trankviliĝas, eĉ pli forte ploras. Ulo reprovas, eĉ dekfoje, sen la esperata rezulto: la bebo daŭre ploregas.

La sekvan tagon li denove renkontas amikon:

"Ho," riprochas ulo, "via truko ne funkcias!"

"Ĉu vi ĵetis ĝin en la aeron?"

"Jes, dekfoje!"

"Strange," pripensas amiko. "Ĉe mi, tio sukcesas ĉiufoje. Sed endas mencii ke ĉe mi la plafono estas iom malalta..."

363 o

[redakti] Deveno

- Panjo, ĉu tiu ĉi infaneto, kiun ni ĵus ricevis, loĝis antaŭe en la ĉielo?
- Jes, karulo.
- Do oni certe forpelis ĝin de tie pro tio, ke ĝi senĉese ploregas.

[redakti] Infana Konsilo

La patrino de Marselo estis graveda. Kiam alvenas la tago de la akuŝo, la knabo restas dum kelkaj tagoj en la domo de la onklino Edna.
Returne al sia hejmo, li trovas la bebon kaj ĝojiĝas. Onklino Edna, kiu estas fraŭla kaj ne havas filojn, komentas:
- Kia bela uleto... Mi ankaŭ volus tian bebon!
- Tio estas tre facila, onklino... Dormu dum kelkaj tagoj for de la hejmo kiel mi! - diras la knabo.

9885

[redakti] Do

Soldato demandis: 'Leŭtenanto, ĉu vi amas infanojn?' kaj tiu respondis: 'Mi ilin malamas! Sed estas bonega la procezo mem...'

[redakti] Idista bebo

La matro di Pepito esas kvin monatoy gravida k Pepito questionas:

-Matro, quon vu havas en la stomako?

La matro respondas:

-Ĉi es aero, Pepito.

Quar monati plu tarde l'infano naskiĝas e Pepito salutas lun:

-Hola, Furzo!

[redakti] Plenkreska bebo

1397
Perversulo
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Donaldo Trompo.

Plenkreska bebo estas plenkreskulo, kiu elektas rebebiĝi, eble por eviti laboron-- mi tute ne scias la kialon kaj eĉ ne volas scii.

Plenkreskaj beboj kutime surhavas vindon. Ofte ili klopodas trovi vartistinon prizorgi ilin--tiumaniere, ili similas de usonanoj.

[redakti] Nutrado

Virino kun bebo estis en la ekzamen-ĉambro de kuracisto, atendante la kuraciston por ke li donu la unuan ekzamenon de la bebo. La kuracisto alvenis, ekzamenis la bebon, kontrolis lian pezon kaj, estante iomete ĉagrenita, demandis ĉu la bebo estis nutrata per brusto aŭ per botelo.

"Mamnutrata," ŝi respondis.

"Bone, demetu viajn vestaĵojn ĝis la talio," la kuracisto ordonis. Ŝi faris tion kaj tiam la kuracisto pinĉis ŝiajn mampintojn, kaj poste premis, knedis kaj frotis ambaŭ mamojn dum zorga ekzameno. Indikante al ŝi ke ŝi vestu sin, li diris, "Estas klare kial ĉi tiu bebo havas nesufiĉan pezon. Vi ne havas lakton."

"Tion mi scias, Doktoro," ŝi respondis, "Mi estas lia avino, sed mi tamen kontentas ke mi ĉeestis hodiaŭ."

Bebnomo

[redakti] Malfacileco

Du junaj patroj babiladas:

--Kioma monato de la gravedeco estas la plej malfacila laŭ vi?

--La deka.

--???

--Ĉar tiam jam mi portas la bebon.

[redakti] Elefanta lakto

Estis tag-mezo. Sonja, dek-jara knabino, revenis hejmen el la lernejo. Ŝi kuris en la domon, salutis sian patrinon, donis kison al ŝi, kaj diris: "Aŭskultu, patrinjo! Hodiaŭ matene, oni rakontis pri kvar-semajna suĉ-infano, kies pezo kreskas ĉiu-tage je tri kilogramoj."

La patrino skuis la kapon pri tiu stranga afero, kaj diris: "Via rakonto ne estas kredebla, filino mia."

Sonja daŭrigis: "Tamen, maminjo! Ĝi estas tute vera... Mi devas aldoni, ke oni nutras la bebon per elefanto-lakto."

Tiam, la patrino miris ankoraŭ pli, kaj klarigis al Sonja: "Mi kredas, ke oni mistifikis vin. Lakto de elefantino certe ne povus havi efikon tiel ekster-ordinaran."

La juna knabino vigle insistis: "Kredu al mi, mamio! Estas vere, tute vere!"

"Tio estas stranga, ne-kredeble stranga", diris la patrino kun demanda rigardo. "En kiu familio troviĝas tiu mirakla kaj rapide kreskanta bebo??"

Sonja laŭte ridis, kaj klarigis: "En la familio de la elefantoj, en la zoologia ĝardeno de nia urbo!"

[redakti] Patreco

Reala usona konservisto

Kruko kaj Baniko, laŭ feliĉa hazardo, fariĝas samtempe patroj. Ili renkontiĝas en la preferata drinkejo. "Ho!" ekkrias Baniko. "Kio okazas ĉe vi? Vi aspektas lacega!"

"Jes," oscedas Kruko, "la nova bebo vekiĝas ĉiunokte kriegante, kaj dum horoj neniu povas dormi en la domo. Sed vi aspektas freŝega."

"Fakte, jes," respondas Baniko, "ĉar mi trovis metodon por redormigi la idon: mi ĵetas ĝin en la aeron unu- aŭ dufoje, kaj tio tuj trankviligas ĝin."

"Nur tion?" miras Kruko.

"Jes, nur tion," kontentas Baniko.

Do, Kruko decidas provi la metodon de Baniko. Kiam la bebo ekploras, Kruko prenas ĝin kaj ĵetas ĝin en la aeron. Sed ĝi ne trankviliĝas, eĉ pli forte ploras. Kruko reprovas, reprovas, eĉ dekfoje reprovas, sen la esperata rezulto: la bebo daŭre ploregas.

La sekvan tagon li denove renkontas Banikon: "Ho," riproĉas Kruko, "via truko ne funkcias!"

"Ĉu vi ĵetis ĝin en la aeron?" scivolas Baniko.

"Jes, dekfoje!"

"Strange." pripensas Baniko. "Ĉe mi, tio sukcesas ĉiufoje. Sed endas mencii ke ĉe mi la plafono estas iom malalta...."

0334 n

[redakti] Kiel nomi bebon

Judo venas al sia rabeno kaj diras: "Mi bezonas vian konsilon. Mia edzino ĵus naskis filinon."

"Mazal Tov!"

"Dankon. Ĉu ni povas nomi la bebon laŭ unu el niaj parencoj?"

"Certe! Laŭ la juda tradicio vi povas doni al bebo nomon laŭ forpasintaj patro, patrino, frato, fratino, avo..."

"Sed ili ĉiuj ankoraŭ vivas!"

"Ho, mi treege bedaŭras aŭdi tion."

[redakti] Fruktoj

Super infanĉareto: „Tio estas belegaj ĝemeloj. Ĉu estas ambaŭ knabetoj?“

„Nur tiu dekstra, tiu maldekstra estas melono.“

[redakti] Malbela bebo

5956 n

Virino eniras aŭtobuson kun sia bebo. La stiristo diras: "Tiu estas la plej malbela bebo kiun mi iam ajn rigardis!" La virino iras al la fundo de la buso kaj eksidas kolera.

Ŝi rakontas al sia apudsidanto, "La stiristo ĵus insultis min!"

"Do iru tien kaj skoldu lin. Mi dume tenos la simion por vi."

[redakti] Ĝemeloj

„Sinjorino Juna, tiuj infanoj en ĉareto estas vere ĉarmegaj. Ĉu estas eĉ ĝemeloj?“

„Jes, estas.“

„Ne diru! Kaj ambaŭ estas viaj?“

Content Navigation