Belfrunto Iskarioto
El Neciklopedio
"Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro"
~ Zamenhof pri Beaufront
"Se nenio povas misiri, io tamen misiros."
~ Edward A. Murphy pri Beaufront
"Volapuko estas ideala, mi neniam superos ĝin :("
~ Beaufront pri si mem
Belfrunto Iskarioto (ankaŭ nomata aĉulo, fiaĉulo, fi-homo, ktp.) estis zamenhofa apostolo ĝis la ribelo kontraŭ la progromo nomata "Homaranismo". Dum liaj jaroj kiel fervora esperantisto li estis episkopo kaj fondis la Francan Eklezion por Esperantismo. Dum pluraj ribeloj kaj deviga forlaso de Esperantujo li retiriĝis al iom malproksima lando Idujo kie -laŭ la ida tradicio- li ricevis novan revelacion de Dio, t.e. "Detaloza Gramatiko di Ido". En la komenco liaj propraj parencoj ne volis kredi je li eĉ devis forfuĝi al la montaroj de la Esperanta Respubliko kie li gajnis multajn adeptojn inter la plej malkleraj vilaĝanoj. En la jaro 1907 de la Ida Kalendaro, li atakis Idujon kune kun liaj fidelaj disĉiploj Jesperseno (arogantulo), Miĉaŭo (azeno, fojn-kapulo, malsaĝulo, sencerbulo, senkapulo, stultulo, ŝtipo, napokapo) kaj Kuturato (babilulo). Baldaŭ la tuta popolo de Idujo konvertiĝis al Idismo kaj idistoj ne plu preĝis al Esperantujo kie estis la Zamenhof-tombo, sed al Idujo. Kiel devo ĉiu idisto (sekvanto de Idismo) devas preĝi:
[redakti] Esperantisma Versio
Laŭ la vidpunkto de la esperantistoj, registrita en la Biblio, Iskarioto ne estis profeto, heroo aŭ io tia. Li estis la perfidulo kiu vendis al la "Komisiono por la Altrudo de Murdiga Lingvaĉo" la sanktan profeton Zamenhof kontraŭ 20 francaj frankoj. Tial esperantistoj kaj idistoj batalis dum pluraj jarcentoj dum la Stel-militoj por la alpreno de La Sankta Fundamento.


