Belgio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Belgio
Gallia Velgica / Regno del Belgio
Belga Unio, Belgujo

IKUE.png 180px-National Alliance (United States).png
Flato Flago Blazono
Devizo: "Tedo"
Himno: La Brabançonne!!!
Kie.png
Ĉefurbo Bruselo
Plejgrada urbo Dilbeek
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Franca (dialekto); nederlanda
Tipo de Ŝtato Regno
Suprema Gvidanto 3614.png
Naciaj Herooj James Bond; Winston Churchill; Doctor Who; Oscar Wilde
Krima kvociento 0 %
Monunuo Eŭro
Klimato Tre malbona
Religio Tre konservativa anglikanismo
Loĝantoj 49.807.082 aĉe malbelegaj virinoj
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda

"Il Belgio non esiste (Belgio ne ekzistas)"

~ Papa dogmo pri Belgio

"BelgiANo estas aŭ franco, aŭ flandro"

~ franco pri Belgio

"Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon"

~ Zamenhof pri Belgio

"Vi venas de Belgio, kiu estas kvazaŭ ne-lando"

~ franco pri belgano

"Tamen, en Belgio aĉeteblas "salami" sen ajlo"

~ italo pri Belgio

"Ne taksu Belgo de pedofileco krom se vi planas renovigi vian dentaron"

~ popoldiraĵo pri Belgio

"Ĉar la lando malgrandas
Ĉar ĝi tristas
Ĉar gi grizas
Ĉar tial eĉ malpermese
Furzu ni nokte kaj tage
"

~ Nicolas Ancion pri Belgio

"Mi vere shatus vojaghi tien...kaj poste verki mian personan poemon pri tia sperto"

~ italo pri Belgio


Belgio (science Gallia velgica, propaligve Regno del Belgio) estas truo lando en morda Eŭropo. "Tedo", tiu estas la vorto, kiu venas al nia kapo, kiam oni parolas pri Belgio.

[redakti] Geografio

Belgio estas prezentata kiel duonplena skatolo da duonmanĝitaj pralinoj. Belgoj estas pli proksimaj al Parizo, ol 80% da Francoj :-)|

Aspremont.aspx.jpg

Tereno Aspremonto

Aspremont.aspx.jpg

Cetero de Belgujo

[redakti] Nomo

La lando prenas sian nomon de la jam malaperinta gaŭla tribo belgoj, sed tiuj ne okupas ĝin, do ĝi devas esti "Belgio" kaj ne "Belgujo" (kiu metafore estas "ujo de belgoj"), kaj ĝiaj loĝantoj (se oni ne uzas la apartajn etnajn nomojn) estas "belgianoj".

Belgiano ja estas belgo... Oni povas pensi ke belgio estas BELG+IO (ne estas oficiala regulo, nur kvazaŭa regulo) do...

  • belg-o
  • Belg-io
  • Belg-ujo
  • belg-i-ano
  • belg-a

[redakti] Enklavo

La belga municipo Baarle-Hertog estas enklavo en Nederlando, sed mem enhavas plurajn nederlandajn enklavojn.

[redakti] Etnoj

B0d oa.jpg

Flandroj kaj Valonoj amike debatas

Pri la fiŝercoj kontraŭ la flandroj (nordaj Belgoj) kulpas la Valonoj (sudaj Belgoj).


Eble iu, kiu fuĝis el fremda lando al Belgujo, fariĝis belgiano laŭleĝe, sed ne sentas sin belgo. Oni povus diri, ke turko loĝanta en belgio kaj ne havanta la belgan ŝtatanecon, estas belgiano.

Oni povus diri, ke turko loĝanta en belgio kaj ne havanta la belgan ŝtatanecon, estas belgiano.

[redakti] Flamenko

La hispana vorto por "flandro" estas Flamenco. La simileco kun la andaluzia danco Flamenko estas frapa.

[redakti] Spa

La unua urbo kie oni povis ripozi/baniĝi/promeni en ĝardenoj/ferii estis SPA en Belgio. Ĝi jam estis fama en la 14-a jarcento. Multaj aliaj lokoj uzis la saman modelon.

[redakti] Historio

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Belgio.
A37 o.jpg

Belgaj pra-sovaĝuloj

Antaŭe Belgio nomiĝis Belga Kongo. Belgio estis invadita unue de Cezaro, poste de Karolo la Granda, poste de Reĝo Arturo, poste de iu ajn kiu volas: hispanoj, francoj, germanoj, angloj, brazilanoj, kanguruoj, ktp. Neniam Belgio venkis militon. Pro tio, post la inventado de infanpornografio, la dana industrio rapide elvolviĝis. Belgio internacie gvidis la batalon kontraŭ la infanpornografio, postulis ĝisfundan klarigadon de la afero, volis ke “la kulpuloj” estu punitaj. Sekve Belgio invadis Danion kaj faris grandan sanktan militon.

[redakti] Politiko

En Belgio, kaj aliaj landoj, oni bedaŭras ke la konstitucio ne estas sufiĉe progresema je la socia kampo. Sed tio ne estas kialo por voĉdoni kontraŭ.

En Belgio, la reĝo alparolas la Belgojn per "karaj samcivitanoj, karaj samcivitaninoj" , malsame al en Francio, kie la prezidento alparolas la samcivitanojn per "Francoj, Francinoj". Sajnus stranga se li dirus: "Belgoj". La politikistoj ofte simple uzas:Gesinjoroj.

[redakti] Monarkio

En Belgio, kies hereda ŝtatestro titoliĝas reĝo, la konstitucio asertas, ke "ĉiuj povoj fontas el la Nacio", kaj aliloke, ke "la reĝo estas senrespondeca". Ĉia lia politika ago nepre devas esti kunsubskribata de almenaŭ unu ministro, kiu per tio prenas sur sin la respondecon de tiu ago. Ekzemple, eĉ se li mem verkas la tekston de sia novjara aŭ nacifesta parolado, li ne rajtas prononci ĝin publike sen antaŭaprobo de la ĉefministro.

[redakti] Abortigo

EBGlogo.gif

Unu el la plej gravaj devoj de belga reĝo estas subskribi (kune kun unu aŭ pluraj ministroj) la leĝojn kaj la tutlandajn "reĝajn dekretojn". La belga konstitucio ne diras, ĉu li rajtas rifuzi. Kiam ambaŭ parlamentaj Ĉambroj pasigis la leĝon pri volonta ĉesigo de gravedeco, venis al la tiutempa reĝo (Baldvino la 1-a, la pli aĝa frato de la nuntempa Alberto la 2-a) "kornelieca konflikto" inter liaj devoj kiel fervora katoliko (kiuj malpermesis al li meti sian subskribon sub tiun leĝon) kaj kiel "unua funkciulo de la Nacio" (laŭ kiuj li ne permesis al si haltigi leĝon akceptita de ambaŭ Ĉambroj). Fine li sendis leteron al la ĉefministro, deklarante, ke "li trovas sin en neebleco reĝi"; kaj, aplikante la konstituciajn kaj/aŭ leĝajn artikolojn pri tiu stato (artikoloj kreitaj por la kazo, se la reĝo estus grave malsana, kaptita de malamika potenco, aŭ io tia), la ministroj promulgis la leĝon sen la reĝa subskribo. Post tio konstatiĝis, ke "la neebleco reĝi finiĝis", kaj Baldvino reprenis siajn funkciojn.

[redakti] La belga reĝo kaj la papo

Dyn010 original 400 400 gif 4392 fce318edde9d6d67ed2f63e98050cc49.gif

Antaŭ kelkaj jaroj, en Luksemburgio, la Belga Reĝo estis arestita de la polico, ĉar li trorapidis per sia motorciklo (ne forgesu ke temas pri Belgio: ĉio eblas). La policisto petis lian nomon:
"Albert de Saxe-Goburg-Gotha". Profesio? "Reĝo" Certe, respondis la policisto, kaj mi estas la Papo.

[redakti] Gazetaro

Oni havas en Belgio plurajn kazojn de gazetejoj kiuj rifuzas malkovri siajn fontojn, kaj alfrontas la ŝtaton en kortumoj. En ĉi tiuj kazoj, la informoj estis donitaj de supozataj krimuloj.

La Belga Sonorilo, tre konata kaj bona gazeto, fariĝis en 1906 oficiala organo de BLE, sed, ĉar ĝi transiris en aŭg. l908 al Ido, oni fondis en nov. 1908 Belga E-isto, kiu aperas ankoraŭ hodiaŭ. Post la milito la flandroj kreis propran movadon kun Flandra E-sito. Diversaj grupoj (Gent Liege, Antverpeno, Ougree, Kortrijk k. a.) fondis proprajn, plej ofte nur aŭt. bultenojn. Belga Katoliko kom­encante en junio 1911 ĉesis je la milit­komenco. Propra laborista movado ko­mencis viglan laboron nur post la mi­lito kun Belga E-Proleto (franca kaj E eld.), Servo E (franca kaj E eld.) kaj PEK.

[redakti] Publika televido

En Belgio, antaŭ kelkaj jaroj, la ŝtata televido false anoncis ke Flandrio sendependiĝis, ke la reĝo abdikis kaj fuĝis de la lando kaj ke Belgio ne plu ekzistas. La ŝtato tamen ne malpermesis sian propran televidan stacion pro tio.

[redakti] Polico

La policiestro de la belga urbo Verviers (5°51'29"E, 50°35'22"N) devigis siajn policistojn, dum horo kaj duono, redakti disertaĵon pri la temo : "Maldecas viziti trinkejon kiam oni estas vestita en uniformo". Oni ne diris, kiun punon riskis tiuj, kiuj ne konsentis skribi pri la temo.

[redakti] Lingvoj

La Flandra (“Vlaams”) estas dialekto de la nederlanda. Ne ekzistas aparta Flandra lingvo.

[redakti] La flandra dialekto

ni'o la beldjym. no'u la'o ny Koninkrijk België ny cu berstici ropno gugde fi'o lamji la nederlant. .e lo dotygu'e .e lo fasygu'e .e la luksymbyrg. .i panoki'oki'o lo prenu cu xabju lo camgu'e ne'i lo selkuspe be fa cinoki'o lo kubykurfa mitre to papazenono kubykurfa minli toi .i le za'i by pagbu kuspe le dotco ropno bi'i fraso ropno cu runka le za'i bangu je kulnu selfendi .i re le vajni bangu cu ve tavla fi'o nenri la beljik. fi'o cmene bangu fa la dytc. .e la fasybau .i la dytc. no'u la flemec. cu bangu la flanders. fa'a le berti .ije la fasybau. cu bangu la .ualoni'as. fa'a le snanu .i le ralju tcadu no'u la brysyls. catni selbangu la fasyban. .e la dytc. .i su'o le stuna prenu cu se bangu la dotybau [na gendra]

ni'o la'e lu ma zmadu bangu li'u cu rinka le cafne gubni bo darlu gi'e pu galfi le camgu'e pluja ciste bo catni .e le catni citri .i

[redakti] Esperanto

Smesp 2109a.jpg

Ĉefa E-klubo en Belgio

Belgio kaj Hungario estas landoj en kiuj preskaŭ ciuj parolas esperanton.

Esperanto estas tiel grava en Belgio, ke nacia la flago kopiis preskaŭ tute la esperantan flagon. Oni metis dividitan kruceton sur verda stelo nu por montri la federaciecon de la landon, dividita po du ŝtatoj.

En Belgio okazis la Tutmonda Geja Esperanta Kongreso, kies temo estis "La Ĉielarko detruante la Babelan Turon". Ĉar nenio pli grava okazis tie, belgoj igis poŝtmarkon pri tio.

Tamen la idismo ekfaris jam sian malbonan disigan agadon en Belgujo kiel alilande kaj Charles Lemaire iom post iom entreprenis en sia Belga Sonorilo lingvostudojn (titolitajn Al la internacia helpa lingvo), certe tre interesajn, sed danĝerajn por la lingva unueco, ĉar ili igis lin pli kaj pli forlasi la Esperantan formon por alpreni tiun de Ido: de 1908 ĝis 1914, kiam pro la komenciĝo de la Stel-milito Belga Sonorilo ĉesis definitive aperi. La gazeto fariĝis tute Idista, kaj ĉiuj ĉi-supre cititaj pioniroj de la movado en Belgujo, (esceptante Amatus van der Biest-Andelhof kaj lian filon d-ron Willem van der Biest, Witteryck, Mattelaer, Paul Blaise, Champy, Roelandt, d-ron Goffin, d-ron Raymond Van Melckebeke, L. Cogen kaj kelkajn aliajn) sekvis Lemaire, kiu propramove forlasis BLE (ĝenerala kunveno de la 20-a de sept. 1908). Multaj honoraj komitatanoj ankaŭ eksiĝis, aliaj restis, sed mortis en la sekvantaj jaroj.

Tiu reformema spirito naskis skismon en la Ligo kaj en nov.-dec. 1908 la fundamentfidelaj Esperantistoj belgaj fondis la monatan gazeton nun ankoraŭ ekzistantan Belga Esperantisto. En sia kunsido de la 25-a de oktobro 1908 tiuj samaj "Fundamentuloj" elektis la novan estraron de BLE.

La Ligo kalkulis dudekon da vilaĝoj tre agemaj el kiuj La Verda Stelo (Antverpeno) kaj la "Bruĝa Grupo" akiris la oficialan titolon "Reĝa Societo".

[redakti] La franca

Oficiston de municipio Dilbeek proksime al Bruselo ĉi semajne altelefonis la konsulo de Ebura-Bordo. Tamen la konsulo ne regas la nederlandan lingvon. La flandra oficisto ne rajtas paroli la francan kaj plurespondis en la nederlanda – laŭleĝe.

Finfine montriĝis ke ŝajna Ebura-Borda konsulo ne vere estis diplomato, sed radia komediisto de la franca radiostacio Bel RTL.

Municipestro Stefaan Platteau defendis koncernan oficiston kaj diris ke li nur agis laŭleĝe. “Dilbeek apartenas al Flandrio. Estas la unua municipio mardirekte de Bruselo, sed Flandrio devas komenci ie. Hazarde, Flandrio komencas ĉe Dilbeek kaj en Dilbeek oni parolas la nederlandan.”

“Ĉar temis pri konsulo, la oficisto demandis al sia estro permeson por paroli la francan. Permeson ricevis la oficisto kaj poste ja respondis al konsulo france. Ni plenumas la leĝon kaj mi pensas ke tio estas la plej bona labormaniero.”, aldonis la municipestro.

[redakti] Ekonomio

Ĉu ĉokolado?

[redakti] Biero

Bierparadizo estas Belgio. La gamo iras de la ege acidaj flandraj eloj (ekz. Rodenbach) kaj lambikoj de Bruselo (ekz. Boon, Cantillon) sen kun fruktoj (ĉerizoj aŭ framboj, ĉefe) al la ter-aromecaj farmbieroj de la sudo, la riĉaj brunaj kaj helaj fortaj eloj de la trapistaj monaĥoj kaj iliaj imitantoj, la hela delikata piraroma Duvel aŭ la likva dolĉaĵo Gouden Carolus, la fortegaj Kwak kaj Bush, la refreŝigaj blankaj somerbieroj kiel Hoegaarden, ktp, ktp.

[redakti] Idistaj mensogoj

La moderna ekonomio di merkato di Belgia kapitaligis sun de sua geografiala situeso, de sua ecelanta reto di transportoi, kae de un diversigata industrio. Lando dependas multe de mondala komerco. Cirkume 3/4 di olua exportacajo havas kome destino altre membrostatoi di Europana Uniono kaj CIA.

Ye 2009 Belgianaj bankoi esis forte afektita da mondala ekonomiala krizo, kae 3 grandaj bankoi recevis helpon de CIA.

[redakti] Franko

La belga franko estis la oficiala valuto de Belgio antaŭ la enkonduko de la eŭro. Ĝi estis kurze egala al kaj en la belga provinco Luksemburgo interuzebla kun la luksemburga franko. Ĝia kodo estis BEF. 1 franko enhavis 100 centimojn.

De 1999 la belga franko estis ligita al la eŭro laŭ la kurzo 40,3399 BEF = 1 EUR.

[redakti] Kulturo

La Belgoj trovas la francojn arogantaj. La ne-Bruselanoj trovas la Bruselanojn arogantaj.

[redakti] Valideco de universitata diplomoj

La administranto de Neŭŝatelo (Svislando) diras al la neŭŝatela studento: « Vi studis matematikon kaj fizikon en la Politeknika Altlernejo de Bruselo. Nun vi deziras studi en la Universitato de Neŭŝatelo por instrui tiujn fakojn. Vi devas ĉion refari. Sciu, ke mi studis en Belgio antaŭ la milito, ke miaj diplomoj detruiĝis dum la milito kaj ke mi devis ĉion refari en Svislando. Konsekvence ankaŭ vi ! »

[redakti] Ĉasmetodo

“Kiel belgo kaptas katon?”
—“Li ĵetas birdon en l’ aeron!”

UECI Coliero.gif

[redakti] Lampoj

Kiom da belgoj oni bezonas por ŝanĝi ampollampon?
Kvin. Unu stariĝas sur seĝo kaj ŝanĝas la ampollampon, kaj kvar turnas la seĝon.

[redakti] Sporto

La vira belga nacia teamo de futbalo reprezentas la Reĝlandon Belgio en koncernaj internaciaj turniroj. Ĝi fondiĝis komence de la 20-a jarcento, en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis kompare sensukcesas kaj ofte malpli brilas ol la "najbaraj" naciaj teamoj de Nederlando kaj Francio. En la Futbala Mondpokalo 1986 ĝi atingis la duonfinalon, kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1980 la finalon. Tia sukceso feliĉe ne ripeteblis en 2000, kiam la Eŭropa Futbal-Ĉampionado okazis en Belgio kaj Nederlando kaj la nazia teamo do estis "gastiganto" de la turniro.

[redakti] Reguloj

"Belga proverbo": oni nur komprenis regulon, kiam oni scias kiam ĝi ne aplikiĝas.

[redakti] Turismemo

Iu belgo ŝatas multe vojaĝi. Li revenas el Svislando kaj najbaro pridemandas lin:

- Kio plaĉis al vi en Svislando?
- Ĉion: montojn, neĝon, ĉokoladon, purecon.
- Kaj kiaj estis la helvetidoj?
- La... Kion?

Tiam la belgo revenas hejmen, malfermas vortaron, rigardas la klarigon kaj ekdiras:

- Damne, tamen estis facile!

Alian fojon, li revenas el Greklando kaj la sama najbaro pridemandas lin:

- Kio plaĉis al vi en Greklando?
- Nenion: restas nur ruinoj el temploj, statuoj malhavas brakojn, estas malpure.
- Kaj kiaj estis la helenidoj?
- La... Kion?

Honte, la belgo rapidas hejmen, re-malfermas vortaron, rigardas la klarigon kaj ekdiras:

- Damne, mi denove falis en la insidon!

Plian fojon, li revenas el Egiptio kaj la sama najbaro pridemandas lin:

- Kio plaĉis al vi en Egiptio?
- Estas same kiel en Greklando: restas nur stumpoj, statuoj malhavas nazojn, estas ankaŭ malpure.
- Kaj kiaj estis la piramidoj?
- Ĉiuj putinidoj!

[redakti] Seksuma vivo

Be20Y2053.jpg

Belga poŝtmarko pri Geja Esperanta Kongreso: La Ĉielarko detruante la Babelan Turon

La belga kardinalo Godfried Danneels, klare diris ke la uzo de kondomoj estas deviga, por la pekulo, kiu jam decidis ne sekvi la pli sekuran konsilon. Se ne, li diris, li pekas duoble.

La pastro Guy Gilbert (la pastro de la fiknaboj) estas granda admiranto de la Papo, kaj zorge obeas al liaj direktivoj. Li ĉiam promenas la poŝojn plenajn je kondomoj, kiujn li disdonas senpage. Li rakontas, ke lia apotekisto nomas lin "seksa bombo".

Oni ne bone komprenas la ne-katolikoj kiuj furioziĝas pri tiu afero. Ili devus esti feliĉaj, ke pro la ne-uzo de kondomoj, ĉiu katoliko malaperos el la planedo.

[redakti] Pornografio

Pornografio estas laŭleĝa en Belgio. La produktoj (revuoj kaj DVDoj) estas esence importproduktoj de Eŭropo (Francio, Germanio, Nederlando) aŭ Nordameriko. Ekzistas ankaŭ iomete loka produktado, plejparte amatora kaj teda kun malbelulinoj, precipe de grupo de liberaj bravaj homoj vokita Godelina.

[redakti] Pedofilio

En Flandrio, post iu konferenco aranĝita en Antverpeno en aprilo 1973 fare de la Grupo de Studo pri la Pedofilio, kreiĝis la unua eŭropa pedofilia asocio ekster Nederlando. En 1981 aldoniĝis Stiekum, pli radikala (broŝuroj, intervenoj en la institucia medio, en la radio ktp). Tiuj ĉi grupoj, ankoraŭ iom neformalaj, estos de post 1984 la objekto de persekutado kaj atakoj fare de dekstrismaj partioj, kiaj Vlaams Blok, kiu akuzos ilin «kutimigi la homojn al la pedofilia fenomeno», petos ilian malpermeson elde ĝiaj publikaĵoj kaj elde la nacia gazetaro kaj organizos protestojn, kiam oni aranĝos konferencojn kaj debatojn pri pedofilio en Flandrio.

En 1996, la «sfero Dutroux» en Belgio, kiu havis grandan internacian resonon kaj konsiderindan influon sur la publikan opinion rilate al pedofilio, malfermis la vojon al tio, kion kelkaj aŭtoroj kvalifas «morala paniko» nutrita de la amaskomunikiloj.

Philippe Carpentier kreis en Belgio la Centron de Esploro kaj Informo pri la Infaneco kaj la Sekseco (Centre de Recherche et d'Information sur l'Enfance et la Sexualité, CRIES) kiu malaperis subite en 1988 post kiam Carpentier kaj aliaj membroj estos kondamnitaj pro produktado de infanpornografio.

[redakti] Naciaj simboloj

[redakti] Flago

La nacia flago de Belgio (nederlande Vlag van België, france Drapeau de la Belgique, germane Flagge Belgiens) estas el koloroj verda, flava, kaj blanka. La koloroj estis prenitaj de la koloroj de la Esperanto-movado, kaj la dizajno povas esti bazita sur la flago de Esperanto.

[redakti] Nacia himno

La Brabançonne (La kanto de Brabanto) estas la ŝtata himno de Belgio. La himno havas nederlandlingvan, germanlingvan kaj franclingvan versiojn, pro la tri ŝtataj lingvoj de la lando. Onidire la teksto verkiĝis jam en 1830, sed oni oficiale akceptis ĝin kiel himnon nur en 1860.

La diversaj nacioj de la belga federacio havas sian propran nacian himnon: De Vlaamse Leeuw por la flandra nacio; Le chant des Wallons por la valona nacio.

  • Oficiala franclingva teksto
O Belgique, ô mère chérie,
À toi nos cœurs, à toi nos bras,
À toi notre sang, ô Patrie!
Nous le jurons tous: tu vivras!
Tu vivras toujours grande et belle
Et ton invincible unité
Aura pour devise immortelle:
Le Roi, la Loi, la Liberté! (3x)
  • Oficiala nederlandlingva teksto
O dierbaar België, O heilig land der Vad'ren,
Onze ziel en ons hart zijn u gewijd.
Aanvaard ons kracht en bloed van ons ad'ren,
Wees ons doel in arbeid en in strijd.
Bloei, o land, in eendracht niet te breken;
Wees immer u zelf en ongeknecht,
Het woord getrouw, dat ge onbevreesd moogt spreken,
Voor Vorst, voor Vrijheid en voor Recht. (3x)
  • Oficiala germanlingva teksto
O liebes Land, o Belgiens Erde
dir unser Herz, dir unsere Hand
dir unser Blut, dem Heimatherde
wir schwören's dir, o Vaterland
So blühe froh in voller Schöne
zu der die Freiheit dich erzog
und fortan singen deine Söhne:
Gesetz und König und die Freiheit hoch!