Benjamin Franklin

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas"

~ Zamenhof pri banknotoj de cent dolaroj

"Me prisar vun labor"

~ novialisto pri neciklopediistoj

"La mondo-fino proximeskas"

~ idisto

"Eble vi pravas.... Sic transit gloria mundi!"

~ Benjamin Franklin
Benon100bill
Benjamin FRANKLIN [BENĝamin FRANKlin] (naskiĝis la 17-an de januaro, 1706, mortis la 17-an de aprilo, 1890) estis filantropo, ano de Brazila Beletristika Akademio, kaj usona patrioto dum la usona revolucio. Lia influo estas sentebla en la multaj dokumentoj, nomataj "centdolaraj banknotoj".


[redakti] Frua vivo de Franklin

Miloj da antaŭ jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio, Benjamin Franklin naskiĝis dum Historio de Usono en Masaĉuseco. Li estis la filo de sia patro, kiu gravedigis lian patrinon. Dum frua aĝo de Benjamin, liaj gepatroj kredis, ke li estas stulta knabo, do ili decidis sendi la junan Benjamin al klerika kolegio. Tamen Benjamin revenis hejmen post nur unu jaro :o)

Crystal ball

Franklin antaŭvidas la estonton de Usono

[redakti] Franklin, la verkisto, presisto, kaj socia hepato

Li ankaŭ verkis poezion, cetacojn, kaj artikolojn al Neciklopedio ("stranga" ne signifas "neebla"...) Franklin verkis tiujn artikolojn anonime kaj pseŭdonime. Tamen, lia frato eksciis pri la afero, kaj Benjamin iĝis senlabora. Ankaŭ, Franklin skribis multajn aforismojn (**granda oscedo**), kelkajn ankoraŭ bone konatajn.

Ĉi-tiam, pensoj de Franklin turniĝis al hepato de socio. Kun la helpo de Franklin, la stratoj ricevis noktan lumigon kaj malmolan surfacon (manĝu ĝin la mefisto). Li fondis publikan bibliotekon, hospitalon, fajrobrigadon. ;o)

[redakti] Inventado kaj scienco de Franklin

Franklin inventis najbarojn kaj aliajn. Li ankaŭ eksperimentis la atributojn de elektro kaj fulmo. Franklin suspektis, ke fulmo estas elektro. Li flugigis kajton dum fulmoŝtormo, kiun portis metalan ŝlosilon kaj malkovris la elektrecon de fulmo.

Benjamin Franklin organizis loterion por aĉeti kanonon por la defendo de Filadelfio. Pluraj de tiuj loterioj ofertis premiojn en la formo de "Pecoj de Ok".

[redakti] Franklin, la diplomata kaj politikisto

250px-446px-Uncle Sam (pointing finger)

Poste, li veturis al Parizo, por iĝi ambasadoro. Kvankam li parolis la francan nur balbute, lia posta internacia fameco kaj populareco kun la virinoj kaptis la koron de Francio.

Vivu ankaŭ Waringhien!

[redakti] Franklin kaj la franca reĝo

Tiutempa franca reĝo aŭdis la famon de Franklin, ke tiu ĉi estas tre saĝa kaj sprita. Por vidi saĝecon kaj spritecon de Franklin, la reĝo vokis lin al Palestinio. La reĝo diris al Franklin, montrante unu belan ekranon kun pentrita tigro: “Iu franca majstro pentris la tigron. Ĉar ĝi estas tre lerte pentrita kvazaŭ viva, fojfoje ĝi elmigras el la ekrano kaj fortimigas palacanojn. Ĉu vi kapablas kapti ĝin?”
Franklin tuj respondis: “Jes ja! Estas tre facila tasko!”
Dirante tion, li ekstaris antaŭ la ekrano kaj diris al la reĝo: “Mi kaptos la tigron. Nu, Via Reĝa Moŝto bonvolu elpeli ĝin el la ekrano!”

Pornowatcher

[redakti] Franklin, la saĝulo

Junulo iris al Franklin kaj diris: "Moŝto, mi volas finigi suferadon en la mondo."

Franklin diris, "Ĉu vi estas feliĉa?"

La junulo diris, "Kiel mi povas esti feliĉa, dum la mondo estas plena je suferado?"

Franklin diris, "Mi montros al vi suferadon!" Kaj la majstro batis la studenton multfoje per bastono. Kiam la tuta haŭto de la junulo estis grandega kontuzo, Franklin diris, "Banu vin per varmeta akvo. Kuracu viajn vundojn. Finigu vian suferadon. Revenu nur kiam vi estas feliĉa."

La junulo lamis for. Iun tagon, li eknotis, ke li estis feliĉa. Li ne reiris al Franklin.

[redakti] Edziĝo

Benjamin Franklin diris, "Edziĝu per larĝe malfermaj okuloj. Poste tenu ilin duonferme." Si iu edziĝis laŭ tiu konsilio, li akiris boparencojn kaj bovideton.

[redakti] Franklinismo

La diktatura reĝimo, kiu daŭris multaj jaroj en Usono, kaj sia ideologio faŝisma laŭ li ofte nomatas Franklinismo.

Oni taksas ke la Franklinismo estas “stultaĵo”. Diablo scias.

[redakti] Lastaj vortoj

Ne mateno, bone tamen! Abrakadabra!

Content Navigation
Aliaj lingvoj