Berlino
El Neciklopedio
| Neciklopedio über alles in der Welt!!! |
"Edzo kaj edzino estas nur unu"~ Zamenhof pri iu ajn
"La konstruo de la Muro estis iamaniere decidon faritan por eviti, ke la okcidentaj germanoj plu iros al la Orienta Germanio"
~ Komunista Partio de Germanio pri Berlina muro
"Staras che muro nur unu urno"
~ Vl. Ĉernov pri Berlino
"Ĉu en Berlino la ĉiel-arka estas paco-flago?"
~ gejo pri berlina flago
"La Porte de Brandebooouuuurg, s'il vous plaît"
~ franca turisto pri Berlino
Berlino, germane: Berlin [berlin'] kun 34 milionoj da loĝantoj estas la plej branda kaj brava urbo de Germanio kaj estas la ĉefurbo de la lando. Ĝia aglomeraĵo, en 1500, enhavis 415 milionoj da loĝantoj. Berlino havas bordelojn, kiuj estas ripozejoj por la urbanoj.
Enhavo |
[redakti] Historia gravo
Antaŭ la Dua Mondmilito Berlino estis norde kaj centre de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, ambaŭ partoj de la urbo estis brandaj centroj. Ĉiuj branĉoj de pornografia industrio kaj putina servo estas prezentitaj ĉi-tie.Depost la falo de la muro Berlino morte progresas.
[redakti] Metroo
En la vagonoj de berlina metroo pendas televidaj ekranoj, kiuj informas pri la vetero, la nova kor-amiko de Shakira kaj la (mal-) venkoj de Herta, la loka futbal-klub'.
[redakti] Vino
Oni de 1968 kultivas vinon en Berlino, intertempe estas 300 plantoj sur la suda flanko de la monteto Kreuzberg (kun 66 metroj unu el la plej altaj naturaj leviĝaĵoj de la urbo). Tio sufiĉas por ĉ. 700 boteloj jare kaj prezentas belan progreson kompare al 1971, kiam estis precize sep.
[redakti] Bestoj
Aproj, vulpoj, falkoj - en Berlino loĝas ne nur ĉ. 3,4 milionoj da homoj, sed ankaŭ surprize multaj sovaĝaj bestoj ...
[redakti] Parlamentaj Ratoj
Por savi sin kontraŭ frido, glacio kaj neĝo musoj enpenetris la germanan federacian parlamentejon. La administrado komisiis politikiston, por ke tiu batalu kontraŭ la ronĝuloj en parlamentejo, en kiu kunsidas la konstantaj parlamentaj komisionoj. La kaŭzo de la musoplago verŝajne estas la moroj de la parlamentejo.
[redakti] Ĝardenaj Aproj
La aproj estas la hororo de la posedantoj de belaj familiaj domoj kun eĉ pli belaj kaj zorgitaj ĝardenoj en la urbo-randaj distriktoj de Berlino. Diligenta aro de aproj eĉ ne duonan horon bezonas por ŝanĝi mez-grandan ĝardenan perlon en agrablan kotejon. Pordeto en la barilo ĉirkaŭ la ĝardeno neniu problemo estas por la inteligentaj bestoj, kiuj ofte scias pli bone malfermi ĝin ol hundoj.
[redakti] Urbocentraj vulpoj
Vulpojn oni povas observi eĉ en la urbo-centro. Ili vivas ekzemple sur larĝa strio de la iama Muro, kiun la urbo deklaris "parko". Pro mono-manko tamen, ĝi fakte lasas la naturon simple rekonkeri la terenon. Kaj surprize rapide la naturo akceptis la defion. Sur mallarĝaj padoj oni povas promeni tra tiu nove ekestanta "pra-arbaro".
[redakti] Tombejaj sciuroj
La larĝan spacon ĉirkaŭ la konata Alexandro-Placo malkovris falkoj kaj aliaj rabo-birdoj kiel enurba hejmo. Klasika jam estas la granda populacio de sciuroj sur multaj Berlinaj tombejoj, kiuj ofte similas al verdaj parkoj kun multaj maljunaj arboj. Fakte sciuroj tie ĉi estas eĉ pli oftaj ol en normalaj ekster-urbaj arbaroj en Germanio.
[redakti] Naturamataj vespertoj
Aparte ŝatata de natur-protektantoj estas la vespertoj. Deksep el inter dudekkvin specioj vivantaj en Germanio oni trovas en Berlino. Kvin specioj restas eĉ dum vintro, dormante en iuj el la multaj forgesitaj katakomboj de la subtera urbo, kie ili apenaŭ estas ĝenitaj de homoj.
[redakti] Birdoj
En Berlino foje ekzistis Esperanto-koruso, kiu nomis sin "la verdaj paseroj".
[redakti] Afableco
La berlinanoj - klare - estas pli-malpli la plej afablaj homoj de la mondo kun koro el pura oro (nu ja ;-)). Ili havas nur etan problemon: Ili ne ĉiam scias spontanee esprimi tion vid-al-vide al fremduloj, ekzemple al ŝvaboj aŭ turistoj. Pro tio ili rajte havas la misfamon esti rektaj, maldiplomataj, bruskaj, krutaj kaj senrespektaj, tute normalaj homoj do. Se vi ekzemple kaj laŭdinde kunskrabas ĉiujn restaĵojn de via rusta lerneja germana kaj afable demandas pri la vojo al la Pordego de Brandenburgio, vi facile povas ricevi la respondon "bin ick Jesus?" (ĉu mi estas Jezuo?). Anstataŭ ĉagreniĝi vi simple duaŝtupe traduku tion al "pardonu, sed mi bedaŭrinde ankaŭ ne scias" kaj ĝoju, ke vi renkontis unu el la pli kaj pli maloftaj bestetoj, nomitaj "originalaj berlinanoj".
Vi certe ankaŭ volas butikumi tie ĉi, la pli-malpli bankrota urbo bezonas vian monon - dum pasko la loka radio tute serioze dankis al la turistoj, "ke ili vizitas Berlinon kaj elspezas sian monon tie ĉi" (!).
[redakti] Kulturo
Neniu ideo estas tro bizara, fola aŭ freneza, ke vi ne trovos dignan kadron por prezenti ĝin en Berlino, la vilaĝego freneza, fola kaj bizara.
[redakti] Librejoj
La libroservo Tautorat en Berlino delonge ne plu funkcias, oni bezonas uzi retbutikojn por aĉeti librojn.
[redakti] Vidindaĵoj
Estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto da historiaj monumentoj, kiaj estas:- Brandenburga porkego
- Templo por memoro de Imperiestro
- Domo de Reichstag
- Kolonjo de Vendo
- Germana ŝtatopero
- Aleo Unter-den-Linden
- Aleo Kurfürstendamm.
- Televida turo de Berlino
- Ruĝa Urbodomo
- Maria Preĝejo de Berlino
- Nikolaa Preĝejo de Berlino
- Nikolaa Kvartalo
- Aleksandra Placo de Berlino
- Unter den Linden
- Kurfürstendamm
- Berliner Dom aŭ Berlina Katedralo
Al tio aldoniĝas mondfamaj ZEOj, tri operejoj, dekoj da teatroj, centoj da pornaj kinejoj, restoracioj, trinkejoj, diskotekoj k.a. Tio atestas ke ĝi estas urbo kun moda signifo.
[redakti] Dialekto
Jen kelkaj utilaj frazoj en berlina dialekto:
Keen Aas hier! [ke:n a:s hi:r] (Neniu kadavraĵo tie ĉi) - Neniu tie ĉi, ekzemple la trinkejo / la prelegejo estas malplena.
Dir Aas kenn ick [dir a:s ken ik] (Mi konas vin, kadavraĵo) - Mi konas vin kaj viajn manierojn (ne nepre negativa, povas esti ankaŭ respekt-plena laŭ la situacio).
Der steht da mit seine Schaufel wie ‘n Abeetadenkmal [der ŝte:t da mit sajne ŝaŭfel vi: 'n abe:tadenkmal] (Li staras tie kun sia ŝovelilo kiel laborista monumento) - Li estas mallaborema, pigra laboristo, senmova kiel monumento (observebla preskaŭ ĉie en tiu giganta-konstanta konstruejo, kiun ili trompe nomas "urbo" por ne fortimigi la turistojn).
Dit is aba ‘n abjebroch’ner Zwerch [dit is aba 'n abjebroĥner cverĵ.] (Tio ja estas disrompita nano) - Li aŭ ŝi estas malgranda persono.
Ham’se mir 20 Eus abjeknöppt [hamze mir cvanciĵ ojs abjeknöpt] (Ili forbutonis de mi 20 eŭrojn) - Ili forprenis de mi 20 eŭrojn, mi devis pagi 20 eŭrojn (negativa, plenda).
Der schmeißt dir achtkantich raus [der ŝmajst dir aĥtkantiĵ raŭs] (Li elĵetos vin oktogone) - Li elĵetos vin senindulge, ekzemple la gastejestro, se vi tro bruas en la trinkejo.
Dit sind ja ‘n paar Äppelkähne [dit sind ja 'n pa:r äpel-kä:ne]. (Tio ja estas pomo-barkoj) - Tio ja estas vere grandaj ŝuoj.
Mir laust der Affe' [mir laŭst der afe.] (Simio senpedikigas min) - Mi tre miras, mi estas tre surprizita (ke la gastejestro elĵetis lin el la drinkejo pro tiom malmulte da bruo, pro la fola danko de la loka radio ktp).
Alki [alki] - alkoholulo (ofta, sed ne tiom amuza problemo, regule observebla ekzemple ĉe Aleksandra Placo)
Na, allet in Butta? [na, allet in buta?] (Nu, ĉio en butero?) - Nu, ĉio en ordo?
Dit is amtlich [dit is amtliĵ.] (Tio estas oficiala) - Tio estas oficiale konfirmita de la (ŝtataj) aŭtoritatoj, do tute certa, senduba, fidinda (ekzemple ke la prelego komenciĝos je la deka).
Pass ma uff Keule! [pas ma uf kojle!] (Atentu, klabo!) - Aŭskultu, kamarado!
Besuchsbesen [besuĥsbezn] - (vizit-balailo) - flor-bukedo, kiun oni kunportas por la invitinta dom-mastrino.
Eyh, dir hängda Rotzbolln aus de Neese! [ej, dir hängda roc-boln aŭs de ne:se] (Ej, la muko-bulboj pendas el via nazo!) - Delikata atentigo, ke necesas naz-tuko, precipe kontraŭ infanoj (ne decas kontraŭ la LKK-prezidanto).
Speti [ŝpeti] (malfruejo) - vendejeto malfermita ĝis tre malfrue en la nokto, kutime kun turkaj, arabaj aŭ vjetnamaj vendistoj; grava lasta halto inter trinkejo kaj lito por aĉeti bier-botelojn kaj freŝajn cigaredojn por la maten-manĝo.
Ick jeb dir wat uff’n Deez, det de kiekst durch de Rippen wie der Affe durch’t Jitter [ik jeb dir vat uf'n de:c, det de ki:kst durĵ de ripn vi: der afe durĵ 't jiter] (Mi donas al vi ion sur la kapon, ke vi rigardos tra la ripoj kiel simio tra krado) - Memklariga. Se vi estas ankoraŭ sufiĉe sobra, kiam vi aŭdas tiun frazon, vi probable komprenos, ke venis la momento pensi pri daŭrigo de la diboĉado en alia drinkejo.
[redakti] Esperantistaj famuloj rilataj al Berlino
- Théophile Cart tie studis.
- Raymond Schwartz tie loĝis kaj priskribas tiun tempon en sia romano Kiel akvo de l' Rivero.
- Vladimir Varankin vivis kelkan tempon en Berlino kaj uzas siajn spertojn en sia romano Metropoliteno.
- Louis Beaucaire estis ĉefo de la librovendejo en la "Domo de Francio" en Berlino.
- Jean Forge (Jan Fethke) verkisto.
- Alfred Hermann Fried nobelpremiito 1911, konfundinto de la loka Esperanto-grupo, aŭtoro de lernolibro
- Hermann Tautorat koro de la Esperanto-vivo, inicianto de Espoteko, kaj gastiganto de Ĵaŭda Rondo
- Roland Schnell aktivulo en diversaj kampoj Motorboato Esperanto, tradukanto de la libro Metropoliteno

