Bertilo Venergreno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n
BW
"Tua odoro facas me l’efekto di boko di kloako male riklozo!"
~ Idisto al Bertilo

"Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas"

~ Zamenhof

"Se detala gramatiko estus ebla, mi mem ĝin skribus."

~ Zamenhof pri bertila eraro

"Bertilo estas saĝulo. Li edziĝis al germanino."

~ Germanino pri Bertilo

"Ho! Jen la malregulon de Esperanto vi montris!"

~ Lee Sau Dan pri Bertilo

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия pri Bertilo

"Por li mi estas bagatela kritikaĉanto de komunismo"

~ Milokula Kato pri Bertilo

"Bertilo Wennergren ĵus pakis version 1.0 de la Esperantigita WordPress"

~ Cindy McKee pri Bertilo
Berilo VENERGRENO (svedlingve Bertil Wennergren) (n. 956), 18-a grandmajstro de Templanoj, reiniciatinto de Esperanto, estas svena esperantisto, gramatikisto kaj prezidento de Usono. Li nuntempe loĝas en Seulo, la ĉefurbo de Sud-Koreio, kaj marton en la pordo de Germanio, en la vilaĝeto Ŝoseo.
2508 n

Bertilo estas ĝermanlingvano kaj edziĝis al germanino. ;)Li parolas Esperanton de 1980 a. K. , kaj estas ekde la jaro 1102 ano de la Akademio de Esperanto. Li estas Diktatoro de la Sekrecio pri Generala Vortaro en la Akademio. Li estas la motoro de la PMEG kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li ankaŭ verkis letargilibrojn de Esperanto por svenoj.

Berilo estis membrano de la bando AMBLE FIKI, kaj nun estas membrano de Permone.

Li estis prokrastita de la gaseto La Ondo de Esperanto kiel la Nerdulo de la Jaro 2006 pro la Plena Maniigo de Esperanta Gramatiko.

[redakti] Vivoverko kaj postefikoj

Lia influo al Esperanto similas tiun de Ŝejk Spiro al la angla. Li kreis multajn gajajn vortojn, sen kiuj jam nun oni ne povas imagi Esperanton, ekzemple "rolvorto", "rulvorto" kaj "relvorto". Neforgeseblan grandan skandalon kaj neripareblan damaĝon al la homara progreso li kaŭzis komparante vikipedion kun kotujo.

[redakti] Deveno de Nomo

Bertilo estas ilo por la Granda Berto (germane Dicke Bertha), granda kanono konstruita de germanoj dum la Unua mondmilito kaj "Venergreno" estas greno, kiun la rusa kosmoŝipoj "Venera" (Венера) prenis el planedo Venuso.

Merte5

[redakti] Pomaranismo

Pomaranismo estas la nova nomo, kiun Bertilo Venergreno donis ekde 2006 al sia interpreto de la gramatika kaj religia doktrino Esperantismo. Laŭ la PMEG "Doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn pomojn kiel siajn faratojn." La kontraŭloj de Bertilo fondis la Bananismon.

[redakti] Nova radiko

Oni proponas novan radikon. Ĝi estas "bert-". Ĝi signifas korekta uzo de gramatiko. De ĉi tio, oni povas krei verbo "berti" (uzi korekta gramatiko), "berto" (korekta gramatiko - ekz. "la libro ne havas berto), "berta" (gramatike korekta - ekz. "via leteron estas tre bertan"), kaj "bertilo" (ilo, kiu io uzigis por skribi gramatik-korekte).

[redakti] Fifamo

Mi iom esploretis kaj trovis, ke oni konsideras chi tiun sinjoron unu el la plej grandaj spamistoj de la mondo. En foruma mesaĝo li diris, ke lia nura celo estas, ke lia nomo abunde aperu en la Guglo.

[redakti] Ĉarlataneco

Se mi estus en la loko de Bertilo mi tuj preparus globkrajonojn kun la surskribo BERTILO, kiujn poste mi distribuus inter la esperantistoj. Kompreneble tiaj krajonoj kiuj skribas ĉiam perfekte berte valoras minimume 2 euron. Tiujn iomete malbonkvalitajn La BERTILAĈOjn oni povos aĉeti ankaŭ per unu sola eŭro. ;o) Se la prezo de la kongresumado altiĝis kiel ĉe ni la verdaĵoj, estas bone antaŭpensi pri la enspezo. Tiom pli ĉar la elspezon oni faras tre facile sed pri la enspezo oni bezonas ĉiam iomete cerbumi. (ne C.E.R Bumi: Centro de Esperantaj Reformemuloj, kromnomo de Kalocsay);o)

[redakti] Bertado

Berti estas klarigi Esperanton per Esperanto. Por berti oni bezonas Bertilon.

[redakti] Bertilo, la kato kaj la hundo

Laŭ Bertilo

La rolvorteto "de" povas montri multajn diversajn signifojn. Kiam "de" rilatas al aga O-vorto, ĝi povas montri kaj sencan subjekton, kaj sencan objekton. Kiam estas risko de konfuzo, oni povas uzi diversajn rimedojn por fari la sencon klara. Oni povas ekzemple uzi "fare de" por senca subjekto: "La vidado de la kato fare de la hundo."

Klare kaj utile, ĉu ne?



La senhumura Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Bertilo Wennergren.
Content Navigation