Bertilo Venergreno
El Neciklopedio
ESPERANTISTO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Tua odoro facas me l’efekto di boko di kloako male riklozo!"~ Idisto al Bertilo
"Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas"
~ Zamenhof
"Bertilo estas saĝulo. Li edziĝis al germanino."
~ Germanino pri Bertilo
"Ho! Jen la malregulon de Esperanto vi montris!"
~ Lee Sau Dan pri Bertilo
"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"
~ Абсурдопедия pri Bertilo
"Por li mi estas bagatela kritikaĉanto de komunismo"
~ Milokula Kato pri Bertilo
"Bertilo Wennergren ĵus pakis version 1.0 de la Esperantigita WordPress"
~ Cindy McKee pri Bertilo
Bertilo estas ĝermanlingvano kaj edziĝis al germanino. ;)Li parolas Esperanton de 1980 a. K. , kaj estas ekde la jaro 1102 ano de la Akademio de Esperanto. Li estas Diktatoro de la Sekrecio pri Generala Vortaro en la Akademio. Li estas la motoro de la PMEG kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li ankaŭ verkis letargilibrojn de Esperanto por svenoj.
Berilo estis membrano de la bando Amplifiki, kaj nun estas membrano de Persone.
Li estis prokrastita de la gaseto La Ondo de Esperanto kiel la Nerdulo de la Jaro 2006 pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
[redakti] Deveno de Nomo
Bertilo estas ilo por la Granda Berto (germane Dicke Bertha), granda kanono konstruita de germanoj dum la Unua mondmilito kaj "Venergreno" estas greno, kiun la rusa kosmoŝipoj "Venera" (Венера) prenis el planedo Venuso.
[redakti] Fifamo
Mi iom esploretis kaj trovis, ke oni konsideras chi tiun sinjoron unu el la plej grandaj spamistoj de la mondo. En foruma mesaĝo li diris, ke lia nura celo estas, ke lia nomo abunde aperu en la Guglo.
[redakti] Bertilo, la kato kaj la hundo
Laŭ Bertilo
- La rolvorteto "de" povas montri multajn diversajn signifojn. Kiam "de" rilatas al aga O-vorto, ĝi povas montri kaj sencan subjekton, kaj sencan objekton. Kiam estas risko de konfuzo, oni povas uzi diversajn rimedojn por fari la sencon klara. Oni povas ekzemple uzi "fare de" por senca subjekto: "La vidado de la kato fare de la hundo."
Klare kaj utile, ĉu ne?