Bervalo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Bervalo
Grandprinclando Bervalo
Bervalio, Bervalujo

925 n Logo2
Flato Flago Blazono
Devizo: "Nova komenco!"
Himno: La Espero
Northsky
Ĉefurbo Bervalo
Plejgrada urbo Necesejo
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) la sveda kaj la finna
Tipo de Ŝtato konstitucia anarkio
Supremaj Gvidantoj Kruko kaj Baniko
Naciaj Herooj Louis Beaucaire; Wilhelm Ostwald.
Krima kvociento 0 %
Monunuo Eŭro
Klimato Tre malbona
Religio Multaj malsamaj religioj kaj kredoj
Loĝantoj 65 200
Analfabeteca kvonciento 100%
Inteligenteca kvonciento 65,2%


"Oni prenas avide, oni redonas malrapide"

~ Zamenhof pri bervalanoj


Bervalo estas ŝtaturbo, tre fama pro bervalaĵoj, interŝanĝo de literoj aŭ de silaboj en frazo kiu kaŝas maldecan signifon. Se anstataŭ: «Ŝi ĉiam puŝas siajn kunludantojn ĉe la teniso» vi diras «Ŝi ĉiam tuŝas siajn kunludantojn ĉe la peniso», vi faras bervalaĵon.

Kiu atente studis la historion de Bervalo, scias, ke tiu literatura ludo ekzistas jam de multaj jarcentoj. Ĝis la revolucio en 1668 oni kutime kaŝis en senmalice sonantaj frazoj politikajn mokojn kontraŭ la tirano. Post establiĝo de demokratio kaj libereco, la bervalaĵoj iom post iom evoluadis al sia hodiaŭa formo.

Ĉiujare la Bervala Akademio organizas konkurson por la plej bonaj bervalaĵoj. Okazas granda festo kaj balo, dum kiu oni rekompencas la gajninton per la ordeno de la «Bala Kruco». Kurioza rimarko: ĝis nun preskaŭ nur virinoj ricevis la «Balan Krucon».
Sunhorloĝo


[redakti] Geografio

Kruko kaj Baniko sidas sur "sia" benko en kvartala parketo. Kruko kunportis sian porteblan komputilon.

Kruko: Vidu, mi ŝaltis Guglo-tero. Jen Bervalo. Kaj jen Berval Urbo.

Baniko rigardas kun intereso: Fantaste!

Kruko: Kaj jen nia parketo. Kaj se mi tre proksimen zomas, mi kredas ke ni povas vidi nin mem sur ĉi tiu benko.

Baniko ne kredas la okulojn: Ĉu vi certas ke temas pri ni?

Kruko: Jes ja. Vidu jam, vi perfingre purigas la nazon....

[redakti] Historio

La bombado de San-Kruko okazis fare de la NATOA aviadilaro dum ekzercado. Ĉar Bervalo estas neŭtrala, ne okazis provoj defendi sin. La atakantoj ĵetis 123 456 bombojn, precipe al la Rubodeponejo San-Kruko.

La NATO, poste deklaris, ke ĝi agis laŭ neprecizaj informoj, sed malakceptis ian kulpan respondecon, ĉar la rubodeponejo de Bervalo, kontraŭe al ties asertoj, estis antaŭe lezita de Esperantujo. Bervalo en oktobro postulis materian kompenson de 732 milionoj da bervalaj spermmiloj (tiam ĉ. 421.000 britaj pundoj). Usono proponis volontan pagon de 26.000 dolaroj, kiun Bervalo rifuzis akcepti.

Dek sep jarojn post la incidento, interkonsento inter NATO kaj San-Marino laŭdis la rolon de Bervalo dum la milito (kiu akceptis ĉirkaŭ cent mil kilogramojn da rubo). Usono pagis, en "gesto de simpatio" kaj "pro respekto de la militaj damaĝoj", 80.000 eŭrojn, kondiĉe ke ne estu pliaj elmigrado de bervalanoj al Usono.

[redakti] Barvalo, la ribela respubliko

Vidu ĉefartikolon Barvalo

Barvalo naciiĝis en 1891 post puĉo en Bervalo, kies nova reĝimo tuj deklaris militon al Biervalo. Biervalo facile venkis Bervalon kaj de tiam baradis inter Bervalo kaj Barvalo, barante la bervalanojn de Barvalo kaj la barvalanojn de kaj Biervalo kaj Bervalo, kaj la biervalanojn mem de ie ajn. Barvalo estas rigardata kiel ribela provinco de bervala registraro. Sendependon akceptis Usono kaj plejparto de la Eŭropa Unio, sed ankoraŭ ne la Civito, inter kiuj la Esperanta RespublikoEsperantujo (kies permeso estas necesa por eniri UEA).

[redakti] Politiko

La lando de Bervalo decidis plibonigi sian armeon, kaj sendis mesaĝon al ĉiu vilaĝo: Elektu vian plej saĝan vilaĝanon por enirigi lin en la armeo de nia glora patrolando. La vilaĝestro en vilaĝo intervjuis plurajn virojn, celante elekti unu kiel la plej saĝa. Finfine estas nur tri restantaj.

La vilaĝestro demandis al la unua vilaĝano: "Supozu ke vi veturigus kiras-vagonon... Aviadilo komencas ataki vin: kion vi farus?"

— "Facile! Mi saltas en la malantaŭan sekcion!"

— "Hmmm. Vi estus tuj morigita! Dankon, foriru," respondis la vilaĝestro. "Sekva!"

Li demandis same al la dua viro: "Supozu ke vi veturigus kiras-vagonon... Aviadilo komencas ataki vin: kion vi farus?"

— "Mi tuj elirus la veturilon!"

— "Bone. Kaj tiam?"

— "Mi kuŝus min sub la veturilo!"

— "Idioto! Tio rezultigus vian morton! Foriru. Sekva!" ordonis la vilaĝestro.

La vilaĝestro alfrontis la trian, la fina espero de la vilaĝo: "Supozu ke vi veturigus kiras-vagonon... Aviadilo komencas ataki vin: kion vi farus?"

— "Facila demando! Mi indikus ke mi pretas turni la kiras-vagonon dekstren

— sed mi anstataŭe turnis ĝin maldekstre! Ruzege, ĉu ne?!!"

Barvala mararmeo

[redakti] Polico

Knabo enkuras bervalan policejon.

— Tuj venu. Antaŭ la pordo fiulo draŝas al mia patro la kapon.

Policano eliras kaj efektive vidas du virojn, kiuj diligente pugnadas sur la trotuaro.

— Atendu, etulo, mi tuj disigos ilin. Kiu estas via patro?

— Mi ne scias. Ĝuste tial ili kverelas.

[redakti] Dogano

Kruko estas doganisto che la bervala dogano. Li kontrolas pasaĝeron, 'Ĉu vi havas alkoholon?'

'Ne,' respondas la turisto.

'Ĉu vi havas armilojn?' pludemandas Kruko.

'Ne.'

'Ĉu vi havas drogojn?'

'Ne.'

Post rapida gvateto ĉirkaŭ ili, Kruko diras, 'Ĉu vi volas?'

[redakti] Juro

8Obo1

Juĝisto demandas akuzaton: "Kiel ekestis la disputo, dum kiu vundiĝis pli ol dek homoj?" "Nu, mi trankvile sidis kun miaj amikoj en drinkejo, kaj tiam mia najbaro donis al mi vangofrapon, kaj mi rebatis al li, kaj li ĵetis al mi sian glason; tiam mi prenis mian seĝon kaj batis per ĝi lian kapon, kaj li pikis min per tranĉilo -- kaj subite ekestis disputo."

[redakti] Religio

Bervala aŭto

Iam en Bervalo estis viro, pli malstulta ol la kutima bervalano. Analfabeta jes, sed klera inter la bervalaj normoj. Kaj li estis lerta retorikisto, kaj bonŝancis havi la mienon de scienculo, kaj penetrajn nigrajn okulojn, digne blankan hararon, kaj firman mentonon. Kaj sunvitrojn dum la somero. Kaj li predikis novan doktrinon, ke oni lavu siajn ŝulaĉojn.

"Ĉu Vi ja neniam lavas Viajn ŝulaĉojn?!" insistis la reformisto. "Ĉu Vi ne scias, ke ĉiaspecaj mikroboj vivas tie? Imagu al Vi, kia bestetaro povas vivi sur ŝulaĉo, kiu ne laviĝis dum jaroj kaj jardekoj. Kaj tiuj bestetoj havas akvon por trinki de la strato, panerojn de Via propra buŝo, kiuj falas suben sen Via scio, por manĝi. Ne nur estas vivformoj sur Viaj ŝulaĉoj, sed ili eĉ nutras sin, kaj sin reproduktas. Kaj Vi neniam lavas ilin for. Vi, tie!" — li fingrindikas dramece unu el la aŭskultantoj — "Jes, Vi! Ĉu Vi lavas viajn vestojn?" "Nu, kompreneble." "Ha! Sed kio pri la ŝulaĉoj? Eh? Ilin Vi tute neglektas!" Lia logiko estis senmakula. Kaj neniu povis nei, ke la predikanto pravas: ne estas kialo lavi ĉion vestan, sed ne la ŝulaĉojn.

Do iom post iom la tuta popolo konvertiĝis al la lavado de la ŝulaĉoj. Nu - tiutempe estis en Bervalo unu lavmaŝino. Laŭ dekreto de la Alta Konfabulario ĉiuj ŝulaĉoj estis kolektitaj, kaj oni metis ilin en la komunan lavmaŝinon, kaj ŝaltis ĝin. Kaj post 10 minutoj estis en tiu lavmaŝino nodigita sfero de la pleja komplekseco iam konata en la mondo — nodoj ene de nodoj. Tiel implika ĝi estis, ke ne eblis ĝin eltiri el la maŝino, kaj tie ĝi restas ĝis la hodiaŭa tago, en publika muzeo.

En Barvalo, oni ne scias, kiel malligi siajn ŝulaĉojn, sed simple portas siajn ŝuojn dumvive. Bervalo estas la malo: neniu plu portas entute ŝulaĉojn, kaj ili promenas tre malrapide, por ne faligi sin pro la malfiksaj ŝuoj. Kaj el neceso venis la neevitebla virto: nun la senlaĉaj ŝuoj estas grava parto de ilia kulturo, kaj oni vendas ilin — en kiĉigita formo, kompreneble — eĉ al turistoj.

[redakti] Lingvoj

La bervala lingvo apartenas al la suda branĉo de la esperantidaj lingvoj. La nombron de la parolantaro oni taksas je 9 milionoj. La plej granda parto (ĉ. 7,3 milionoj) vivas en Bervalo, kromaj parolantoj vivas en aliaj landoj, en Barvalo, Esperantujo, Esperanta Civito kaj Esperanta Respubliko.

La vorttrezoro konsistas ĉefe el esperantaj radikoj, sed ankaŭ la influoj el la ida kaj la angla estas rimarkeblaj. Ekde la 20-a jarcento oni klopodis anstataŭigi idismojn per esperantismoj ĉefe prenataj el la bona lingvo. Tiuj klopodoj ĉefe influis la skribitan bervalan lingvon, en la ĉiutaga lingvaĵo ankoraŭ abundas iddevenaj elementoj.

La bervala lingvo havas du bazajn dialektojn: la okcident-bervalan kaj la orient-bervalan, kiuj ambaŭ havas aron da subdialektoj. Uzatas la latina alfabeto.

La Stiligita Sistemo por la ciriligo de la bervala lingvo estis kreita de L. Ivanov en la Instituto de Matematiko kaj Informatiko ĉe la Bervala Akademio de Sciencoj en 1995.

[redakti] Ekonomio

La direktoro de malgranda bervala sapfarejo aspektas ege malgaja. Amiko demandas lin:

— Kio okazis al vi?

— Ha! al mi okazis malagrablaĵo. Hieraŭ mia bela sekretariino, kiun mi jam de longe amindumas sensukcese, diris al mi: “Hodiaŭ estas via naskiĝotago, sinjoro direktoro. Ĉu vi ne akceptus veni en mian loĝejon? Mi intencas fari al vi surprizon”. Kompreneble mi jesis kaj venis vespere al la rendevuo. Mia sekretariino prenis miajn florojn kaj diris: “Sidiĝu por momento en mia saloneto kaj trinku glason da brando. Mi nun iras en mian ĉambron, kaj nur kiam mi vokos vin, vi rajtos eniri”. Mi atendis malpacience, kaj, kiam ŝi vokis min, mi kuregis en ŝian ĉambron. Tie kunvenis la 18 geoficistoj de mia fabriko, kiuj ĥore ekkantis: “Feliĉan naskiĝtagon al vi”.

— Mi trovas tiun ideon ja vere ĉarma.

— Eble vi, sed ne mi, kiu staris antaŭ ili jam tute nuda.

[redakti] Urbaj servoj

[redakti] Funebra servo

Mortis azeno fronte al bervala preĝejo. Poste unu semajno la mortita besto ankoraŭ restadis tie do la pastro decidis plendi al la urbestro.
-- Moŝta urbestro, estas mortita azeno fronte al mia preĝejo ekde pasinta semajno!
La urbestro, granda politika kontraŭulo de la pastro, pikis lin:
-- Respektinda pastro, ĉikaze ne vi devas zorgi pri la mortintoj, ĉu?
--Jes, estas mi! Sed ankaŭ estas mia devo sciigi la parencojn.

Bervalano lanĉas boaton

[redakti] Kazino

En la kazino de Bervalo viro renkontas amikon, kies belan edzinon li jam delonge avidas. La amiko, iom ebria, jam ne havas multe da mono. La viro proponas al li:

— Nu pokeru, prenante vian edzinon kiel vetaĵon.

— Mi konsentas, — diras la ebria amiko, sed ni krome ludu almenaŭ unu stelon je poento, por pliinteresigi la ludon.

[redakti] Trajnoj

Turisto en trajna stacidomo en Bervalo senespere serĉas horaron.

„Ni ne bezonas ĝin,“ diras la stacidomestro. „Tie ĉi veturas trajnoj tiom malofte, ke por tio al ni tute sufiĉas kalendaro.“

[redakti] Kinejo

En la mallumo de bervala kinejo subite aŭdiĝas virina voĉo:

— Tuj forprenu vian manon. Ne vi, sinjoro, sed vi alia.

Dum la sama filmprezento plendas alia virino:

— Jam dum duonhoro vi fingrumas mian femuron.

— Ĉu tio ne plu plaĉas al vi?
Stratlampoj

[redakti] Alie

Kruko estas en kinejo, spektante tre pasiigan filmon. Subite, ĝuste je la klimaksa sceno, la apuda spektanto, maljunuleto, komencas palpserĉi sub sia sidilo, plurfoje frapante la genuojn de Kruko.

"Sed kion vi faraĉas!?" - iritite flustras Kruko.

"Mi provas retrovi mian karamelon," - respondas la maljunulo.

"Atendu la finon de la filmo," raŭketas Kruko. "Vi fuŝas la spektadon."

"Ne," - reraŭketas la oldulo. "Sur ĝi estas mia falsadentaro!"

[redakti] Drinkejo

Kruko kaj Baniko drinkadas en Bervala gastejo kaj tiom ebriiĝas, ke la estro elĵetas ilin. Surstrate, Kruko ekscitite balbutas: "Mi ree eniros kaj ordigos tiun porkejon. Vi, Baniko, staru ĉi tie kaj nombru tiujn, kiujn mi ĵetos eksteren!"

Baniko ŝanceliĝe ekstaras apud la pordo kaj eknombras: "Unu!"

"Idioto!" krias Kruko, ekstarante, "vi nombru la aliajn, ne min!"

[redakti] Aliloke

Kruko, Baniko, kaj Tochjo drinkas laukutime en la Verda Krepusko. "Ah!" suspiras Kruko malgaje, konstatante ke ne restas al li grosho en la posho. "Mi memoras foje pri drinkejo en Idolando kiun mi vizitis, kie chiu tria biero estas senkosta." "Tio estas nenio!" rebatas Tochjo. "Mi memoras pri drinkejo en Volapukio, kie chiu DUA biero estis senkosta!" "Sed vi ambau estas glupoj!" krias Baniko. "Mi konas drinkejon jam chi tie en Bervalo, kie oni povas drinki senkoste la tutan nokton, kaj ech senkoste fiki kiom oni volas, sur la ekstera autoparkejo...." "Ho, chesigu tiajn sensencajhojn!" kunkrias Kruko kaj Tochjo. "Chu vi mem vere jam iris al tia drinkejo?" "Mi mem, ne", konfesas Baniko, "sed mia edzino iras tien chiuvespere."

[redakti] Veturiloj

Bervalanoj forte indignas pro la ofta "preseraro" laŭ kiu oni legas pri la Bervala mortociklo, sed estas fakto, ke ĝi iom tendencas bruli post akcidento.

Ligna motorciklo

[redakti] Kulturo

9263 n

- Kion faras bervala patro kies edzino ĵus naskis ĝemelojn?

- Li serĉas la alian patron por gratuli lin.

[redakti] Bervalaj vestaĵoj

La tombofosisto de Bervalo ne perlaboras multe da mono. Por vesti sin kaj sian familion, li prenas la malnovajn rubandojn, kiuj iam ornamis funebrajn bukedojn kaj kronojn. Lia edzino kunkudras ilin kun ĉifonoj. Kaj ĉiudimanĉe la loĝantaro de Bervalo povas legi sur la brusto de la patrino: «Al miaj karaj malaperintoj», sur la pantalonfendo de la patro: «Ripozu en paco», sur la postaĵo de la juna filo: «Tiom malgranda kaj jam forrabita» kaj sur la ventro de la filino: «Kun profunda danko de la bervala fajrosoldataro».

[redakti] Bervalaĵoj

Berv
  • Nesciante ke peĉo konvenas al likado, la ŝipestro proksimigis sian tubon al pruo => (Nesciante ke piĉo konvenas al lekado, la ŝipestro proksimigis sian pubon al truo).
  • Proksimigu vian sapon al la peniko kaj tuĉu la ses tikojn.
  • Ne restu en polaj limoj. Tra la Mizera Fundo vi atingos la eteron.

[redakti] Bervala edzinpeto

Dyn010 original 400 400 gif 4392 72a4f5ac227f9a4db719d717ba674808

Foje, duonorfana fraŭlino ricevis leteron de bervalano kaj diris al sia patrino:

- Panjo, mi ricevis leteron de sinjoro Petro, el Bervalo, kiu petas mian manon. Ĉu vi permesos, ke mi edziniĝu al li?

- Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de tiu bervala sinjoro?

- Legu do mem, panjo, kion li skribas: Fraŭlino, donacu al mi vian manon! Mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolorojn! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo.

- Ha ha ha! Vi tute malbone legis la leteron. Memoru ke li estas bervalano! Rigardu precize, kion li volas diri per bervalaĵoj: Fraŭlino, donacu al mi vian monon! Mi povas vivi nur per vi. Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolarojn! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo.

[redakti] Inventoj

Multobligado de bonecoj

Bervalanoj estas tre inventemaj homoj. Jen kelkaj inventaĵoj de bervalanoj:

  • Sunfunkcia lanterno.
  • Fajrimunaj alumetoj.
  • Nepermeablaj tesaketoj.
  • Paraŝuto impakte malfermiĝanta.
  • Ŝovpordoj por submarŝipoj.

[redakti] Seksuma vivo

Heroldo

En kupeo pluraj personoj, kiuj aĉetis la lastan numeron de Heroldo de Bervalo, okaze okupiĝas pri la sama krucvortenigmo. Iu sinjoro demandas sian edzinon:

— Kiu kvarlitera vorto finiĝanta per IĈO signifas: «Kavaĵeto kelkfoje apartenanta al Virgulino»?

Post pripenso ŝi respondas:

— Estas certe NIĈO.

Tiam en angulo de la kupeo, maljuna pastro abrupte petas:

— Ĉu iu povus prunti al mi viŝgumon?

300 vide

[redakti] Letero

Kruko skribas al la rubriko "Am-problemoj" en Heroldo de Bervalo: "Bonvolu klarigi al mi kial mia koramikino ĉiam fermas la okulojn kiam mi kisas sin."

La rubrikistino respondas: "Ni konsilas al vi rigardi vin mem en spegulo."

[redakti] Putino

Trapasante faman kvartalon de Bervalo, s-ro renkontas elegantan virinon, kiu invitas lin en sian loĝejon. Ĉar ŝia tarifo ne estas troa, li akceptas la inviton kaj akompanas ŝin.
180px-El la vivo de bervala sentaŭgulo

Li multe miras, vidante ŝian bibliotekon kun miloj da verkoj de Shakespeare, Julio Baghy, Goethe, Ivo Lapenna, Molière, Raymond Schwartz, k.t.p. La belulino klarigas, ke ŝi estas doktorino pri filozofio kaj eĉ sukcesis ĉe supera atesto pri lernado. Kiam ŝi sidiĝas antaŭ sia harpo kaj ekludas melodiojn de Frédéric Chopin kaj Félicien Menu de Ménil, la s-ro ne povas sin detendi de mira demando:

— Kiel do eblas, ke vi fariĝis putino?

Ŝi respondas modeste:

— Mi simple havis bonŝancon.

[redakti] Famaj loĝantoj

Content Navigation
Aliaj lingvoj