Besto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉiuj bestoj estas egalaj. Sed iuj bestoj estas pli egalaj ol aliaj"

~ Orvelo pri Besto

"Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo."

~ Morteza Mirbaghian pri Besto

"Kontraŭ bestoj ĉiu homo estas kia naziisto"

~ Isaac Bashevis Singer pri Besto

"Ĉiu besto zorgas pri sia nesto"

~ Zamenhof pri besto


Besto estas besto. Nur stultuloj ne scias kio estas besto! Vere la hispanparolantoj povas konfuzigi bestojn al vestoj... Bone... Bestoj estas tiu aferoj kiuj funkcias sen elektromotoro (ne ili ne estas planedoj). Ho, mia kor'! Plantoj ne estas bestoj, ŝtonoj ankaŭ ne. Bestoj estas manĝuloj. Besto estas malhomo.

Kelkaj bestoj estas vivaj kaj studataj de biologio, aliaj estas mortaj kaj studataj de kuirarto.

Enhavo

[redakti] Utilo

Al kelkaj homoj, bestoj estas dioj, sed neniu kredas ke Dio estas besto!

Plejparto de homoj preferas manĝi bestojn, ĉefe ĉar multaj el ili estas faritaj el viando.

[redakti] Pornografia uzo

Belulinoj tre ŝatas bestojn por edzigo, multaj homoj seksumas al ili eĉ sen edzigo, pri tio, oni rakontas historieton:

Kolonelo estis elektita por labori en malgranda landlima fortikaĵo, kie ne ekzistas virinoj. Post unu monato la kolonelo ekmaltrankviliĝis pro la manko de virinoj kaj demandis al sia asesoro: - Kiel la viroj de ĉi tiu fortikaĵo kontentigas sian seksan malsaton? - Estas facile: ĉe la riverbordo vi trovos ĉevalinon, kiu... - Sufiĉe! Ĝis revido! Sed, poste kelkaj tagoj, la kolonelo ne plu suportis kaj iris ĝis la rivero, li notis ke pluraj viroj staras en vico malantaŭ la ĉevalino. Diskrete, la kolonelo restis en la lasta loko de la vico, sed la soldato, kiu estis antaŭ li, diris: - Ne, S-ro Kolonelo! Vi estas superulo! Do, ni ĉiuj permesas ke vi estu la unua persono, kiu uzos la ĉevalinon. Kiam la kolonelo jam estis malantaŭ la ĉevalino, li mallevis siajn pantalonon kaj kalsonon kaj ekseksumis la ĉevalinon. Vidante tion, ĉiuj en la vico ekparolis: - Hoooooo!!!! Kiam la kolonelo finis seksumadon, la unua viro de la vico klarigis al li: - S-ro kolena moŝto, estas kompreneble ke vi estas afliktita, sed la bordelo troviĝas ĉe unu kilometro en la alia bordo de la rivero!

[redakti] Nepornografia uzo

Bonalingvanoj ŝatas meti bestojn en bestoĝardenoj sed PIVanoj preferas meti animalojn en zoo (vidu malsupren).


[redakti] Kuirarta uzo

Juna mastrino (aranĝante kun la kuiristino la manĝotabelon por vespera kolektiĝo) : Por la dua manĝo ni prenos angilon! — Kuiristino : Kiom vi ordonas, ke mi prenu, sinjorino? — Mastrino : Mi pensas, ke estos sufiĉe ĉirkaŭ dek metroj!

[redakti] Vegetaranoj

- La kaŭzo de mia vegetaraniĝo estas mia opinio, ke estas malĝuste mortigi senkulpajn bestojn.
- Ĉu vi opinias, ke estas pli delikate formanĝi la furaĝon de ili?

[redakti] Sovaĝaj bestoj

Ploregas bestoj en arbaro: Leono kompilas la liston de tiuj, kiujn li manĝos dum diurno. Ĉiuj adiaŭas kun siaj kunfamilianoj.
Leono: - Leporo, vi venos al mi... por vespermanĝo!
Leporo: - ..Sed... Ĉu eblas - ne veni?
Leono: - Do, "leporon"... mi forstrekas.

[redakti] Bestoj de Aŭstralio

En Aŭstralio troviĝas bestoj, kiuj tre malsamas la bestoj de aliaj landoj. Notindaj ekzemploj -- la kanguruo, la kialo, la ornitorinko, kaj la edzino.

[redakti] Marbesto

Marbesto aŭ marulo estas besto, kiu loĝas en la maro; ekzemple la fiŝo, la sireno, la giganta polpo.

[redakti] Bestoprotekto

Estas malbone vundi la bestojn. Do vi estus batonta eĉ ne hundon, kiu estas provanta tramordi vian gorĝon.

[redakti] Besto kaj religio

Oni demandis la filozofon Malebranche pri la kaŭzo de la suferoj de la bestoj.

— Ke la homoj suferas, tio ĉi estas komprenebla : Adamo manĝis la malpermesitan frukton; sed por kio suferas la bestoj?

— Eble ili manĝis malpermesitan fojnon, respondis Malebranche.

[redakti] Lingva noto

Apud la esprimo "besto" kelkaj Esperantistoj ankaŭ uzas la esprimon "animalo". Tiuj kiuj uzas "animalo" kutime argumentas, ke "besto" estu uzata nur por ne-homaj bestoj (kiel laŭ la PIV-a difino de "besto"), dum en biologio oni uzu "animalo" por emfazi, ke inkluziviĝas homoj. Tiuj Esperantistoj estas fuŝaj aĉaj fiaj nerdoj, kiuj ne havas ion plibonan por fari.

[redakti] Vidu ankaŭ