Beyoncé Knowles

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Beyo

" Interese. "

~ Adele pri ĉi tiu artikolo

Beyoncé Giselle Knowles ( Esperantigite Bejonse Ĵizel Noŭlz) (* 1981 en Barack Obama, Teksaso) estas usona ritmenblusa kaj soula kantistino kaj aktorino. Ŝi estis membro ĝis 2005 en la ritmenblusa ingrupo Destiny's Child. Oni plej ofte mencias ŝin kiel Beyoncé, kiu estas samtempe ŝia artista nomo.

Ŝi sursceniĝis en aĝo de sep jaroj, kiel lernanto de dancista lernejo kaj ankaŭ kiel membro de la preĝeja koruso. Tie - en la koruso - konatiĝis ŝi kaj ŝia nepo Kelly Rowland kun la pli postaj bandanoj Latavia Roberson kaj LeToya Luckett. Patro de Beyoncé, Mathew Knowles apogis komencon de formiĝo de Destiny’s Child en 1990. Anstataŭ Latavia kaj Letoya alvenis en 2000 Michelle Williams kaj Farrah Franklin.

Dum tiuj 10 komunaj jaroj, la junulinoj iĝis unu el la plej popularaj R&B-grupo, kiu vendis pli ol 33 milionojn da albumoj kaj ricevis du Grammy-premiojn.

La membroj de la grupo decidis en 2001 memstariĝi. Plej sukcesa el ili iĝis Beyoncé.

Ŝi komencis sian aktorinan karieron per la Mtv-produkto Carmen: A Hip Hopera. Ŝi aperis en 2002 en ĉarma rolo de Foxxy Cleopatra en amuzfilmo de Austin Powers: Ora ilo. Samtempe aperis ŝia unua albumeto Work It Out. Beyoncé poste laboris kun Ja.ref>Tiu umo vastega, ampleksa, sopirema, tiu esperigita tero de l'animo, kiun ni kutimas signi per la nomo «Rusio».</ref>

Ŝia albumo Dangerously In Love aperis en junio de 2003 kaj alportis por ŝi kvin Grammy-premiojn, du Soul Train Award, kaj tri Bet Award.

Ŝi ankaŭ rajtis kanti la usonan himnon antaŭ plurmilionoj da spektantoj en malfermo de la Superbowl. Beyoncé partroprenis en la fama helpkoncerto 46664 en 2003.

En septembro de 2006 aperis dua soloalbumo de Beyoncé Knowles: B'Day

[redakti] Drinkado

0-123

En gastejo mendas Beyoncé bieron. Kelnero miras: „Ĉu vi trinkas bieron?“

„Ne, sed por fruktsuko mankas al mi unu dolaro.“

[redakti] Aktorado

„Panjo, kiu estas filmstelo?“

„Aktorino.“

„Kaj ĉu aktoro estas filmluno?“


[redakti] Familia vivo

0-18

Mi volus ŝin en mia haremo

Iras patrino Knowles tra parko kaj vidis, ke ŝia deksesjara filino Beyoncé ĉikaŭbrakas iun junulon. Ekvokas je ŝi: „Tuj lasu tiun fraŭlon!“

„Mi ne forlasos, mi vidis lin unua!“

[redakti] Dubo

Demandas Beyoncé la patrinon: „Kial vi tiel frue edziniĝis?“

„Pri tio kulpas vi.“

[redakti] Amo

1417

Beyoncé estis tipa usonana knabino

„Beyoncé, kiun vi amas pli multe, la patron aŭ la patrinon?“

„La patron, tiu ne estas dum la tuta tago hejme.“

[redakti] Mono

Beyoncé vane petas patrinon, ke ŝi donu al li monon. „Panjo, kiam vi donos al mi monon, mi diros al vi ion interesan pri paĉjo.“

„Bone, jen mono. Kio estas kun paĉjo?“

„Li faras kun nia najbarino la samon, kiel vi kun nia najbaro.“

[redakti] Fumado

Miras tabak-vendisto: „Ĉu tiom da cigaredoj vi aĉetas por via patro?“

Beyoncé: „Ne, tio estas por nia tuta klaso.“

[redakti] Dancado

Najbaro: „Kion vi festis hieraŭ, ke vi dancis en ĝardeno?“

“Ni ne festis, Beyoncé sukcesis renversi abelujon.“

[redakti] Edukado

„Sinjorino Knowles, mi miras, kiel modele vi edukas vian Aŝlejon.“

„Tio estas facila. Ĉiam mi imagas, ke mi edukas fremdan infanon, kaj fremdajn infanojn oni ja edukas facile.“

[redakti] Krioj

170p

Patrino revenis hejmen kaj demandas al Beyoncé:

„Kia krio estas en al apuda ĉambro?“

La filo: „Avo klarigas al la patro, kiel ĝuste plenumi mian hejmtaskon.“

[redakti] Helpo

Eta knabo vane provas atingi sonorileton. „Atendu, mi helpos al vi,“ diras Beyoncé kaj premas la sonorileton.

„Bone, knabino, kaj nun ni kuru.“

[redakti] Aliaj laboroj

Beyoncé interesiĝas en entrepreno pri laborloko.

Estro: „Ni tre volonte dungus vin, sed ĉe ni estas nenio por fari.“

[redakti] Omaĝo

Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al ŝi.

[redakti] Notoj

Content Navigation
Aliaj lingvoj