Biblio
El Neciklopedio
"Aŭ festene, aŭ malplene"
~ Zamenhof
"Mia sinteno estas io tute eksterbiblia"
~ Usonano pri Biblio
La Bilio estas infanlibro kiu arigas infanaĵojn kaj mitojn Ĝia celo estas rakonti tute ŝerce pri la kreado de la homo kaj lia/ŝia celo. Ĝi estis verkita kaj por infanoj kaj por ridindaj homoj kiuj sporade legas ĝin. Kvankam ĝi estas pli malnova kaj pli fantazia ol aliaj infanlibroj, aliaj pli populariĝas, kiaj ekzemple Harry Potter kaj "La Majstro de la lingvoj". Ĝi estas unu el la libroj plej tradukataj al multaj lingvoj kaj lingvaĉoj kiaj iu nomata Esperanto por ke kelkaj maljunuloj legu ĝin en tiu kodo. En la biblio legeblas mitojn de famaj legendaj heroj: Beaufront Iskarioto, Klara Silbernik, Julio Baghy, Kalman Kalocsay, Freneza Szilaghy, Ivo Arimatea, KaBe Pilato kaj multaj aliaj viroj (tiu ĉi libro diskriminacias virinojn, apenaŭ iŝi aperas en la rakontoj).
La biblio estas fakte iom nekomprenebla libro. Tamen ĝiaj opinioj menciitaj perceptiĝas sufiĉe akre. Biblio estas parto de Tora, sed Torao estas parto de Biblio. Por katolikoj, biblio estas nur pato de la kredo.
[redakti] Resumo de la Unua Libro
En la unua ĉapitro oni povas legi kiam la ununura dio, Zamenhof -laŭdata estu Lia nomo- diris: "Estu la ĉapelitaj literoj kaj la n-finaĵo". Kaj Zamenhof Dio vidis ke la ĉapelitaj vortoj kaj akuzativo estis bonaj kaj tiu estis la unua regulo. Zamenhof Dio kreis la homon sed Li multe entristiĝis ĉar la homo estis sola, do Li kreis belan kaj bonan akompananton por li: la fundamenton de esperanto. Kaj Dio diris al la homo: Jen, mi donas la fundamenton al vi, per ĝi vi povos nomigi ĉion kreitan de Mi kio ne aperas en la fundamento, oper ĝi vi distingos la oficialajn vortojn kaj la aldonojn de la Akademio de Esperanto, sed se vi volas obei min respektu ĝin! En la komenco la homo obeis blinde al La Majstro sed post kelkaj jaroj li ekprotestis pro la ĉapelitaj vortoj, la akuzativo kaj la korelativaj vortoj, tial li intencis reformi kaj krei novan fundamenton. Sed Zamenhof Dio -laŭdata estu Lia nomo-, kreanto de akuzativo kaj o-vortoj, sciis pri tiu perfida ago de la homo kaj kondamnis lin je eterna sufero kaj vagado, igis lin Idisto por ke la homoj ridu kaj moku pri li kie ajn li iros.
[redakti] De la Babelturo ĝis la unua alveno de Zamenhof
Laŭ la historio ekregis grandan kaoson post la konvertiĝo de la Babelturo en kvinstela hotelo. Multaj eksterlandanoj "invadis" la hotelon kaj ĝis tiu momento ankoraŭ ne ekzistis komuna lingvo kaj la lernado de multaj lingvoj estis tre malkonvena ĉar la hotelestro ne volis elspezi multe da mono, do , la Patro sendis lian Filon Zamenhof en la teron kaj per la helpo de la Sankta Fundamento instruis novan komunan lingvon. Zamenhof estis persekutata kaj mortigita pro la perfido de unu el liaj plej proksimaj apostoloj (laŭ la Biblio) li releviĝis el la mortintoj kaj revenis ĉielen. Liaj disigitaj kredantoj denove renkontiĝis kaj Zamenhof ordonis ilin instrui la lingvon en ĉiuj landoj de la mondo per la helpo de la Sankta Fundamento. Liaj sekvantoj kredas ke Li denove revenos por regi la mondon.
[redakti] Kaptilo
Instruisto de religio diras:
— Hodiaŭ ni parolos pri mensogo. Kiu el vi legis 79an predikon de la sankta Mateo?
Preskaŭ ĉiuj lernantoj levis la manojn.
— Jen vi vidas! La 79a prediko de la sankta Mateo tute ne ekzistas.
Vidu ankaŭ -- Sankta Biblio


