Biblio kaj nifologio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas"

~ Zamenhof pri Biblio

"Religioni e diski fluganta. Nulo esas plu interesiva"

~ idisto

Multaj el la rakontoj de la Biblio rilatas al nifoj kaj eksterteranoj. Vere ili estis en la fono de la eventoj kaj mirakloj okazintaj antaŭ multmil jaroj.

Proksimume antaŭ kvarmil jare giganta kosmoŝipo surteriĝis sur la monton Sinaj. Sur la ferdeko de tiu veturilo alvenis la deputitoj de superinteligenta kosma civilizo. Sepdek reprezentantoj el la mult centmiloj da Izraelidoj, migrantaj tiuj en la dezerto, ricevis permeson por iri sur la ferdekon:
Kosmokajni1

“1. Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime. 2. Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li”.

“9. Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael. 10.Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara. 11. Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis”.

En la memoro de la homaro ĉi supra citaĵo estas pruvaĵo skribe restanta pri tio, ke la deputitoj de ne surtera civilizacio faris kontakton kun ni. Ni ne atendu, ke iam deputitoj el la kosmo eble iam faros kontakton kun ni, ja tio okazis. Proksimume antaŭ kvarmil jare… Ĉi tiu dokumet-romano, la Biblio, esploras el tute alia vidpunkto la troveblajn tekstojn en la Sankta verkaĵo. Tiu libro klarigas multajn surprizajn faktojn, kiuj estis flankenmetitaj ĝis hodiaŭ.

Oni havas malmulatjn dubojn, ke Lot, AbrahamoMoseo estis kontaktitoj; ke la “elohoj” de Genezo, same kiel la anĝeloj, estis tio, kio nuntempe oni nomas eksterteraj estaĵoj; ke la hebrea popolo estis uzita de la eksterteranoj por plenumi siajn celojn; ke Jona restis kaptita en la interno de nifo; ke la profeto Elija estis forkaptita de eksterteranoj; ke la profeto Danielo havis renkonton kun eksterterano; ke Ezekielo vidis surteriĝi kosmoŝipon; ke nifo gvidis la tri reĝojn ĝis Bet-Leĥem.

André Cherpillod verkis interesan ekzamenon pri la afero.