Biblioteko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras"

~ Zamenhof pri siaj libroj
1923-uea-bib.jpg

"Kiam mi pripensas mian gigantan bibliotekon, taŭgas poemo de esperantista poeto"

~ Ralph Dumain pri sia giganta biblioteko

"Ĝisnereveno!"

~ Hans-Georg Kaiser

Universitata Biblioteko

Jiří Kořínek

Miloj kaj miloj en plej diversa vesto
kuŝas sur bretoj, zorgeme registritaj,
pretaj regali vin, pretaj por digesto,
sennombraj pensoj profundaj, grandaj, spritaj.
Kiom da horoj pasintaj en kreado,
kiom da sento, da scio, da ekkono,
kiom da amo la nigropresa svato
al vi elmetas ĉi tie por dispono.
Eĉ se vi povus jarmilojn pluajn vivi,
vi ne elĉerpus ĉi maron ĝis la fundo,
eĉ se mil vivojn vi povus inkluzivi,
vane vi luktus kun libra verk­abundo.
Darfas nur kelkajn posedi ni dorlote,
frandi nur kelkajn el kvanto senmezura,
mar’ plua kuŝos neniam eklegote,
kaj la plej multaj eĉ sen ekkono nura.
Lingvo kaj libro, miraklaj donoj Diaj,
en via mez’ ni spirhalte stari devus,
riĉojn apertas la blankaj paĝoj viaj,
kvazaŭ kurteno de trezorej’ sin levus.
wikia