Biciklo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Piedo ne atentis, kapo eksentis"

~ Zamenhof pri biciklismo

"Io bicyclava *quasi* 100km!"

~ Feĉjo Cesarano pri si mem

"Esperanto. Verständigung ohne Sprachgrenzen"

~ Biciklanto
Velo

Biciklo estas biciklo, se vi neniam vidis unu el ili vi estas denaska blindulo kaj se vi ne scias, kio estas ĝi, vi estas denaska stultulo! Ho ve, certe, Neciklopedio klarigos vin: biciklo estas veturilo sen motoro, kiu konsistas simple el kadro kun du radoj. Por sin movi kun la biciklo, la uzanto sidas sur selo kaj ruligas la radojn per piedpremo sur pedalojn. La biciklanto kontrolas la direkton kaj la bremsojn per siaj manoj sur stirilo.

[redakti] Biciklo kaj Esperanto

Ĉu vi sciis ke la biciklo kaj Esperanto estas preskaŭ perfekte samaĝaj?

Estas multaj interesaj paraleloj inter la historio de Esperanto kaj tiu de la biciklo. La nunspeca biciklo kun ĉeno estis produktita unuafoje en 1885 – kaj du jarojn poste, vi scias, aperis la unua libro pri Esperanto. Dum la jardeko antaŭ la biciklo furoris la velocipedo, kun la pedaloj sur granda antaŭa rado, kaj dum la jardeko antaŭ Esperanto furoris Volapuko. Do, kaj ĉe Esperanto kaj ĉe la biciklo oni dum proksimume unu jardeko havis antaŭtipon kiu ne tute bone funkciis – kaj sekve pli bonan tipon kiu neniam esence ŝanĝiĝis poste. Pensige, ĉu ne?

Ankaŭ en la historio de la asocioj por Esperanto kaj por biciklado estas multaj interesaj paraleloj; ekzemple ambaŭ ĉiam estis malriĉaj.

Tamen estas ankaŭ gravaj diferencoj. Ĉiuj scias kio estas biciklo, sed pri Esperanto, preskaŭ neniu scias.

Li-05-eta

[redakti] Propagandilo

Vi havas iomete da mono por financi afiŝon, ĉu? Sed vi ne povas financi la afiŝlokon. Nu, akiru malnovajn biciklojn, muntu tabulon sur ilin (apud la malantaŭa rado, eble ankaŭ antaŭe) kaj afiŝu tie.

Pedalo

[redakti] Kuŝbiciklo

Nuntempe malmultaj homoj scias, ke la kreskanta interesiĝo pri kuŝbicikloj iel estas renesanco de tio kio okazis inter fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a.

Tio, ke en 1934 oni malpermesis kuŝbiciklojn por oficialaj konkursoj, haltigis iliajn dezajnon kaj konstruon dum jardekoj, ĝis ilin remalkovris MIT-profesoro David Gordon Wilson kaj studento lia, ĉ. 1975. Miloj da kuŝbiciklistoj eterne dankos ilin.

Ni revenu en la epokon antaŭ tiu stulta tago de 1934. Ni sciu iom pli pri tri kuŝbiciklaj pioniroj: francoj Charles Mochet, lia filo Georges Mochet kaj biciklisto Francis Faure.

Antaŭ la Unua Mondmilito, Charles Mochet konstruis tre leĝerajn aŭtomobilojn. Ĉar lia edzino pensis, ke ordinara biciklo tro danĝerus por ilia filo George, Charles konstruis por li kvar-radan pedalveturilon. La kvar radoj igis ĝin malpli renversiĝema. Neniu povus tiam imagi, la sekvojn de tiu pedalveturilo. Eta George kontentegis pri sia pedalveturilo, precipe kiam ceteraj infanoj ne povis lin atingi per siaj ordinaraj bicikloj.

Tio ekigis mendadon de tiaj veturiloj, ĝis fine Charles Mochet decidis ne plu konstrui aŭtomobilojn, kaj dediĉi sin nur al pedalveturiloj. Li konstruis veturilon tian por du adoltoj, kaj li nomis ĝin "Velocar". Tiuj veturiloj ofertis komfortan sidilon, aŭtomobilan strukturon kaj biciklan propulson. La ekipaĵo inkludis diferencialon, tri dentradojn kaj malpezan aergarnaĵon el Triplex, vent-rompa materialo uzata ĉe avioj. Post la Unua Mondmilito, la malriĉa franca ekonomio pligrandigis ĝian vendadon. Por multaj francoj estis neeble aĉeti "veran" aŭtomobilon, sed la Velocar de Mochet estis akirebla. Tiel Charles Mochet vendis multajn veturilojn. Ĝis la 1930-aj, vendoj de Velocar senĉese kreskadis.

En la praktiko, Velocar-oj montris sin tre rapidaj. Oni foje uzis ilin kiel gvidajn aŭtomobilojn en biciklaj konkursoj. Tamen ili baldaŭ atingis sian limon. Je granda rapido, facile atingebla, estis tre danĝere ĝiri ĉe angulo. Ĉiukurbe necesis tre bremsi kaj poste reakceli. Necesis pedali tre energie por rapidi sur kurboplena vojo. Charles Mocher provadis kaj konstruis triradan veturilon, sed ĝi renversiĝemis ĉe vojkurboj pli ol la kvarrada.

Mochet fine ekelpensis ion: duonigi Velocar-on. Li konstruis duradan version, do kuŝbiciklon. La biciklo havis du 50-centimetrajn radojn; radaksan diston de 146 cm; krankŝafton 12 centimetrojn super la sidilo, ĝustigeblan laŭ la alto de la biciklanto; sidilon ankaŭ de ĝustigebla alto; kaj mezan dentradaron provizantan la rapidumojn. Charles Mochet tre zorge dezajnadis sian kuŝbiciklon: antaŭ ol ĝin ekkonstrui, li pripensis kaj planis ĝin dum longa tempo. Li ne nur volis pruvi, ke kuŝbiciklo pli rapidas ol ordinara biciklo. Li krome volis montri al biciklantoj, ke kuŝbiciklo same taŭgas por vojaĝoj kaj ĉiutaga uzo.

Por biciklo-konkursoj, Mochet serĉis bonan bicikliston por veturigi la novan kuŝbiciklon en konkursoj. Li provis unue pri Henri Lemoine, profesian bicikliston, kiu provis la biciklon. Henri miris pro ĝiaj komforto kaj rapido, sed malgraŭ tio li neniel akceptis veturigi ĝin en konkurso. Li eble timis ridindiĝi antaŭ la aliaj biciklistoj. Kial ajn ĝi estis, Henri Lemoine neniam partoprenis biciklo-konkurson kun kuŝbiciklo; bedaŭrinde al li.

Francis Faure, frato de fama biciklisto Benoit Faure, estis la duavica elekto de Mochet. Sendube Francis ne estis tiom bona biciklisto kiel Lemoine aŭ sia frato Benoit. Tamen li estis la unua grava biciklisto kiu interesiĝis pri la Mochet-biciklo. Post kiam li ĝin provadis plurfoje, li decidis veturigi ĝin en konkurso.

Antaŭ la starto la ceteraj biciklistoj mokridis lin dirante: "Faure, ŝajne vi lacas kaj volas dormeti sur tiu aĵo, ĉu? Vi stariĝu kaj pedalu kiel vera viro!" Ili ĉesis ridi tuj kiam Faure elverŝis sian tutan koleron kontraŭ la pedalojn kaj postlasis ilin ĉiujn for. Ili nepovis eĉ proksimiĝi lin. Francis Faure venkis ĉiujn plej bonajn eŭropajn vegbiciklistojn unu post alia, profitante la klaran aerodinamikan superecon de la kuŝbiciklo. La postan jaron Faure estis praktike nevenkebla en konkursoj de 5 000 metroj. Eĉ en konkursoj kontraŭ tri aŭ kvar elitaj biciklistoj kiuj stafete kuris antaŭ la ĉefa el ili, Faure eliris el la biciklokurejo en la flava ĉemizo de venkinto. Samtempe ol la venkoj sur vegoj, Velocar-oj kaj siaj veturantoj venkis en multaj ŝoseaj konkursoj. Paul Morand, ŝosebiciklisto, venkis en Parizo-Limoges en 1993 sur kuŝbiciklo konstruita de Mochet.

Content Navigation
Aliaj lingvoj