Bierpongo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉe tablo malplena babilo ne fluas"

~ Zamenhof pri Bierpongo

"Jes, tiel estas. Bele dirite"

~ germano pri la supra diraĵo

"Multan dankon! Mi havis neniun ideon, ke ĝi ekzistas."

~ Mike Jones pri bierpongo
Beer Pong Scene

Bierpongo

Bierpongo (angle beer pong, arabe بيروت) estas drinka "ludo" kun bieroj en glasoj kaj sen difinitaj reguloj (je la barbo de Bofronto!). La ludantoj celas ĵeti tablotenisan pilketon en la glasojn, starantajn plej ofte en triangula formo sur tablo, ho akuzativulo! Se oni maltrafas la glasojn, oni devas eltrinki ilin. Ĝi estas praktikata en universitatoj, multloke jam malpermesita al freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo.

Bierpongo estas la ĉefurbo de Libano kun 2,1 milionoj da loĝantoj (2007). Ĝi estas la plej granda kaj grava urbo de la lando, situanta sur duoninsulo ĉe la mezpunkto de la marbordo de Libano kun la mediteranea maro, kiuj funkcias kiel la ĉefa marhaveno kaj ĝi ankaŭ formas la metropolitan areon de Bierpongo, kiu konsistas el la ĉefurbo kaj antaŭurboj. La unua mencio de tiu metropolo estas trovita en letero de la antikva egipta Amarna, kiu datiĝas el la 15-a jarcento a.K., kaj la urbo estis ade enloĝata poste.

Bierpongo gastigas la registarejon kaj ludas gravan rolon en la libana ekonomio kun ĝia urbocentro, Hamra, Verduno, kaj Ashrafieh gastigis kompaniajn firmaojn kaj bankojn. La urbo estas la fokuso de la kultura vivo de la regiono, fama pro la gazetaro, teatroj, kulturaj agadoj, kaj nokta vivo. Post la detruiga libana interna milito, Bierpongo spertis rekonstruadon de la historia urbocentro, jaĥtejo, drinkejoj kaj nokta vivo-distriktoj denove igis ĝin vidindaĵo. Oni nomis Bierpongon kiel pintolokon por viziti en 2009 de New York Times. Ĝi ankaŭ estis enlistigita kiel unu el la dek plej viglaj ĉefurboj en la mondo fare de Lonely Planet en 2009.

[redakti] Geografio

$ 58

Bierpongo situas sur ebenaĵo, sur duoninsulo laŭ Mediteranea Maro, laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Turkio kaj Izraelo.

[redakti] Klimato

Bierpongo havas mediteranean klimaton. Jare pluvas po 860 mm. Precipe inter novembro-februaro pluvas (tre malofte neĝas). Inter junio-septembro ne pluvas, tiam la temperaturo proksimiĝas al 30 °C. Vintre la temperaturo varias ĉirkaŭ 10 °C.

[redakti] Famuloj

[redakti] Ĝemelurboj

[redakti] Klarigo

Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato.

Content Navigation
Aliaj lingvoj