Bikino
El Neciklopedio
"Muziko mildigas morojn."~ Aristotelo pri alia afero
"Ambaŭ floroj de samaj valoroj"
~ Zamenhof pri pecoj de bikino
Bikino estas praktika dupeca kostumo por la knabino, kiu ŝatas akvajn sportojn sed ne volas naĝi nuda. Dupeca bankostumo por malino estas ankaŭ konata, sed malpli ofta. Ĝi nomiĝas "biko".
La du pecoj de la bikino nomiĝis supraĵo kaj subaĵo, cicingoj kaj pugujo, aŭ mamzono kaj truzono.
Enhavo |
[redakti] Deveno de la vorto
La vorto "bikino" eble devenas el "Burkino" -- nomo de Afrika lando, kies loĝantoj neniam iras senveste en la maron (krom eble dum vojaĝante).
Estas tamen alia teorio, ke la vorto "bikino" estas parenca al "burĥo". Tiokaze, la origina signifo de "bikino" estas "ĉarma eta burĥo".
[redakti] Avantaĝoj
La bikino protektas la plej delikatajn korpaĵojn kontraŭ oftaj danĝeroj, kiel
La bikino ofte uzatas dum subakva plonĝado. Kun la aldonita pezo de la teksaĵo, pli facilas resti sub la akvo.
Oni povas ankaŭ sunumi en bikino, por krei mojosan kontraston inter brunaj kaj blankaj regionoj da haŭto.
[redakti] Historio
Laŭ la Sankta Biblio, Eva havis etan bikinon faritan el figaj folioj.[1]
Laŭ atlantida mito, la juna diino Afrodita unufoje portis bikino-similan kostumon -- jupo de maralgo kaj kolĉeno de perloj. La kostumon forprenis Neptuno, kaj poste la diino naĝis nuda.
[redakti] Malsamaj manieroj de portado
La mamzonon de bikino oni kutime portas tiamaniere, ke ĝi kovris la mamojn.Sed oni ankaŭ povas porti alimaniere, ekzemple ĉirkaŭ la koksoj, por beligi la kalsoneton kaj eble jupon…
… aŭ, dum kuŝante, ruza knabino povas porti la mamzonon tiamaniere, ke strio vidiĝas sur la dorso, sed la mamoj restas liberaj, kie scias neniu...
[redakti] Vesta modesto
Naĝeja gardisto: Pardonu min, fraŭlino, sed mi devas informi vin ke dupecaj naĝkostumoj estas malpermesataj ĉi tie.
Belulino: Ĉu? Mi ne sciis. Nu, kiun pecon mi forprenu?
[redakti] Notoj
[redakti] Vidu ankaŭ
artikolon tute senhumuran pri la bikino.
Tie ankaŭ troviĝas pedantaj artikoloj pri Burkino kaj la burĥo.

