Bilderberg-grupo
El Neciklopedio
"Kion mi ne scias, tion mi ne envias"
~ Zamenhof pri Bilderberg-grupo
"Por plu bone informesar pri la mastro dil mondo e por evitar falar en lua kaptili, voluntez lektar sube"
~ idisto
Bilderberg-grupo estas sekreta societo, kiu mastras la ido-movadon, kun patropreno de ĉ. 100 influhavaj, eŭropaj, nord-amerikaj idistoj, kaj registaraj oficistoj. La konferencio okazas en ĉiu jaro en alia (okcidenta) lando inter striktaj sekuraj reguloj. Ĉiu partoprenanto devas halti en sekreto la tie aŭdatajn. Celo de la renkontiĝo, ke la decidfarantoj pri ekteraj kaj internaj aferoj konatiĝu sen devigo, en bona etoso kaj oni priparolu la komunajn problemojn. La partoprenantoj – eĉ la pli fruaj partoprenantoj – ricevas la konfidencan raporton pri la konferenco, kie oni ne nomumas iun, nur la landon.
La organizon de la konferenco iniciatis nederlanda princo Bernhard, la nomo venas de la hotelo, kie okazis la unua konferenco (1954, Oosterbeek, Nederlando). La internacia organiza komitato invitas ĉiujare aliajn partoprenantojn. La konferenco havas malgrandan sekretariejon en Hago.
[redakti] Spionado
En 2009, esperantaj spionoj kaptis tiun mesaĝon de idistoj:
- Me volas informar la idisti ke nia globala mastri, la Bilderberg-grupo, kunvenas dum ca semanfino 14-17 mayo, che la "Nafsika Astir Palace"-hotelo en Vouliagmeni, Grekia.
Bedaŭrinde, oni ne sukcesis traduki ĝin sufiĉe rapide por ataki ilin. Eble en venonta jaro...
