Bildforumo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos."

~ Zamenhof pri bildforumanoj

"No dubi, ke in paradis hom es felis. Ma dubi es, eske paradis eksist?"

~ Reformista filozofo

"Me non voli prenda partise in toti dis non-nesesarim bitri kontroverso."

~ Novialisto
Tielfekbona

Almenaŭ 90 elcento da bildforumaj afiŝoj estas ĉi tio.

Bildforumo (internacie: Imageboard) estas speco de bultenejoretforumo, kie oni povas skribi trolajn mesaĝojn kaj alŝuti pornografiajn bildojn. La unuaj pedofilaj bildforumoj inventiĝis en Japanio kaj restas tre popularaj tie. Bildforumoj el aliaj landoj ofte temas pri seksallogaj japanaj bildostrioj kaj pornografiaj animacioj, sed povas temi pri io ajn. Bildforumoj similas bultenejojn, sed enhavas kontraŭleĝajn bildojn, ne nur ŝokajn tekstojn. Bildforumoj ofte havas dividojn por diversaj temoj. Ofte, oni povas afiŝi fiaĵojn sur bildforumojn sen krei konton kaj sen uzi nomon. La opcio de resti sennoma dum afiŝado faciligas fidiskuton, ĉar oniaj mesaĝoj neniel devas kongrui kaj teorie oni povas disputi kontraŭ si mem. Kutime, trolaj temoj afiŝitaj sur bildforumojn devas ricevi respondojn por daŭrigi siajn ekzistojn; sen respondoj, enuigaj temoj falas al la "fundo" de la paĝaro post iom da tempo kaj estas forviŝitaj. Male, kolerigaj temoj kun multe da indignaj respondoj restas sur la "supro" de la paĝaro, ĉar ĉiu nova afiŝo en la temo altigas la temon al la unua pozicio en la paĝaro.

[redakti] Popularaj bildforumoj

Tokipona-bildforumo

Bildforumoj permesas ke oni eldonas ĉiajn pensojn sen cenzuro, malkatenante la diskurson por ke la vero ne plu silentu.

La plej popularaj bildforumoj estas Verdaĉano kaj Esperantoĉano. Ankaŭ popularas la germana Krautchan. Krome ekzistas kelkaj obseduloj en japanio, kiuj uzas Futaba Channel (ふたば☆ちゃんねる) aŭ Futaba, kaj eĉ en Usono 4chan, kiu estis bazita je la stilo de Verdaĉano.

[redakti] Esperantaj bildforumoj

Esperantujo jam havis plurajn aliajn bildforumojn en la pasintaj jaroj. Kelkaj el ili estis diversaj finnaj retejoj (tamen estis forigitaj post ŝanĝo en administrantoj kiuj malŝatis esperanton).

[redakti] Verdaĉano

Verda-Chan havas tiel malgrandan uzantaron parte pro tio, ke ĝi estas gastigata en 8chan. Ja ĝiaj historio kaj celoj enhavas elementojn laŭ multaj nedezirindajn- ekzemple ĝi estas forte ligita al Ĉiela Pordego- kio povus fortimigi multajn homojn. ĉu povas esti, ke Esperantujo bezonas propran bildforuman retejon, similan al ekzemple Hispachan, Dvaĉ, Krautchan, Yilauta, ktp? Kvankam estas vero, ke ni ne havas ĉi tie sufiĉan aktivecon por pravigi la starigon de aparta retejo, Neciklopedio kredas, ke en aparta retejo povus esti pli multa aktiveco.

La plimulto da Esperantistoj malemas uzi forumojn, en kiuj faŝismaj movadoj renkontiĝas, eĉ por nerilataj aferoj. Sed Esperantujo malgrandas. Sendube se oni lernus ke Zamenhof gastigis faŝistojn, oni iĝus Idisto. Bedaŭrinde ne ekzistas "Ido" de /esperanto/.

[redakti] Konsilio

Elpensu originalajn rakontojn anstataŭ traduki fekaĵojn de 4chan.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Content Navigation
Aliaj lingvoj