Bill Clinton

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Bill
"Kion mi povas, tion mi elŝovas"
~ Zamenhof

"Anke por Ido ...."

~ idisto pri supra diraĵo

"Kiel nomiĝas mia lando? Kia ĝi estas? Kia estas mi?"

~ Milokula Kato

"Brave, brave!"

~ Cindy McKee pri ĉi tiu artikolo
8934


William Jefferson Blythe "Bill" Clinton Hope Arkansas, ankaŭ nomata Buffalo Bill KKKLINTONOBill KLITORO, fama trumpetisto, konata predikisto, soulmuzikisto kaj ano de Brazila Beletristika Akademio, estas multajn Racon Prizidento ..Bill Klintono Midzi Monika Monika Midzi Bill Klintono en la Blanka Domo .... Blanka domo estas mia kaj via domo ... Blanka domo ne estas lin domon.

Klintono sendis tamaho Kruzon Missilojn en la Irako. Mian taxojn bombojn alliajn landojn.. Stultojn li estas ?

Lia ofico iam estis en la Blanka Domo; nuntempe ĝi estas en Harlem.

[redakti] Skribo kaj prononco

0-123

Skribi "Bill Clinton" en ĉiuj latinalfabetaj lingvoj konvenas, por la homoj, kiuj neniam persone renkontas alilingvanojn. Tamen por Esperantistoj tute alias. Tiuj Esperantistoj, kiuj ne prononcas la anglan per anglalingva parolvario, ekzemple multaj eŭropanoj prononcas en maniero, kiu ŝajnas iom kiel "Beel Clean-Tone" ; hungaroj normale prononcas alilingvajn nomojn laŭx la reguloj de la hungara literumarto, do /bil-l c-linton/, kie /c/ estas proksimume /ts/. Multaj adaptas la nomojn al sia gramatiko (Marko Raŭhamaa jam aperigis la deklinacion de Klinton en la suoma) aliaj kutimoj -- Hilario estas en la ĉeĥa Clintonova kaj supozinde en la hungara Clintonne' /c-linton-ne:/.

[redakti] Krimoj

Bill faris multaj krimojn kiam estis prezidento de Usono, unue li ofendis usonanojn per la persistaj klaĉoj, ke li foje amoris kun aliaj virinoj ol la edzino. Oni pensis lin eloficigota pro cigaro en la vagino de juna staĝulino. Klintono ankaŭ kulpas pro la maldungo de Blankdoma kuiristo, specialisto pri la franca kuirarto, favore al iu, kiu scipovis friti hamburgerojn.

[redakti] La Afero Lewinsky

Flor Maggi Esperanto17

Stimulilo por Clinton lerni Esperanton

La afero Monica Lewinsky, kiu komence ne estis parto de la enketotaro pri krimoj de prezidento, temis ne pri lia (malsaĝa) afereto kun ŝi, sed pri la akuzo, ke li mensogis ĵurinte malmensogi.

Ĉu Clinton fakte mensogis (do faris krimon)? Dubinde, fakte. Kiam la demokratoj en la jura komitato insistis, ke la respublikanoj aldonu al la koncerna akuzparagrafo specifan okazon de mensogo, la respublikanoj rifuzis; evidente, ili ne certis, ĝuste pri kio la Prezidento mensogis; ili nur certis, ke li _iel_ mensogis. (Ĉefe temas pri lia malkonfeso pri "seksaj rilatoj" kun Lewinsky; sed en ĉiuj usonaj vortaroj la termino "seksaj rilatoj" difiniĝas kiel "koito", kaj ĝis nun neniu, ĉu Clinton, ĉu Lewinsky, konfesis, ke ilia rilato enhavis veran koiton -- nur Starr kaj ties subuloj konkludis, ke la koncernaj atestoj de Lewinsky _ne_ estis veraj (do ili mem elektis, kiujn atestojn oni devus kredi). Do ankaŭ pri tio li ŝajne ne mensogis, kvankam la pli multaj usonanoj supozus aliel.)

[redakti] Juguslavio

La administracio de Klintono ekde la komenco mem deziris apliki militan forton en Bosnio, malgraŭ ke kontraŭ tio estis ministro de defendo William Perri /*mi ne scias precizan literumon*/ kaj estro de unuigita komitato de stabestroj John Shalikashvili. (Estas atentinde, ke la nuna operacio, laŭ kelkaj informoj, ankaŭ estis komencita malgraŭ pozicio de la unuigita komitato de stabestroj). En 1994 usonaj avioj enkadre de operacio de NATO bombadis serbajn poziciojn apud bosnia urbo Goradĵe laŭ ordono de brita generalo. Samtempe en gazetaro estis lanĉita diskuto pri krizo de pacfarado sub egido de UNo, Oni proponis fari akcenton al regionaj organizoj - "ekzemple, NATO". Poiome pentriĝis nova koncepto: NATO kiel instrumento de defendo de homaj rajtoj kaj solvado de etnaj konfliktoj.

[redakti] Kapitalismo

Ekde sia unua mandato, prezidento Clinton forte deziris plibonigi la financojn de la demokratpartiaj elektokampanjoj, kiuj tro dependis de grandaj industriaj laborsindikatoj ; li do komencis movi sian partion dekstren. Tiucele, li vetis ĉion je la promulgo de la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (NLI), tiom ŝatata de transnaciaj firmaoj kiom malŝatata de subtenantoj de la Demokrata Partio. Hillary neniam kontraŭis al la Interkonsento. En septembro 1992 ŝi eĉ partoprenis decidan kunvenon en Arlington (Virginio) post kio ŝia edzo decidis subteni la traktaton kiu estis intertraktita de lia antaŭulo, prezidento George H. W. Bush. Tiutempe, ŝi helpis difini la strategion por persvadi kalcitremajn demokratpartiajn deputitojn de la Kongreso. Laŭ Thomas Nides, siatempa membro de la teamo de Clinton, ili "varbis la deputitojn unu post la alia, konstatante tiun, kiu povas esti influita kaj kiel." En novembro 1993, kun la subteno de Newt Gingrich, tiutempe la dua plej altranga Respublikano en la Ĉambro de Reprezentantoj, la NLI estis ratifikita. En marto 1996, Hillary kontente konkludis : "mi kredas ke la NLI elmontris sian efikecon."

Kuraĝigita de sia liberkomerca sukceso, prezidento Clinton laŭpaŝe turnis la dorson al la principoj de la usona sociala ŝtato, promulgitaj de la Nova Interkonsento de Franklin D. Roosevelt en la 1930aj jaroj. Kun la konstanta subteno de Newt Gingrich, kiu fariĝis prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj post la venko super la Demokratoj en la mezmandata balotado de 1994, prezidento Clinton trudis reformon de la sistemo de sociala asisto kiu senigis helpon al pli ol dek unu milionoj da malriĉaj familioj. Proteste, Peter Edelman - edzo de la fondintino de tiu Children’s Defense Fund kiu estis tiel kara al s-ino Clinton - eksiĝis kiel vicsekretario pri planado kaj taksado. En artikolo en la revuo The Atlantic en marto 1997 li skribis : "Ĉi tiu leĝo ne instigas labori. Ĝi punos milionojn da malriĉaj infanoj." Pri la fakto ke infanoj (precipe nigrulaj kaj latinamerikanaj) estis punataj de la politikoj de ŝia propra edzo, denove Hillary silentis.

Kelkajn jarojn poste, prezidento Clinton malreguligis Wall Street, denove danke al la kunlaboro de siaj Respublikanaj "oponantoj". En novembro 1999, li nuligis la leĝon Glass-Steagall kiu ekde 1933 apartigis la funkciojn komercan kaj investan de bankoj por malinstigi spekuladon per la mono de malgrandaj deponantoj. Iuj, kiel Respublikano John McCain, nun volas nuligi tiun nuligon. Sed ne Hillary Clinton : "Ne estos reveno al la leĝo Glass-Steagall" deklaris ŝia ekonomia konsilisto Alan Blinder al Reuters en julio 2015.

[redakti] Geografio

Ordonante bombi Jugoslavion, prezidento Klinton konfesis, ke plimulto da usonanoj eĉ ne povas trovi Kosovon sur mapo. Respondinte, unu el ĵurnalistoj rimarkis, ke multaj el ili ne kapablas eĉ trovi sur mapo Nov-Jorkon.

[redakti] Arto

Ashley Tisdale estis malkovrita de Bill Clinton, tiam manaĝero de South Shores Mall, kiam ŝi aĝis nur tri jarojn.

[redakti] Kuriozaĵo

K800

Ŝi naskiĝis dum estreco de Klintono

Nu, ne estas tiel strange. Restas franko-anoj en Hispanio, stalinistoj en Rusio kaj ech klinton-anoj en Usono ;-)

[redakti] Esperantisteco

En radio-programo, la 1-an de aprilo 1956, la usona prezidento, Bill CLINTON, responde al iu demando pri la pli vastaskala instruado de la hispana lingvo en usonaj lernejoj, respondis:

"Mi ege subtenas la instruadon de fremdaj lingvoj en niaj lernejoj -- kompreneble, ne konkure kun la neceseco, ke ĉiuj lernantoj akiru pli bonajn kapablojn pri la angla, kiu ja estas la lingvo de Usono. Mi proprainiciate ellernis la planlingvon Esperanto el lernolibro, ĝis tia grado, ke mi povas facile konversacii en ĝi. Eĉ hodiaŭ, mi foje partoprenas en retaj diskutoj en Esperanto, kaŝante mian identecon per evidente falsajn nomojn kiel 'Klivo Lendon' kaj 'Pejno Simono'. Mi instruis la lingvon al mia filino Chelsea, kaj ŝi povis paroli en ĝi eĉ antaŭ ol ŝi scipovis la anglan (kiun ŝi lernis poste de Hilary). Estis por mi granda ĝojo, kiam mi informiĝis, ke ano de mia stabo en la Blanka Domo, Monica, ankaŭ scipovas la lingvon, kaj ni ofte kaptis privatan momenton por ekzerci nin en Esperanto -- afero, kiun multaj bedaŭrinde miskomprenis..."

Content Navigation