Biologio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malbona herbo froston ne timas"

~ Zamenhof pri biologio
Esperanto-bacilo

"La semblo trompas"

~ idisto

"la artikolo estas tute ĥaosa, indus ĝin tute denove reordigi"

~ Vikipediisto pri ĉi tiu artikolo

"Li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn."

~ Sankta Biblio pri taksonomio
Obl origino

"Kjom malnova estas ĉi tiu artikolo...?"

~ Reformisto

Biologio (ide Bioiko), bonalingve Biologujo, estas la lando de biologoj, kiu estas anoj de stranga scienco pri malpuraj estoj. Ĝenerale, biologio estas tre ligita al religio, Fluganta Spagetmonstro estas la dio de biologio, kaj Trofim Lisenko estas la plej granda biologisto en la historio.

Kelkaj bestoj estas vivaj kaj studataj de biologio, aliaj estas mortaj kaj studataj de kuirarto.

Biologio havas multaj sciencaj fakoj: kreismo, scientologio ktp.

[redakti] Lerneje

3168 n

En biologio-horo la instruistino demandas:

-- Maŭriĉjo, kion havas ansero?
-- Okulon!
-- Maŭriĉjo, ankoraŭ kion havas ansero?
-- Alian okulon!
-- Maŭriĉjo! Kion vi havas hejme en la lito sub la kapo?
-- Kusenon!
-- Kaj Maŭriĉjo, kio estas en la kuseno?
-- Plumoj!
-- Do, sekve Maŭriĉjo, kion havas ansero?
-- Okulojn!

[redakti] Kaŝhelpilo

0vag

-- Steĉjo, ne uzu kaŝhelpilon!

-- Sed mi tute ne uzis ion tian...

-- Tamen mi vidis, ke vi nombradas viajn proprajn ripojn.

[redakti] Historio de Biologio

HeteroSym

La unua mencio de biologio estas en volapuka papiro, trovita en piramido:

Lifav binon nolav kel studon stöfi valik liföl in valiks onik foms, in dem ad nogan u noganagrups lifik.

Oni ne ankoraŭ sukcesis traduki ĝin. Fuŝa preskaŭ traduko estas:

Vivoscienco estas nolav ke studas stofojn valikajn de vivo en valikoj onia formoj, en demo al nogano aŭ neganaj grupoj vivaj.

La vorto "biologio" devenas de la grekaj vortoj βίος (bios), kiu signifas 'vivo', kaj λόγος (logos), kiu signifas 'vorto' aŭ 'studo'. La grekaj tekstoj diras:

Η Βιολογία είναι ένα πολυμορφικό πεδίο γνώσεων με κύριο αντικείμενο έρευνας και μελέτης όλες τις φυσικοχημικές όψεις των εμβίων όντων, χαρακτηριζόμενη έτσι ως επιστήμη της ζωής.

Tio estas:

La biologio estas unu polimorfika diskiplina kono, mia sinjoro, antikve hereunas kaj meletas ĉiujn la fisiokomikoj hofeis de la viva aŭto, karakteroj zomenaj estas la konoj de la vivo.

[redakti] Listo de biologiaj fekoj

Content Navigation