Biotekniko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Diri la puran veron"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo

Biotekniko estas scienco, kiu priskribas kiel fari monstrojn. Ĝi estis inventita de Dro. Frankenŝtejno en 1816. Antaŭ li, la kreado de monstroj estas tute amatora aŭ nescienca, oni ofte kreis zombiojn per magio aŭ golemojn per kabalo, k.a., sed sen teoria bazo.

La juna doktoro Victor Frankenstein el Ĝenevo, dum studado en la Universitato de Ingolstadt en Bavario kreas homon kunmetante kadavrerojn kaj poste sukcesas vivigi la tiel konstruitan estulon.


La scienco tre evoluis, D-ro Moreau kreis en 1896 grandan instituton en insulo por studi bioteknikon. Sed nur post la malkrovo de gentekniko, la biotekniko plene evoluigis. La gentekniko estas ilo por modifi kaj kombini DNA ekster la ĉelo "en vitro". Enmetas la manipulan DNAn en alia ĉelo. Ekzemple kelkaj branĉumoj de tritiko kiuj estis modifitaj perradiade ekde la 1950-aj, transgenaj eksperimentaj animaloj kiel musoj, aŭ mikroskopaj organismoj.